Kőbánya
Kőbánya [kObAnja] estas la 10-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: ŝtonminejo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Trafiko
5 Vidindaĵoj
6 Famuloj
7 Ĝemelurboj
Bazaj informoj |
poŝtkodoj: 1101-1108
areo: 33 km²
loĝantaro: 79 200
koordinatoj: 47°30′N 19°03′O / 47.5°N, 19.05°O / 47.5; 19.05 (Kőbánya)Koordinatoj: 47°30′N 19°03′O / 47.5°N, 19.05°O / 47.5; 19.05 (Kőbánya)
Situo |
Distrikto Kőbámya situas en la geografia centro de la ĉefurbo sur ebenaĵo. Tamen estas 2 montetoj Óhegy kaj Újhegy, kiuj ne atingas la 150 m-ojn, tial ili estas nevideblaj, ĉar ne estas elstaraĵoj. Aparte menciindaj loĝkvartaloj estas "Óhegy" kaj "Újhegy" konstruitaj dum la socialismo.
Historio |
Ekde la 17-a jarcento oni minadis tie ŝtonojn por la pli grandaj konstruaĵoj de Pest kaj eĉ al Kecskemét. Tio daŭriĝis ĝis la 1890-aj jaroj. Dume oni kultivadis vinon kaj por profiti la forlasitajn minejojn oni fondis bierofarejon. Oni taksas la minejajn tunelojn 33 km-ojn longa. Ekde la 1850-aj jaroj oni aĉetis tie parcelojn por loĝadi, ĝardenadi aŭ somerumadi, dume fondiĝis ankaŭ diversaj uzinoj. Jam tiutempe loĝkvartaloj konstruiĝis. Dum la socialismo precize 10-etaĝaj domoj altiĝis. En Kőbánya universitato de oficiroj funkcias.
Trafiko |
metrooj, aŭtobusoj, tramoj, stacidomoj
Vidindaĵoj |
- gardeja turo por la iamaj vitejoj
- romkatolika Preĝejo de Sankta Ladislao (Kőbánya)
- romkatolika Preĝejo de Helpema Sankta Maria (Budapeŝto)
- romkatolika Kirko Sankta Georgo (Kőbánya)
- romkatolika Kirko Reviviĝinta Kristo (Budapeŝto)
- grekokatolika Kapelo de Conti (Budapeŝto)
- Luterana preĝejo (Kőbánya)
- Kalvinana preĝejo (Kőbánya)
Preĝejo de Ĉiuj (iam sinagogo)- gimnazio
muzeo pri fajrobrigado
parko Népliget de 1855 kun planetario
- konkursejo por ĉevaloj
- sub la malaperinta monto pro la minado estas artefarita longa kaverno-labirinto, kiun precipe la bierofarado profitas
Famuloj |
- tie naskiĝis aktorino Katalin Karády
Ĝemelurboj |
Vinkovci, Kroatio
Bălan (Harghita), Rumanio
Wolverhampton, Anglio
Kalvinana preĝejo de Kőbánya
Preĝejo por poloj
Preĝejo omaĝe al Sankta Georgo
La iama sinagogo