Günsberg













































Günsberg

Blazono de Günsberg


Blazono de Günsberg

Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr


Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr
Kantono
Soloturno
Distrikto
Lebern

Koordinatoj 

47°15′25″N 7°34′34″O  /  47.25694°N, 7.57611°O / 47.25694; 7.57611 (Günsberg)Koordinatoj: 47°15′25″N 7°34′34″O  /  47.25694°N, 7.57611°O / 47.25694; 7.57611 (Günsberg)
Nombro de enloĝantoj
1154
Areo
5,25 km²
Alteco
624 m super marnivelo
Poŝtkodo
4524
Komunumkodo
2547

Mapo de Günsberg


Mapo de Günsberg







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Günsberg estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Günsberg situas sur la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Günsberg kaj la setlejoj kaj bienoj Bangerten, Bann, Brüggmatt, Dälen, Geracher, Glutzenberg, Grossstein, Lissersbergli, Säget, Schlüngler, Schürmatt, Stapfler, Vorstettli, Wasserfallen kaj Weidgässli.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,25 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 46,9% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Günsberg limas en nordo al Herbetswil, en nordnordoriento al Farnern (BE), en nordoriento al Attiswl (BE), en oriento al Kammersrohr, en sudo al Hubersdorf, en sudokcidento al Riedholz, kaj en okcidento al Balm ĉe Günsberg.



Trafiko |


La komunumo Günsberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Attiswil al Balm ĉe Günsberg. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika tranportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas inter Wiedlisbach an Wangen ĉe Aro en distanco de proksimume 6 kilometroj sudorienten.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Günsberg datiĝas el la jaro 1307 kiel Gunsperch. Ek de proksimume la jaro 1050 Günsberg apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Günsberg apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Günsberg estis parto de la Voktejo Flumenthal. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern.[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Urs Zurschmiede: Günsberg en Historia Leksikono de Svislando (2006-03-08)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Günsberg


  • Günsberg en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Günsberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51