Aŭtonoma regiono Sicilio




Koordinatoj: 38°07′00″N 13°22′00″E  /  38.116667°N, 13.366667°O / 38.116667; 13.366667 (Aŭtonoma regiono Sicilio)













































































































































Sicilio

itale: Sicilia, sicile: Sicilia
insulo

Réserve Naturelle de Zingaro - Chamaerops.JPG

Naturrezervejo Zingaro






Sicilia-Bandiera.png

  Flago


Coat of arms of Sicily.svg

Blazono



Oficiala nomo: Sicilia

Ŝtato

Italio Italio
Duoninsulo

Apenina duoninsulo
Zono

Itala insularo
Parto de Italio

Suda Italio
Historiaj regionoj

Sicilia reĝlando, Reĝlando de la du Sicilioj

Provincoj


Kelkaj urboj


Rezervejo

Naturrezervejo Zingaro

Ĉefurbo

Palermo
 - mezo
Palermo
 - alteco
0 m s. m.
 - koordinatoj

38°07′00″N 13°22′00″E  /  38.116667°N, 13.366667°O / 38.116667; 13.366667 (Aŭtonoma regiono Sicilio)
Plej alta punkto

 - situo
Etna
 - alteco
3 328 m s. m.

Areo
25 711,0 km² (2 571 100 ha)

Loĝantaro
5 049 944 (31.10.2010)
Denseco

196,41 loĝ./km²

Akvoj

Mediteraneo, Tirena Maro, Ionia Maro
Vulkano

Etna
Plantaro



Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo
Arkeologia areo en Agrigento
Tipo de heredaĵo

kultura heredaĵo

Jaro
1997 (#21)
Numero

831
Regiono

Eŭropo

Kriterioj
i, ii, iii, iv




Situo enkadre de Italio


Situo enkadre de Italio





Situo de Palermo enkadre de insulo Sicilio

ButtonRed.svg



Situo de Palermo enkadre de insulo Sicilio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sicilia

Retpaĝo: www.regione.sicila.it


Sicilio (sicililingve kaj itallingve Sicilia [siĉilja]) estas la plej granda insulo de la mediteranea maro. Ĝi apartenas al Italio kaj troviĝas en ties plej suda parto. Sicilio situas en la centra Mediteraneo. Ĝi etendiĝas ekde la pinto de la apenina duoninsulo, de kiu ĝi estas apartigita nur per la mallarĝa Mesina Markolo, direkte al la nordafrika marbordo. Ĝia plej konata elstaraĵo estas Etna, kiu, je 3,350 metroj estas la plej alta aktiva vulkano en Eŭropo kaj unu el la plej aktivaj en la mondo. La insulo havas tipan mediteranean klimaton.


La plej frua arkeologia pruvo pri homa loĝado en la insulo originas el la frua 12 000 jaro a.K. Je proksimume 750 a.K., Sicilio estis la loko por kelkaj fenicaj kaj grekaj kolonioj, kaj dum la venontaj 600 jaroj, ĝi estis la loko de la grek-punikaj kaj romi-punikaj militoj, kiuj finiĝis per la romia detruo de Kartago. Post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jc. p.K., Sicilio ofte havis malsamdevenajn regantojn, kaj dum la frua Mezepoko, ĝi estis regata en victurno fare de la vandaloj, ostrogotoj, bizancanoj, araboj kaj normandoj. Poste ĝi estis regata de la dinastio Anĵuo, la kronoj de Aragonio, Hispanio, kaj la Sankta Romia Imperio, kaj tiam finfine unuigita sub la Burbonoj kun Napolo, kiel la Reĝlando de la Du Sicilioj. Sekvante la Ekspedicion de la ruĝĉemizuloj, Giuseppe Garibaldi gvidanto de ribelo dum la Italia Unuiĝo, dum procezo kaj referendumo, ĝi iĝis parto de Italio en 1860. Post la naskiĝo de la Itala respubliko en 1946, Sicilio ricevis apartan statuson kiel aŭtonomia regiono.


Sicilio havas riĉan kaj unikan kulturon, aparte kun konsidero al la artoj, muziko, literaturo, kuirarto kaj arkitekturo. Ĝi ankaŭ gravas pro siaj arkeologiaj kaj praaj ejoj kiel ekzemple la Nekropolo de Pantaliko, la Valo de la Temploj kaj Selinunte.


Sicilio havas ĉirkaŭ 5,1 milionojn da loĝantoj kaj areon de 25.710 km², pro kio ĝi estas la plej ampleksa regiono de Italio kaj la la 45a plej granda insulo en la mondo.


Oficiala lingvo de la insulo estas la itala, sed parto de la loĝantaro parolas la sicilian lingvon, parolatan ankaŭ en Kalabrio kaj Apulio.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Floraro kaj bestaro


  • 3 Historio


  • 4 Administraj dividoj


    • 4.1 Ĉefaj urboj




  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |




Mapa físico de Sicilia


Sicilio estas insulo situanta en la sudo de Italio. Tri kilometroj de la Mesina Markolo disigas ĝin disde la duoninsulo. Ĝi situas je 140 km de Tunizio, en la nordo de Afriko, disigata de ĝi pere de la Sicilia markolo. La Tirena maro banas la nordan marbordon. Geologie ĝi apartenas al la sama tektona plato kiel la Itala duoninsulo, kaj orografie temas pri apenina regiono samkiel multaj aliaj italaj regionoj.


Ĝi konsistas el ankaŭ aliaj malpli grandaj insuloj kiaj la arkipelago de la sep Eolaj insuloj aŭ Lipari kaj Ustica norde, kaj tiu de la tri Egadoj okcidente samkiel sude, la insuloj Pantelleria, Lampedusa, Linosa kaj aliaj pli etaj. La arkipelago Malto geografie apartenas al Sicilio. Malto estis kunigita al Sicilio, eĉ politike, ĝis la jaro 1798, kiam ĝi estis okupata fare de Napoleono dum du jaroj. La Pelagaj insuloj, integritaj en la provinco Agrigento estas, tamen, geografie pli proksimaj al Tunizio.


La reliefo de la insulo precipe estas montara, ĉefe en la nordo kun plilongigo de la Apeninoj kiuj formas la tiel nomatajn Apeninos sículos: montes de Palermo, montoj de Trapani, Nebrodi, Madonie kaj Peloritani. En la sudoriento troviĝas la Ibleaj montoj. La centro kaj sudo konsistas el montetoj. Ekzistas kelkaj plataĵoj, kiaj la Katania plataĵo kaj la tiel nomata Conca d'Oro kie situas la urbo Palermo. En la centro estas la Ereaj montoj, sur kiuj staras, je 948 metroj super la marnivelo, la urbo Enna. Okcidente staras aliaj montoj el konsiderinda alteco, kiaj la Sikanaj, kiuj pintas en Rocca Busambra (1613 m) kaj Kamarato (1578 m) .


Situanta inter la eŭrazia plato kaj la afrika plato, la insulo famas pro sia aktiva vulkano Etna, kiu estas la plej alta pinto de la insulo kun siaj 3.323 metroj super la marnivelo. Ekzistas aliaj vulkanoj ene de la Eoliaj insuloj nordoriente, Strombolo kaj Vulkano, kiu aktivas. Sicilio suferas riskon je tertremoj, kiel en Mesina en 1908 aŭ en la valo de la rivero Belice en 1968.


La hidrografia reto konsistas el multaj riveroj sed mallongaj kaj malmulta akvokvanto. La plejparto el ili fluas el la centro suden. La rivero Salso (144 km) trairas la provincojn Enna kaj Caltanissetta antaŭ la elfluo ĉe la Mediteraneo tra la haveno de Licata. Oriente troviĝas la rivero Alcantara (52 km) en la provinco Mesina, kiu elfluas en Giardini Naxos; kaj la rivero Simeto (113 km) kiu elfluas ĉe la Ionia Maro sude de Katanio. Aliaj gravaj riveroj de la insulo situas sudokcidente: Belice (107 km) kaj Platani (103 km).


La insulo ĝuas mediteranean klimaton, kun mildaj kaj humidaj vintroj kaj someroj varmaj kaj tre sekaj. En la printempo la pejzaĝo estas verda kaj florplena, la someroj estas flaveca kaj senflora. La arideco estas pli videbla en la sudo. La arideco estas rekte okazigata de la siroko, kiu venas el Afriko kaj okazigas subitajn temperaturŝanĝojn. La pluvado estas malofta. Sicilio suferas je grava akvomanko, kio okazigas la oftan malĉesigon de akvoprovizado. Tamen, tio ĉi ne malhelpas ke la terkultivado estu unu el ĝiaj ekonomiaj rimedoj.



Floraro kaj bestaro |


Sicilio estas ofte citita kiel ekzemplo de homfarita senarbarigo, kiu estis trejnita ekde romiaj tempoj, kiam la insulo fariĝis kultivregiono. Tio iom post iom malsekigis la klimaton, kaŭzante malkreskon de pluvokvanto kaj sekigado de riveroj. Pro tio la centraj kaj sudokcidentaj provincoj estas preskaŭ sen arbaroj. En norda Sicilio, ekzistas tri gravaj arbaroj, proksime de Etna, en la montaro Nebrodi kaj en la Natura Rezervejo Bosco della Ficuzza proksime de Palermo. La montoj Nebrodi estas regiona parko, establita la 4an de aŭgusto 1993, kun ĝiaj 86,000 hektaroj estas la plej granda protektita natura areo en Sicilio. La plej granda arbaro de Sicilio, Caronia, ankaŭ estas la dua nomo de la montoj Nebrodi. La Centĉevala kastanarbo, situanta ĉe Linguaglossa survoje al Sant'Alfio, sur la orienta deklivo de Etna, estas la plej granda kaj plej maljuna konata kaŝtanarbo en la mondo, datita inter 2,000 kaj 4,000 jaroj.


Sicilio havas bonan nivelon de bestara diverseco. Kelkaj el la specioj estas la Cirneco-dell'Etna, vulpo, vizelo, marteso, kapreoloj, apro, kresthistriko, erinaco, ordinara bufo, aspido, reĝa aglo, migrofalko, upupo kaj nigraflugila stilzo. En kelkaj kazoj, Sicilio estas markita punkto de speciintervalo. Ekzemple, la subspecio de grizkorniko troveblas en Sicilio, Sardio kaj Korsiko, sed ne en la sudo.


La Natura Rezervejo estas unu el la plej bonaj ekzemploj de nedifektita marborda sovaĝejo en Sicilio.



Historio |


La insulo nomata Sicilio estis loĝata ekde la Prahistorio. Ekde la epoko de la Paleolitiko troviĝas restaĵoj en la norda ĉemara bordo (Trapani), kaj de la neolitiko en lokoj kiaj Termini Imerese. En el dua jarmilo a.K la sikanoj, el neolitika kulturo, loĝis en la insulo. La sikuloj, kiuj regis jam en la Bronzepoko, ekloĝis meze de la dua jarmilo a.K.




Templo de la Konkordo, Agrigento.


En la epoko de la koloniadoj, ĝi estis okupata de la fenicoj (9-a jarcento a.K.). En la 8-a jarcento a.K, Sicilio estis koloniigata de la grekoj, kiuj fondis plurajn gravajn urbojn. La plej grava el ili estis Sirakuzo kaj poste Katanio. En la 5a jarcento a.K. ekpenetris la kartaganoj en la insulon. La tiranoj de Sirakuzo, kiel ekzemple Dionizio la Maljuna, Dionizio la Juna aŭ Timoleono, faris el Sicilio etan propran imperion. Dum la Unua Punika Milito, la romianoj konkeris tutan Sicilion, escepte de Sirakuzo, kiu povis resti sendependa (241 a. K.). Tamen, dum la Dua Punika Milito, Sicilio alianciĝis kun Kartago, pro kio la romianoj milite konkeris ĝin en 212 a.K., malgraŭ la klopodoj de la fama inventisto Arĥimedo por defendi ĝin, kiu mortis dum la alpreno de la urbo. Post la konkero, Sicilio estis malpliigita al romia provinco, cerealoproduktanto, konsiderata kiel la grenejo de Romo.


Per la falo de la Romia Imperio, pluraj ĝermanaj popoloj sin sukcedis en la insulo: unu ĝin okupis kaj forrabis la vandaloj (439-468), poste la heruloj (476) kaj fine la ostrogotoj (491). En 535, elŝipiĝis la generalo Belizario, komandanto de la bizancaj trupoj, kiu ĝin aneksis al la Bizanca Imperio. Sicilio estis bizanca dum duonjarmilo. La saracenoj de la nordo de Afriko, ekde la 8a jarcento ekatakis ĉiam pli forte Sicilion, konkerinte kaj fondinte en la insulo la Sicilian emirlandon inter la jaroj 827 kaj 902.[1]


En la dua duono de la 11-a jarcento, pli konkrete ekde 1061, Sicilio estis konkerita de la normandoj gviditaj de Roberto Giskardo kaj sia frato Roĝero. Roberto Giskardo forpelis la bizancanojn el la sudo de Italio, dum sia frato Roger ricevis el la Papo, la nobelan titolon Grafo de Sicilio. Poste, en 1130, Roĝero la 2-a sukcesis unuigi la sudon de Italio kaj la insulon Sicilio ricevante el la papo la titolon reĝo, kiu iĝus la bazo por la poste konata Reĝlando de la du Sicilioj. En la jaro 1194, la imperiestro Henriko la 6-a, post sia malsukcesa provo en 1191, akiris la tronon de Sicilio post ĝia konkero, postulante la kronon kiel heredaĵon por sia edzino, Konstanca. La reĝlando iĝis parto de la regaĵoj de la Ŝtaŭfoj ĝis Manfredo estis venkita en 1266 en la batalo de Benevento, per kio la tuta Sicilia reĝlando transiris al la anĵuanoj, sub rego de Karlo, grafo de Sicilio.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sicilia Skolo.

La epizodo pri la sicilia vespro en 1282 (vidu artikolon Karlo la 1-a (Napolo)) okazigis la disdividon de la reĝlando. La insula Sicilio restus sub la rego de Petro la Granda, reĝo de Aragono, kaj la kontinenta Sicilio iĝis parto de la Napola reĝlando sub la anĵua regado. Post la morto de Petro, ĝi pasis al sia filo Jakobo. Kiam Jakobo estis vokita al la aragona trono, post la morto de sia frato Alfonso la 3-a la insulo denove kuniĝis al Aragono. Tamen, per la traktato de Anagni Sicilio estis redonita al la anĵuanoj un la celo resti kun Sardio. La sicilianoj, malkontentaj pro ĉio ĉi, elektis kiel reĝon al Frederiko, malpli aĝa filo de la reĝo Petro kaj kiu estis generala leŭtenanto de la reĝlando. En aŭgusto 1302 subskribiĝis la Traktato de Caltabellotta, per kiu Frederiko estis agnoskata reĝo de Trinakrio (tiuepoke la nomo Sicilio ne estis uzata). Tiel do, la insulo restis sub potenco de duaranga branĉo de la reĝa aragona familio. Frederiko la 3-a, reĝo de Sicilio, edzinigis sian filinon Maria al Marteno la Juna, filo de la aragonano Martín I. Kiel postsekvo de tio, post la sensukceda forpaso de Marteno la Juna, Marteno la Humana kroniĝis reĝo de Sicilio en la jaro 1409, rekuniĝante denove Sicilio kaj la Aragona reĝlando. Al ĉi tio aldoniĝis en 1442, la konkero de Napolo fare de la reĝo Alfonso la Grandanima. Tamen, mortinte Alfonso la 5-a (1458) Napolo sendependiĝis kaj Sicilio daŭre apartenis al Aragono. Fernando la Katolika rehavis Napolon en 1504, sed establis du malsamajn vicreĝlandojn, unu por Sicilio kaj alia por Napolo.



Administraj dividoj |




Provincoj de Sicilio


Administre, Sicilio estas dividita en naŭ provincojn, ĉiu kun samoma ĉefurbo kiel la provinco. Malgrandaj ĉirkaŭaj insuloj ankaŭ estas parto de diversaj siciliaj provincoj: la Eolaj Insuloj (Mesino), mezkoridoro de Ustica (Palermo), Egadaj insuloj (Trapani), mezkoridoro de Pantelleria (Trapani) kaj Pelagaj insuloj (Agrigento). Sicilio konsistas el naŭ provincoj:



  • Provinco Agrigento

  • Provinco Caltanissetta

  • Provinco Catania

  • Provinco Enna

  • Provinco Messina

  • Provinco Palermo

  • Provinco Ragusa

  • Provinco Siracusa


  • Provinco Trapani.



Ĉefaj urboj |


Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.































































1 Palermo Provinco Palermo 666 800 loĝ.
2 Catania Provinco Catania 301 800 loĝ.
3 Messina Provinco Messina 245 200 loĝ.
4 Siracusa Provinco Siracusa 123 300 loĝ.
5 Marsala Provinco Trapani 82 300 loĝ.
6 Gela Provinco Caltanissetta 77 300 loĝ.
7 Ragusa Provinco Ragusa 72 100 loĝ.
8 Trapani Provinco Trapani 70 800 loĝ.
9 Vittoria Provinco Ragusa 61 200 loĝ.
10 Caltanissetta Provinco Caltanissetta 60 300 loĝ.


Vidu ankaŭ |



  • Normanoj

  • Ispica

  • Sicilia lingvo


  • Sicilia vespro 1282


  • Reĝlando de la du Sicilioj 1816-1860



Eksteraj ligiloj |




  • http://sicilia.indettaglio.it Turismaj informoj (itale, angle)


  • http://www.sentieridelbarocco.it/tour/index.htm Bildoj pri Sicilio (barkoa itinero)


  • http://susi.e-technik.uni-ulm.de:8080/Meyers2/seite/bild/werk/meyers/band/14/seite/1002a/meyers_b14_s1002a.html mapo de 1889





  1. DUTOUR, THIERRY (2003), La ciudad medieval. Orígenes y triunfo de la Europa urbana. — Paidós, Buenos Aires, 2005, pág. 83. ISBN 950-12-5043-1




Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto