Majo de 2006






























































majo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31





aranĝo de 2006
tagoj

Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum majo de 2006.




Enhavo






  • 1 Merkredo, 31-a de majo 2006


  • 2 Mardo, 30-a de majo 2006


  • 3 Lundo, 29-a de majo 2006


  • 4 Dimanĉo, 28-a de majo 2006


  • 5 Sabato, 27-a de majo


  • 6 Vendredo, 26-a de majo


  • 7 Ĵaŭdo, 25-a de majo


  • 8 Merkredo, 24-a de majo


  • 9 Mardo, 23-a de majo 2006


  • 10 Dimanĉo, 21-a de majo 2006


  • 11 Sabato, 20-a de majo 2006


  • 12 Vendredo, 19-a de majo 2006


  • 13 Ĵaŭdo , 18-a de majo 2006


  • 14 Mardo , 16-a de majo 2006


  • 15 Lundo, 15-a de majo 2006


  • 16 Dimanĉo , 14-a de majo 2006


  • 17 Vendredo , 12-a de majo 2006


  • 18 Merkredo, 10-a de majo 2006


  • 19 Mardo, 9-a de majo 2006


  • 20 Lundo, 8-a de majo 2006


  • 21 Sabato, 6-a de majo 2006


  • 22 Vendredo, 5-a de majo 2006


  • 23 Ĵaŭdo, 4-a de majo 2006


  • 24 Merkredo, 3-a de majo 2006


  • 25 Mardo, 2-a de majo 2006


  • 26 Lundo, 1-a de majo 2006





Merkredo, 31-a de majo 2006 |




  • Litovia ĉefministro ekde 2001 Algirdas Brazauskas anoncis pri sia deposteniĝo. La oficiala proceduro estas planata por la 1-a de junio. En social-demokratia partio de Litovio oni konfirmas la informon, ke Brazauskas decidis foriri el politiko.

  • Finiĝis la kuna milita trejnado de limgardistoj el Kartvelio kaj Turkio. La trejnado okazis en la ĉelimaj teritorioj de ambaŭ ŝtatoj.



Mardo, 30-a de majo 2006 |


  • Kadre de kunlaboro inter KSŜ-landoj en la kampo de edukado, Rusio transdonis 56 komputilajn klasojn al Ministerio pri Edukado de Taĝikio.


Lundo, 29-a de majo 2006 |




  • Germana koncerno Volkswagen AG malfermos novan aŭtoproduktan fabrikon en rusia urbo Kaluga. Interkonsento pri tio estas subskribita en Moskvo. La nova fabriko ekfunkcios en 2008 kaj produktos ĝis 115 mil aŭtojn jare.

  • En Kirgizion venis reprezentantoj de Usono por trakti pri la usona militbazo en internacia flughaveno "Manas". Antaŭe en aprilo prezidento de la azia ŝtato Kurmanbek Bakijev disaŭdigis anoncon pri la ebla forigo de la bazo, se kondiĉoj de ĝia ekzisto ne estos retraktitaj. La militbazo aperis en Kirgizio fine de la jaro 2001 por subteni operacion en Afganio.



Dimanĉo, 28-a de majo 2006 |


  • Preskaŭ 4600 mortintojn kaj 20000 vunditojn postulis laŭ lasta bilanco la sabata tertremo sur la indonezia insulo Javo. Sed eĉ ne tio estas lastaj numeroj, atentigas lokaj oficejoj. Indonezio formale petis mondajn komunumojn por doni humanan helpon. Internacia komitato de Ruĝa Kruco elvokis amasigi tujan kontribuon el alteco de 9,8 milionoj da dolaroj. Helpon proponis multaj landoj, inter ili Britio, Usono, Kanado, Aŭstralio, Ĉinio, Rusio kaj Ĉeĥio.


Sabato, 27-a de majo |



  • Forta tertremo, kiu trafis la eksan indonezian ĉefurbon Yogyakarta kaj ties ĉirkaŭaĵon sur insulo Javo, postulis minimume 2914 viktimojn. Pluaj minimume 2900 personoj suferis vundojn.

  • En Grozno oni anoncis venkinton de la konkurso "Belo de Ĉeĉenio". Krom krono la gajninta knabino ricevis senpagan vojaĝon al Eŭropo kaj aŭton. La beleckonkurso estis aranĝita kongrue kun lokaj striktaj tradicioj: sen montro de nuda korpo, kun aparta atento al scipovoj de la knabinoj.

  • Polico de Kartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj de Suda Osetio, etnajn osetojn, la ostaĝoj estis translokitaj al urbo Gori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.



Vendredo, 26-a de majo |



  • En ĉemara Soĉi renkontiĝis rusia prezidento Vladimir Putin kaj taĝikia prezidento Emomali Raĥmonov. La du prezidentoj diskutis pri ekonomia kunlaboro kaj pri malgrandigo de narkotrafiko el Afganio.

  • En Vladikavkaz finiĝis juĝproceso pri la kazo de Nurpaŝi Kulajev, la sola travivinta teroristo el la grupo, kiu ostaĝigis pli ol mil da infanoj en Beslano la 1-an de septembro 2004. Pro la moratorio al mortpuno, funkcianta en Rusio, Kulajev estis kondamnita al vivlonga malliberigo.



Ĵaŭdo, 25-a de majo |


  • En Almato, iama ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Kazaĥio, okazis Festo de fontanoj. La festa programo envolvis 82 fontanojn de la urbo, 10 el ili estis rekonstruitaj en kuranta jaro.


Merkredo, 24-a de majo |



  • Parlamento de memproklamita ŝtato Ĉednestrio abolis sian decidon de 1993 pri formo de konfederacio kun Moldavio. En 2003 rezulte de longaj pritraktoj la registaroj de Moldavio kaj memregata Ĉednestrio preskaŭ venis al la plano unuiĝi en federacion, tamen lastmomente Moldavio ne akceptis tion. Unueca (nefederacia) ekzisto en Moldavio ne estas konsiderata en Ĉednestrio kiel bona solvo.


Mardo, 23-a de majo 2006 |




  • Amnestio Internacia elsendas novan jaran raporton. Ĝi kunigas informojn pri problemojn de homaj rajtoj en 150 landoj dum 2005. Ŝokaĵoj estas ke eĉ en la plej granda demokratio kaj en la plej malnova demokratio, tiu NRO rimarkiĝas malbonaĵojn. Ekzemple interalie torturoj en Usonaj prizonoj, atingoj al homaj rajtoj en leĝaj projektoj en Britio, ..

  • La oficiala rezulto de la referendumo pri la sendependeco de Montenegro estas jena: 55,5% por sendepengiĝo; 44,5% kontraŭ sendependiĝo. Necesis 55% por sendependiĝo. Do Montenegro sendependiĝos de Serbio-Montenegro,, kiu do ŝanĝos sian nomon al Serbio.

  • En rusia regiono Karaĉaj-Ĉerkesio pro tre forta kaj daŭra pluvo (40 mm/h) leviĝis akvonivelo en riveroj. Ĉirkaŭ 100 domoj estis parte inunditaj, kvar domoj estas detruitaj. Neniu el homoj vundiĝis. En la stratoj kaj putoj restis multe da koto.


  • Iranaj azerioj amase protestis en kelkaj urboj de la irana provinco Suda Azerbajĝano. Eĉ pli grandaj manifestacioj estas antaŭplanitaj por la 28-a de majo.



Dimanĉo, 21-a de majo 2006 |



  • Historia referendumo en Montenegro. Preskaŭ duonmiliono da elektantoj, el la 620 miloj da loĝantoj, povas voĉdoni pri la estonto de la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.


  • Ĉiniaj laboristoj finpretigis la Baraĵon Tri Gorĝoj dek monatojn pli frue ol planite.


  • Svedaj hokeistoj iĝis mondĉampionoj rezulte de la ludo kun la antaŭaj ĉampionoj — ĉeĥoj (4:0).



Sabato, 20-a de majo 2006 |



  • En la konkurso "Eŭrovido" gajnis finnlanda bando "Lordi", kies klavaristino Ava antaŭe ludis en "Dolchamar" (tiel informas "La Ondo de Esperanto").

  • La konstruaĵo de la baraĵo Tri Gorĝoj (Ĉinio) finiĝas.



Vendredo, 19-a de majo 2006 |


  • Estro de la ĉefa rusia produktanto de elektro, akcia societo "Unueca enerisistemo de Rusio", Anatolij Ĉubajs aŭdigis sian subtenon por la planoj de "Rosatom" konstrui la duan atomcentralon ĉe la jam funkcianta en Sosnovij Bor, urbeto ĉe la Balta maro orienten de Sankt-Peterburgo. Parto de produktota tie elektro estos eksportata al la najbara Finnlando.


Ĵaŭdo , 18-a de majo 2006 |




  • Eŭropa Unio rifuzis akcepton de Litovio al ŝtataro uzanta eŭron. Tio ĉagrenigas litoviajn politikistojn, sed simplaj loĝantoj de la ŝtato ĝojas pri tio — tion montras opinisondoj. Ekuzo de eŭro anstataŭ litova lido (la nuna monunuo) povus kaŭzi altiĝon de prezoj.

  • 115 el 133 deputitoj de regiona parlamento en Donecka provinco de Ukrainio voĉdonis por la regiona leĝo, kiu proklamas la rusan lingvon "regiona lingvo". Antaŭe similan oficialan statuson oni donis al la rusa en tri aliaj ukrainiaj regionoj. Fortiĝas movado por proklamo de la rusa kiel la dua oficiala lingvo de Ukrainio.



Mardo , 16-a de majo 2006 |


  • Pro la eksplodo en elektrocentralo la ĉefurbo de Mongolio Ulan-Bator dum kvin horoj estis plene senigita je elektro.
    • En Aŝĥabado komenciĝis kunveno de ekspertoj el la kvin ĉekaspiaj ŝtatoj. La kunvenintoj devas ellabori konvencion pri protektado de la mara medio.



Lundo, 15-a de majo 2006 |




  • Giorgio Napolitano fariĝas oficiale nova prezidento de Italio

  • En Tbiliso okazas kunveno de kartveliaj kaj abĥaziaj potenculoj. La du flankoj planas ellabori "vojmapon" por solvi la konflikton, kiu daŭras ekde la disfalo de Sovetunio.



Dimanĉo , 14-a de majo 2006 |


  • Pli ol cent domoj estas parte subakviĝintaj en vilaĝoj de orienta Kartvelio, kie fortaj pluvoj kaŭzis inundon. La inundo damaĝis ankaŭ la kampojn, vojojn kaj pontojn.


Vendredo , 12-a de majo 2006 |


  • 200 homoj apud Lagoso (granda urbo en Niĝerio) mortis, kiam naftodukto eksplodis. Supozeble, la ekflamiĝo de la nafto okazis, kiam oni provis fari neleĝan elprenon de nafto el la dukto.


Merkredo, 10-a de majo 2006 |



  • Matene en Palestino gvidantoj de la du ĉefaj arabaj movadoj "Hamas" kaj "Fath" interkonsentis pri ĉeso de interbataloj kaj pri kunlaboro en politikaj kadroj. Estas jam ne la unua fojo, kiam simila interkonsento estas atingita, sed ĉi-foje la vortigoj estas pli striktaj.

  • En Francio tiu tago estas la unua tago de la rememoro de la abolo de la sklaveco. Tiu dato korespondas al la tago, kiam la sklaveco estis rekonita en Francio kiel krimo kontraŭ humaneco.



Mardo, 9-a de majo 2006 |




  • Italoj elektas la eks-komuniston Giorgio Napolitano kiel la nova prezidento.

  • En Rusio kaj kelkaj aliaj ŝtatoj oni solene festis la Venkotagon, la 61-an datrevenon de la venko super la faŝisma Germanio.



Lundo, 8-a de majo 2006 |



  • Mahmud Ahmadineĵad, cedis sub la premo de la ŝijaisma kapulo, la ajatolo Ali Khamenei, kaj nuligis sian antaŭan decidon ebligi virinojn spekti sportajn maĉojn.

  • En Tasmanio, Aŭstralio, oni finfine elsavis la du ministojn, kiuj restis enfermitaj dum 14 tagoj subteraĵe.


Sabato, 6-a de majo 2006 |


  • 150-a datreveno de naskiĝo de Sigmund Freud.


Vendredo, 5-a de majo 2006 |


  • Super ses distriktoj de Ĉinio oni uzis artefaritan pluvigon per arĝenta jodido. La pluvo purigis la aeron, kaj pro ĝi ĉesis la smogo.

  • En Sudano la registaro kaj la Armeo por la Liberigo de Sudano subskribis packontrakton. Ĝi eble ĉesigos la sangajn alfrontiĝojn en la okcidenta regiono, t.n. Darfur, kiuj komenciĝis en februaro 2003 kaj kaŭzis almenaŭ 300.000 mortojn.

  • La Svisa Gvardio de Vatikano festas sian 500-an naskiĝdaton.


Ĵaŭdo, 4-a de majo 2006 |


  • Averto pri cunamo estis proklamita por Fiĝioj kaj Nov-Zelando koncerninta tertremon je 7,9 (momant-magnituda skalo) okazinta en Tongo je 15:26 UTC (loka tempo: 04:26 4-a de majo). La averto estis nuligita, kiam oni trovis, ke la tertremo ne kaŭzis grandan cunamon. Apud Nukualofo, la ĉefurbo de Tongo, oni registris nur malgrandan cunamon (altan je 20 cm).


Merkredo, 3-a de majo 2006 |



  • Armena pasaĝera aviadilo, fluginta el Jerevano al Soĉi, falis en la Nigran Maron, ĉiuj 113 veturintoj mortis. La 5-a de majo estas proklamita mornotago en Rusio kaj Armenio.


Mardo, 2-a de majo 2006 |


  • L'IUCN (Internacia Unio por la konservo de naturo - IUKN) aperigis sian ĉiujaran ruĝan liston hodiaŭ en Ĝenevo, Svisio. Ĝi recenzas 40.169 speciojn kaj konstatas, ke 16.119 el ili estingiĝas. Triono el tiuj verŝajne mortontaj specioj estas amfibioj, kiuj estas facile trafataj per ekologiaj difektadoj far homoj.


Lundo, 1-a de majo 2006 |



  • Okaze de la laborfesto oni lanĉis la grandan usonan bojkoton hodiaŭ. Ankaŭ nomita la Tago sen Enmigranto, la ĝenerala striko kaj bojkoto celas kontraŭi la registaran enmigrulan reformon kaj pledas por amnestii kaj reguligi ĉiujn kontraŭleĝajn enmigrintojn en Usono. Oni taksas, ke partoprenis 1 miliono da personoj en Usono, sed ankaŭ en Meksiko kaj Kanado.


  • Evo Morales, la bolivia prezidento, strebas ŝtatigi la energian sektoron, precipe la petrolan.

  • La mond-pokalo de kriketo en 2011 okazos en kvar landoj: Bangladeŝo, Barato, Pakistano kaj Srilanko, kie tiu sporto estas tre populara.





Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto