Nyugat




A Nyugat [njugat] estis la plej grava hungara literatura revuo en la 20-a jarcento.




Kovrilpaĝo de Nyugat



Historio |


La unua ekzemplero aperis en 1907, la lasta en 1941. Ĝi aperis monate po 2. La vorto Nyugat signifas: okcidento. Ekde 2000 la ekzempleroj estas legeblaj en interreto. Celo de la revuo estis atingi la nivelon de la okcident-Eŭropa literaturo. La unua generacio estis ekzemple Lajos Hatvany, Endre Ady, Margit Kaffka, Géza Csáth, Gyula Juhász, Dezső Kosztolányi, Mihály Babits, Árpád Tóth, Miksa Fenyő, Loránd Orbók kaj Ernő Osvát. Signifa ilustristo estis Elek Falus.


Eraoj de la revuo:



  • ĝis la 1-a mondmilito

  • ĝis Traktato de Trianon

  • la 1920-aj jaroj

  • ĝis morto de Babits


Dum la mondomilito la revuo aperigis kontraŭmilitajn eseojn. En la 1920-aj jaroj aperis la dua generacio: Lőrinc Szabó, Zoltán Zelk, Áron Tamási, Tivadar Rédey kaj aliaj. Ekde 1931 tasko de la prozo apartenis al Zsigmond Móricz, la poemoj al Mihály Babits. Baldaŭe la tria generacio verkadis: Sándor Weöres, Zoltán Jékely, István Vas, Gyula Illyés.



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto