Luterbach













































Luterbach

Blazono de Luterbach


Blazono de Luterbach

Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil kaj Luterbach (dekstre)


Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil kaj Luterbach (dekstre)
Kantono
Soloturno
Distrikto
Wasseramt

Koordinatoj 

47°13′11″N 7°35′10″O  /  47.21972°N, 7.58611°O / 47.21972; 7.58611 (Luterbach)Koordinatoj: 47°13′11″N 7°35′10″O  /  47.21972°N, 7.58611°O / 47.21972; 7.58611 (Luterbach)
Nombro de enloĝantoj
3177
Areo
4,52 km²
Alteco
431 m super marnivelo
Poŝtkodo
4542
Komunumkodo
2527

Mapo de Luterbach


Mapo de Luterbach







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Personecoj


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Bildoj





Pri la komunumo |


Luterbach estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3177 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.



Geografio |


Luterbach situas en la Svisa Mezlando sudoriente de la alfluejo de la rivero Emme al Aro (rivero). Ĝian nordan limon formas la Aro, okcidente la komunumon limigas Emme.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 36,0% servas por agrikulturo kaj 34,7% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Luterbach limas en nordo alliflanke de la rivero Aro (rivero) al Riedholz, en oriento al Deitingen, en sudo al Derendingen, kaj en okcidento alilfanke de la rivero Emme al Zuchwil.



Trafiko |


La stacidomo de Luterbach situas ĉe la trajnlinio de Soloturno al Olten de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.


La komunumo havas ankaŭ aliron al la aŭtoŝoseoj A1-CH kaj A5-CH, kies triangulo situas sudoriente de la komunumo.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Luterbach datas verŝajne el la jaro 1052 kiel lutere Bach. Certa estas la mencio de ville Luterbach el la jaro 1319.


En mezepoko Luterbach estis sub la regado de la Monaĥejo Sankt-Ursen kaj falis en la jaro 1356 sub la rekta administrado de la urbo Soloturno. En de 1466 ĝi apartenis al la voktejo Kriegstetten kaj estis adribuita al la tribunalejo Zuchwil. La supera jurisdikcio apartenis ĝis 1406 al la Grafoj de Kiburgo kaj de Buchegg kaj tiam transiris al Berno. Ek de 1506 ankaŭ la supera jurisdikcio apartenis al Soloturno.


Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Luterbach apartenis al la distrikto Biberist. Sub la Meditacia Akto ĝi estis atribuita al la distrikto Kriegstetten, kiu en la jaro 1988 estis oficiale alinomita al distrikto Wasseramt.



Personecoj |



  • Willi Ritschard, iama membro de la Federacia Konsilio de Svislando loĝis en Luterbach kaj estis ek de 1945 membro de la komunuma konsilio kaj ek de 1947 komunuma prezidanto.


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Luterbach

  • Luterbach en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Luterbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51