Hungara Nacia Muzeo




Hungara Nacia Muzeo estas la plej grava hungara muzeo en centro de Budapeŝto, kiu kolektadas historiajn objektojn de la hungareco.




Ĉefenirejo de la Hungara Nacia Muzeo


La klasikisma konstruaĵo konstruiĝis en 1837 (fare de Mihály Pollack) tiam ekster de urbomuroj de Pest (urbo), sed mem la muzeo fondiĝis en 1802, tiam la 3-a en Eŭropo. La unua loko estis en iama abatejo, poste en universitato ĝis pretiĝo de la impona konstruaĵo.


Komence de la revolucio en 1848 antaŭ la muzeo granda amaso kunvenis, kie oni deklaris poemon de Petőfi kaj la postulatojn. Poste la muzeo ankaŭ estis parlamentejo.


Apartenaĵo de la muzeo estas la ĝardeno, finfarita en 1879. Inter la arboj multe da skulptaĵoj troviĝas, inter ili János Arany kaj Giuseppe Garibaldi.


En 1919 dum la rumana okupado la rumanoj volis forrabi la kolektaĵon, sed angla generalo persone kontraŭstaris. En 1956 pro la bataloj la muzeo grave vundiĝis, multe da objektoj neniiĝis. En 1968 junulo verŝis sin per benzino kaj brulmortis por protesti kontraŭ okupado de Ĉeĥoslovakio.




Memortabulo montranta nivelon de la inundo en 1838 ĉe la konstruaĵo








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto