23-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 23-a de januaro estas la 23-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 342 tagoj restas (343 en superjaroj).
Je la 23-a de januaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
971: Potenca pripafado fare de arbalestistoj de la armeo de Dinastio Song eliminis batalajn elefantojn de suda dinastio Han - la lasta batalo kun uzo de elefantoj en Ĉinio
1368: Imperiestro Hongvuo fondis la ĉinan dinastion Ming
1520: Ordeno de germanaj kavaliroj rabis kaj bruligis polan urbon Frombork, kio inklinis Kopernikon translokiĝi al Olsztyn
1556: Tertremo en Ŝenŝjio mortigis 830 mil homojn
1565: Sultanlandoj de Dekkana Altebenaĵo venkis Viĝajanagaran imperion en la batalo de Talikota en la hodiaŭa Karnatako, finante la lastan grandan hinduan reĝlandon en Suda Barato
1571: Thomas Gresham fondis Reĝan Borson de Londono
1579: Malaltaj Landoj: Unio de Utrecht subskribita en Utreĥto asociigis la Respublikon de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (aktuale Reĝlando de Nederlando)
1631: Tridekjara milito: subskribo de sveda-franca alianco en Bärwalde (Mieszkowice)
1719: Princlando Liĥtenŝtejno fondiĝis - suvereneco atribuita de imperiestro Karolo la 6-a
1793: Katerino la 2-a kaj Frederiko Vilhelmo la 2-a nome de Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio subskribis la duan dispartigon de Pollando - Aŭstrio ĉi-foje kontentiĝis pri perspektivo aneksi Bavarion, Rusio tamen aneksis 290 mil km² kun 3 milionoj de loĝantoj kaj Prusio 57 km² kun 1 miliono
1831: Flago de Belgio oficialiĝis, nelonge post sendependiĝo de Belgio (de Nederlando)
1846: Abolicio de sklaveco en Tunizio
1870: Usona kavalerio en Montano masakris 173 indianojn (plimulte virinojn kaj infanojn) el la gento Nigraj Piedoj de Siuoj
1895: Carsten Borchgrevink kiel la unua homo surbordiĝis sur Antarkto
1899: Emilio Aguinaldo iĝis unua prezidento de Filipinoj, post fino de la hispana kolonia regado, kune kun la unua Filipina Respubliko en Azio
1899: Acetilsalikata acido, elpensita en 1897 fare de Bayer-Laboratorio, estis nomita aspirino
1907: Usono: Charles Curtis fariĝis la unua usona indiana senatano
1909: Unua flugo de la franca aviadilo Blériot XI
1909: Unua elsendo de alarmsignalo CQD fare de pasaĝera ŝipo permesis limigi nombron da viktimoj dum kolizio al 6 personoj
1912: Hago: Internacia Opio-Konvencio - unua internacia interkonsento pri kontrolo de drogoj subskribita
1913: Dum la Unua Balkana milito rezulte de armea puĉo okazigita en Turkio falis koalicio - Enver Paŝao iĝis diktatoro
1919: Ukrainio: unua kongreso de Maĥnovŝĉino komencita
1919: Dua Pola Respubliko: Ĉeĥoslovaka armeo aneksis, rompante pli fruan interkonsenton, la polan parton de Teŝinio
1920: Reveno de Grudziądz al Pollando post 147 jaroj de prusa anekso (lige al dispartigoj de Pollando)
1920: Nederlando rifuzis ekstradicion de estinta Germana Imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiun oni provas juĝi pri militkrimoj
1924: Laŭ decido de pola prezidenato zloto iĝis pola valuto, konsistanta el 100 groŝoj
1937: Granda teroro: en Moskvo komenciĝis "proceso de 17" - kontraŭ trockistoj
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Armita taĉmento de SS kaj de SA pafekzekutis en Tczew 13 polojn, revenĝe pro bruligo, fare de nekonataj kaŭzintoj, de fabriko kun metalaj artikloj; germana polico pafmortigis apud Obrzycko 14 polojn; superurbestro de Sosnowiec anoncis deportadon de judoj ne pli malfrue ol en 1941; en Ĝenerala Gubernio aperis ordono deviganta polan loĝantaron laŭ alvoko liveri ĉevalajn veturilojn kune kun prizorgantaj personoj; nokte de la 23-a/24-a de januaro en Lvovo soveta NKVD arestis polajn verkistojn- En Parizo okazis inaugura kunsido de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko sub prezidanteco de Ignacy Jan Paderewski, kiu diris: Tragika momento, kiun Pollando travivas, starigas antaŭ ni unusolan celon de niaj streboj - la finan venkon kaj liberigon de la lando de malamikoj - vastajn fragmentojn de alparoloj citas konspira gazetaro, kiel "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!);
1941: Proviz-Oficejo en Varto-Lando provizore stopis vendadon al poloj de sukero, tritika faruno kaj grio; en Lodza geto strikis 350 judoj laborantaj kiel lignaĵistoj, la strikon post kelkaj horoj subpremis juda polico - konspira "Biuletyn Informacyjny" el Varsovio en artikolo Civila malobeo difinis tiun ĉi batalformon;
Londono: ĉefkomandanto Władysław Sikorski ordonis al polaj soldatoj sendi al Pollando nek monon nek pakaĵojn, pro tio ke ili ne atingas adresitojn; sukcesa trairo de 5 norvegaj ŝipoj de Göteborg tra Skagerrak ĝis britaj havenoj
1942: En Poznań germanoj gilotinis 12 polojn
Londono: registaroj de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio en ekzilo subskribis interkonsenton pri la principoj de konfederacio, kiu post la dua mondmilito antaŭvidis komunan eksteran, defendan kaj ekonomian politikon; Orienta Fronto: en Tula provinco estis forpelitaj germanaj okupantoj
1943: En distrikto Lubartowski ĝendarmoj pafmortigis 27 judojn kaj polon, kaj en Lubotyń 8 polojn
Ministerio pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio opiniis ke pro falo de la pola ŝtato polaj oficiroj malliberigitaj septembre 1939 ne plu restu traktataj kiel militkaptitoj; vasta distribuo de la vilmo Casablanca, lige al la konferenco de Kazablanko, komencita; germana-itala kirasita armeo evakuiĝis de Tripolo retiriĝante direkte al Tunizio
1944: Germana polico kaj Wehrmacht pafmortigis en distrikto Kraśnicki 9 kaj en Lubotyń Stary 8 personojn; ĝendarmoj de Ostrów Mazowiecka pafekzekutis 6 sovetajn militkaptitojn; Volinia masakro: membroj de Ukraina Ribela Armeo mortigis en kelke da lokoj apud Volodimir Volinskij (nun en Volina provinco) sume ĉ. 50 polojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo likvidis inter Hrubieszów kaj Sokal (nun en Lviva provinco) 27 germanojn veturantaj en 2 aŭtomobiloj kaj Popola Armeo atakis Ostrów Lubelski
- Soveta komisiono okupiĝanta pri la dua eltombigo de la kadavroj de polaj oficiroj murditaj en Katin finis sian laboron
1945: Ruĝa Armeo "liberigis" sep polajn urbojn: Grajewo, Kalisz, Ostrów Wielkopolski, Sieradz, Sławków kaj Śrem kaj la filion de koncentrejo Gross-Rosen - KL Fünfteichen (Miłoszyce, apud Jelcz-Laskowice); germanoj likvidis filiojn de sia koncentrejo Aŭŝvico en Siemianowice kaj Świętochłowice
Okcidenta Fronto: en Ardenoj usona 1-a armeo ekregis Sankt Vith; Orienta Fronto: komenco de la germana evakuo de Orienta Prusio kaj de la Pomerio de Gdańsk (ĝis la militfino evakuiĝis pli ol 2 milionoj de homoj)
1950: Pollando: Asocio de Katolikoj Caritas, subigita al la ŝtato, fondiĝis, anstataŭante pli fruan eklezian kun la sama nomo
1950: Jerusalemo iĝis ĉefurbo de Israelo
1952: Stalinismo: oni publikigis "Projekton de Konstitucio de Pola Popola Respubliko" por "tutnacia diskuto" - la tekston pli frue agnoskis Stalin, persone enkondukante ĉ. 50 plibonigojn
1953: Pola Televido ekfunkciis komencante de unusemajna duonhora programo - post 3 monatoj la programo plilongiĝis ĝis unu horo semajne (ilo de komunista propagando)
1957: Usona inventisto Fred Morrison vendis rajtojn al sia "flugdisko" al kompanio de ludiloj
1960: Jacques Piccard kaj Don Walsh en batiskafo Trieste atingis unuan fojon la plej profundan lokon sur la Tero – Challenger-profundon sur Pacifiko
1963: Rusa spiono Kim Philby, unu el Kembriĝa Kvinopo, estis senmaskigita
1968: Israela Laborista Partio fondiĝis
1986: Malkovro de Bianko, la luno de Urano, de Bradford A. Smith
1992: En Kievo oni malfermis ambasadejon de Usono
2001: Pekino: kvin homoj provis ekbruliĝi sur la Placo Tian An Men - membroj de la spirita movado Falun Gong
2005: Viktor Juŝĉenko iĝis prezidento de Ukrainio
2006: Kanado: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
2008: Aviada katastrofo en Mirosławiec - pereis 16 altrangaj oficiroj de Pola Aerarmeo
2011: Oficanta prezidento de Portugalio Aníbal Cavaco Silva refoje iĝis prezidento
2014: Catherine Samba-Panza kiel la unua virino transprenis devojn de la prezidento de Centr-Afrika Respubliko
2015: Post morto de sia frato Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud nova reĝo de Sauda Arabio iĝis Salman bin Abdul-Aziz Al Saud
2019: Latinameriko: al komencita tagon pli frue Monda Junulara Tago en Panamurbon alvenis la papo Francisko
Naskiĝoj |
1350: Vincento Ferrer, hispana dominikano kaj sanktulo (m. 1419)
1378: Ludoviko la 3-a, germana princo-elektisto de rejna Elekto-Palatinato (m. 1436)
1382: Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick), angla grafo kiu edukis Henrikon la 6-an (m. 1439)
1688: Ulrika Eleonora, reĝino de Svedio, filino de Karolo la 11-a (m. 1741)
1734: Wolfgang von Kempelen, hungara inventisto irlanddevena, poligloto, konstruisto de mekanika turko (m. 1804)
1752: Muzio Clementi, itala pianisto-virtuozo kaj komponisto (m. 1832)
1762: Christian August Vulpius, germana verkisto, konata kiel aŭtoro de rabista romano (m. 1827)
1780: Georgios Karaiskakis, greka militkomandanto kaj estro de la greka milito de sendependiĝo (m. 1827)
1783: Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto, aŭtoro de la romano La Ruĝo kaj la Nigro (m. 1842)
1786: Auguste de Montferrand, franca arkitekto laboranta en Rusio (m. 1858)
1799: Alois Negrelli, itala inĝeniero kaj fervojpioniro en Aŭstrio, Italio kaj Svislando (m. 1858)
1813: Mózes Turóczi, hungara kanonmuldisto dum la Hungara revolucio de 1848 (m. 1896)
1832: Édouard Manet, franca pentristo, antaŭulo de impresionismo, ilustristo (m. 1883)
1840: Ernst Abbe, germana fizikisto, kunfondinto de entrepreno Carl Zeiss Jena (m. 1905)
1857: Péter Török, hungara gimnazia instruisto kaj esperantisto, populariginta regionon de Hortobágy, membro de Lingva Komitato (m. 1929)
1859: Antal Beleznay, hungara komponisto, kapelestro (m. 1915)
1861: Lukács Patrubány, hungara lingvisto, armenologo (m. 1926)
1862: Frank Shuman, usona inĝeniero kaj inventisto germandevena, konstruisto de sunkaldronoj (m. 1918)
1862: David Hilbert, germana matematikisto kaj teoria fizikisto, kontribuinta al la ĝenerala teorio de relativeco, konata pro la Hilberta spaco, Matrico de Hilbert, Hotelo de Hilbert (m. 1943)
1872: Paul Langevin, franca fizikisto okupiĝanta pri atmosferaj jonoj, teoriulo pri magnetismo, amiko de Maria Skłodowska-Curie (m. 1946)
1876: Otto Diels, germana Nobelpremiita kemiisto kune kun Kurt Alder (m. 1954)
1887: Miklós Kállay, ĉefministro de Hungario kontraŭstaranta al germanaj nazioj (m. 1967)
1891: Antonio Gramsci, itala filozofo, verkisto, politikisto, teoriulo pri marksismo (m. 1937)
1894: Ibolya L. Kiss, hungara kuracistino kaj verkistino (m. 1980)
1894: Joseph Nels, pol-devena franca kontisto, fondinto de Esperanto-Junularo en Varsovio, kunfondinto de esperanta kabaredo Verda Kato (m. nekonata)
1897: Subhas Chandra Bose, barata batalanto de la hindia sendependiga movado (m. 1945)
1898: Sergej Miĥailoviĉ Ejzjenŝtjejn, sovetia filmreĝisoro, aŭtoro de la propaganda muta filmo Kirasŝipo Potjomkin (m. 1948)
1898: Zsigmond Széchenyi, hungara grafo, mondvojaĝanto kaj vojaĝverkisto (m. 1967)
1899: Humphrey Bogart, usona aktoro, reprezentanto de la nigra filmo (m. 1957)
1903: Jorge Eliécer Gaitán, kolombia advokato, politikisto, ministro pri edukado, murdita (m. 1948)
1903: George Orwell, angla verkisto kaj publicisto, kritikisto de totalismoj, aŭtoro de la esperantigitaj romano pri stalinismo 1984 kaj la satira novelo La Besto-Farmo, konata ankaŭ de la Birmaj Tagoj kaj la Omaĝo al Katalunio, rete legebla en Esperanto (m. 1950)
1904: Lorenz Friis, dana instruisto, edzo de Cornelia Friis, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1985)
1905: Konstanty Ildefons Gałczyński, pola poeto, kies poezio estas kantata (m. 1953)
1905: Friedrich Popp, germana skulptisto kaj korpekzerciganto de malsanuloj (m. 1998)
1907: Yukawa Hideki, japana Nobelpremiita fizikisto pri mezonoj (m. 1981)
1910: Django Reinhardt, belga gitaristo cigandevena, fondinto de la eŭropa ĵazo (m. 1953)
1920: Lajos Létay, hungara poeto, redaktoro, patro de László Létay (m. 2007)
1925: Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, pola inĝeniero, nepo de L.L. Zamenhof, esperantisto, kies intervjuo titolita La Zamenhof-strato aperis en pluraj lingvoj
1926: István Reiff, rumania hungara instruisto, dramisto, folkloristo (m. 2007)
1929: John Charles Polanyi, kanada Nobelpremiita kemiisto hungar-juddevena, membro de Papa Akademio de la Sciencoj, filo de Mihály Polányi
1928: Jeanne Moreau, franca aktorino, reprezentantino de Franca Nova Ondo
1930: Derek Walcott, karibia Nobelpremiita poeto, verkisto kaj artisto (m. 2017)
1934: András Pócsai, rumania hungara pentristo, instruisto
1939: Miklós Péter, rumania hungara reformita pastro, eklezihistoriisto
1939: Sergej Kara-Murza, rusa kemiisto, historiisto, politika filozofo kaj sociologo, kontraŭulo de tutmondiĝo, kapitalismo, marksismo kaj okcidenta demokratia liberalismo
1943: Miguel Ángel Revilla, hispana politikisto kaj prezidento de Kantabrio
1946: Boris Berezovskij, membro-korespondanto de Rusia Akademio de Sciencoj, entreprenisto, miliardulo kaj politikisto juddevena, formigrinta kritikisto de Putin (m. 2013)
1946: Arnoldo Alemán, prezidento de Nikaragvo, korupteca
1946: Michał Kleiber, pola spertulo pri mekaniko kaj informadiko, prezidanto de Pola Scienca Akademio, estinta kunlaboranto pri scienco de prezidento Lech Kaczyński
1950: Richard Dean Anderson, usona aktoro kaj produktoro, konata rolulo de televidserio MacGyver
1953: Alister Edgar McGrath, angla biofizikisto kaj teologo irlanddevena, verkisto
1954: Imre Bokor, rumania hungara muzikinstruisto, popolmuzikisto
1964: Bharrat Jagdeo, prezidento de Gujano, la plej juna ŝtatestro en la Karibia Komunumo
1969: Ariadna Gil, kataluna aktorino rolinta en la filmo La labirinto de la faŭno
1985: Doutzen Kroes, nederlanda modelino frisdevena
1986: Anna Antal Tövissi, rumania hungara grafikistino
1987: Cyril Cinélu, franca kantisto martinik-devena
Mortoj |
1002: Oto la 3-a, germana reĝo el dinastio Liudolfidoj, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 980)
1500: Giorgio Valla, itala humanisto, filologo, kuracisto, latinisto, matematikisto kaj tradukisto (n. 1447)
1516: Fernando la 2-a, reĝo de Aragono kaj Kastilio (n. 1452)
1549: Johannes Honterus, transilvania sakso, teologo, kartografo, tradukisto el la antikva greka (n. 1498)
1622: William Baffin, angla mar-esploristo, servanta en Brita Orienthinda Kompanio, konata de la Bafina Golfo kaj Bafina Insulo (n. 1584)
1648: Francisco de Rojas Zorrilla, hispana dramaturgo, premiita per Ordeno de Santiago (n. 1607)
1662: Johano Kemény, reganto de Transsilvanio, verkisto (n. 1607)
1750: Ludovico Antonio Muratori, itala humanisto, sciencisto, filozofo kaj verkisto (n. 1672)
1753: Louise-Bénédicte de Bourbon, franca nobelino, kreintino de Literatura salono (n. 1676)
1763: Johann Hieronymus Kniphof, germana kuracisto kaj botanikisto, verkinta pri Sekplantaro (n. 1704)
1806: William Pitt, ĉefministro de Britio, adepto de evolua konservismo (n. 1759)
1837: John Field, irlanda komponisto kaj pianisto, inventinto de la nokturno (n. 1782)
1843: Friedrich de la Motte Fouqué, germana poeto de romantikismo (n. 1777)
1848: Márk Rózsavölgyi, hungara komponisto, pianisto (n. 1788)
1868: János Erdélyi, hungara poeto, folkloristo (n. 1814
1873: Károly Péterfi, hungara filozofo, estetikisto (n. 1790)
1883: Gustave Doré, franca pentristo kaj ilustristo de libroj, konataj (kun la bildoj) en esperantlingvaj tradukoj (n. 1832)
1889: Ignacy Domeyko, pola geologo, mineralogo, inĝeniero pri minado, partopreninta novembran ribelon kontraŭ Rusia Imperio, esploristo de Sudameriko, rektoro de la Universitato de Ĉilio (n. 1802)
1891: János Simor, primaso de Hungario, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1813)
1925: Szilárd Sztura, hungara filozofia verkisto, estetikisto, tradukisto (n. 1957)
1930: Hippolyte Sebert, franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, kunfondinto de Esperantista Centra Oficejo, gvidanto de la Konstanta Komitato de l' Kongresoj kaj ĉeestanto de Universalaj Kongresoj, fondinto kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, kontribuanto de "Oficiala Gazeto Esperantista" (n. 1839)
1931: Anna Pavlova, rusa baletistino el Mariinskij-Teatro kaj Rusaj Baletoj (n. 1881)
1940: József Vészi, hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1858)
1944: Edvard Munch, norvega pentristo kaj grafikisto, konata de la Muzeo Munch (n. 1863)
1945: Helmuth James Graf von Moltke, germana juristo, kontraŭulo de naziismo, ekzekutita (n. 1907)
1947: Franz Rehrl, aŭstra politikisto, viktimo de germana naziismo (n. 1890)
1956: Alexander Korda, hungara-brita filmreĝisoro juddevena (n. 1893)
1957: József Smialy, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1906)
1963: Józef Gosławski, pola skulptisto, medalfaristo, projektanto de moneroj kaj monumentoj (n. 1908)
1975: Márton Andrási, hungara aktoro de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo (n. 1912)
1976: Paul Robeson, usona aktoro, kantisto, verkisto (n. 1898)
1978: Sándor Derzsi, hungara poeto, kunlaboranto de "Laboristvivo" (n. 1919)
1986: Joseph Beuys, germana artisto, pedagogo, reformisto, reprezentanto de konceptarto (n. 1921)
1989: Géza Boér, rumania hungara poeto, instruisto (n. 1952)
1989: Salvador Dalí, kataluna pentristo, superrealisto (n. 1904)
1993: Gábor Péter, hungara komunisto, politikisto kaj fifama kaŝpolicestro (n. 1906)
1994: László Soós, hungara verkisto kaj kritikisto (n. 1913)
1998: Alfredo Ormando, itala verkisto kaj samseksema aktivulo (n. 1958)
2000: József Gréda, hungara-israela poeto, tradukisto el la rumana (n. 1911)
2004: Helmut Newton, germana modo-fotisto uson-juddevena (n. 1920)
2005: Johnny Carson, usona televida prezentisto kaj humuristo (n. 1925)
2006: Adrienne Jancsó. hungara aktorino, deklamistino (n. 1921)
2007: Ryszard Kapuściński, pola raportisto, fotisto, ĵurnalisto, verkisto kaj poeto, la plej ofte tradukata aŭtoro krom Stanisław Lem, esperantigata de Tomasz Chmielik (n. 1932)
2007: Howard Hunt, CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo (n. 1918)
2009: Héctor Rossetto, argentina ŝakludisto, grandmajstro (n. 1922)
2014: Violetta Ferrari, hungara-germana filma aktorino (n. 1930)
2015: Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo de Sauda Arabio, konata kiel fondaĵisto de la dispartigo de Siamaj dunaskitoj (n. 1924)
2018: Nicanor Parra, ĉilia matematikisto kaj poeto hispanlingva (n. 1914)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Henriko Suso, germana mistikulo, teologo, dominikano
Tagoj de semajno |
La 23-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.
Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.