Genitivo
Genitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj (ekzemple latina kaj la germana), kiu indikas posedon (latine, canis puellae = hundo-NOM knabino-GEN = "la hundo de la knabino"). Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicion "de" kiel en la franca lingvo. (Esperante nur ĝermoj de genitiva kazo ekzistas, kiel en tabelvortoj finiĝitaj per -ES.)
Enhavo
1 Finaĵaj genitivoj
1.1 Aldona poseda finaĵo
2 Prepozicioj
3 En astroscienco
4 Eksteraj ligiloj
Finaĵaj genitivoj |
Ĉe kelkaj lingvoj la genitivo antaŭas, dum ke ĝi ĉe aliaj sekvas.
- Antaŭaj
Ekzemploj:
angle: the girl's dog
finne: tytön koira
latve: meitenes suns
litove: mergaitės šuo
svede: flickans hund
arĥaikesperante: Cnabinnes Hundom
- Sekvaj
germane: der Hund des Mädchens
latine: canis puellae
malsuprasorabe: pjas źowća, pjas gólice
perse : سگ دختر (Sage Dokhtar)
pole: pies dziewczyny
ruse: собака девочки
suprasorabe: pos holcy
Aldona poseda finaĵo |
Kelkaj lingvoj, precipe tjurkaj, aldone metas posedan finaĵon de la tria persono al la posedaĵo.
Ekzemploj:
- En tjurkaj lingvoj
baŝkire: ҡыҙҙың эте
turke: kızın köpeği
- En aliaj lingvoj
keĉue: sipaspa allqon
Prepozicioj |
Multaj lingvoj ne havas genitivon kaj tial uzas prepozicion anstataŭ tio.
Ekzemploj:
angle: dog of the girl
esperante: la hundo de la knabino
france: le chien de la fille
hispane: el perro de la chica, el perro de la niña
itale: il cane della ragazza
nederlande: de hond van het meisje
En astroscienco |
En astroscienco, la genitivo de la latina nomo de stelfiguro uziĝas kun litero de la greka alfabeto por doni sisteman nomon de stelo; ekzemple, la genitivo de Orion (Oriono) estas Orionis, do Betelĝuzo, la plej brila stelo en Oriono, science nomiĝas α Orionis.
Eksteraj ligiloj |
- http://www.russianlessons.net/grammar/nouns_genative.php
- http://www.forumschoixpc.com/viewtopic.php?topic=53198&forum=10&post_flagged=398246&start=15#398246
| ||||||