Deitingen













































Deitingen

Blazono de Deitingen


Blazono de Deitingen

Aerfoto de Deitingen farita de balono


Deitingen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Kantono
Soloturno
Distrikto
Wasseramt

Koordinatoj 

47°12′57″N 7°37′25″O  /  47.21583°N, 7.62361°O / 47.21583; 7.62361 (Deitingen)Koordinatoj: 47°12′57″N 7°37′25″O  /  47.21583°N, 7.62361°O / 47.21583; 7.62361 (Deitingen)
Nombro de enloĝantoj
2102
Areo
7,64 km²
Alteco
430 m super marnivelo
Poŝtkodo
4543
Komunumkodo
2516

Mapo de Deitingen


Mapo de Deitingen







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Personecoj


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Deitingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2102 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |





La rivero Aro apud Deitingen


Deitingen situas en la Svisa Mezlando 6 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Soloturno sur la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Aro. Tra la komunumo fluas la rivero Oesch. La nordan limon Deitingen parte formas la rivero Aro.
Al Deitingen apartenas ankaŭ la setlejoj Schachen kaj Wilihof.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,64 km², de kiuj 22,4% estas kovritaj de arbaro, 52,1% servas por agrikulturo kaj 24,9% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Deitingen limas en nordo al Flumenthal, en nordoriento al Wangen ĉe Aro (Kantono Berno), en oriento al Wangenried (Kantono Berno), en sudo al Subingen, en sudokcidento al Derendingen, en okcidento al Luterbach, kaj en nordokcidento al Riedholz.



Trafiko |


Deitingen estas konektita al la publika transportreto per stacidomo ĉe la grava trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno.


Norde de la vilaĝo tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj sur la komunuma teritorio situas la aŭtovojrestadejoj Deitgen-Nordo kaj Deitgen-Sudo. La plej proksimaj alveturejoj al la aŭtovojo troviĝas oriente kaj okcidente en distanco de proksimume po 5 kilometroj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Deitingen datiĝas el la jaro 1244 kiel Teytingen. En mezepoko en Deitingen regis la Senjoroj de Deitingen, kiuj estis vasaloj de la Dukoj de Zeringo kaj de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1428 parto de la regado pri Deitingen transiris al la urbo Soloturno, kiu tiam ankaŭ akris la malaltan jurisdikcion.
En la jaro 1665 ankaŭ la supera jurisdikcio transiris al Soloturno.


Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Deitingen apartenis al la distrikto Biberist. Sub la Meditacia Akto ĝi estis atribuita al la distrikto Kriegstetten, kiu en la jaro 1988 estis oficiale alinomita al distrikto Wasseramt.



Personecoj |



  • Willy Ritschard iama membro de la Federacia Konsilio de Svislando (1918-1983) devenas de Deitingen.


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Deitingen

  • Deitingen en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Deitingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51