Via Movado
Via Movado (pole: Twój Ruch) estas nova partio en pola parlamento, kiu ĝis oktobro de la jaro 2013 ekzistis kiel Movado de Palikot.
Via Movado, antaŭa nomo ĝis oktobro de 2013 Movado de Palikot | |
---|---|
Twój Ruch, antaŭa nomo ĝis oktobro de 2013 Ruch Palikota | |
Lando | Pollando |
Estro | Janusz Palikot |
Fondiĝo | 1-a de junio 2011 |
Ĉefa sidejo | ul. Fabryczna 16/22 lok. 24, 00-446 Warszawa |
Ideologio | socialdemokratio, socialliberalismo, kontraŭfaŝismo, kontraŭklerikismo, feminismo, pacismo |
Membroj | ĉ. 40 mil (2011) |
Junulara organizaĵo | Ruch Poparcia Młodych (Junula Movado de Subteno) |
Retejo | ruchpalikota.org.pl |
[[Kategorio:politikaj partioj de Pollando|Via Movado, antaŭa nomo ĝis oktobro de 2013 Movado de Palikot]]
Dosiero:Ruch palikota.jpeg
Robert Biedroń | |
pola GLAT-aktivulo kaj maldekstra politikisto, membro de la Pola Parlamento | |
Balota distrikto | Gdansko |
---|---|
Naskiĝo | 13-a de aprilo 1976 en Rymanów apud Krosno |
Nacieco | polo |
Politika partio | Movado de Palikot, de la oktobro 2013 Via Movado |
Religio | ateisto |
TTT | robertbiedron.pl |
Movado de Palikot (pole: Ruch Palikota, RP) estas pola politika partio starigita de Janusz Palikot, registrita la 1-an de junio 2011. Apud la partio aktivas ankaŭ la asocio Movado de Subteno de Palikot (Ruch Poparcia Palikota), registrita la 18-an de oktobro 2010.
En la parlamentaj balotoj en Pollando en 2011 la Movado ricevis 10,02% da voĉoj kaj enirigis en Sejmon 40 parlamentanojn, de kiuj plejparto ne estis konata pro sia antaŭa publika agado. Movado de Palikot estas la tria forto en la pola parlamento post Civitana Platformo (207 deputitoj) kaj Juro kaj Justeco (157 deputitoj). Oktobre de la jaro 2013 estis ŝanĝita la nomo de la partio al Via Movado.
Programo |
Inter 35 postuloj de la partio troviĝis i.a. enkonduko de la plata imposto, malpligrandigo de la buĝeta deficito, redukto de burokratismo, promociado de entreprenemo, plialtigo de la aĝo de pensiiĝo, ĉesigo de instruado de la religio en lernejoj, liberaligo de la leĝo pri aborto, financado el la ŝtata buĝeto manieron gravedigi in vitro, enkonduko de registrita partnereco, agordo de salajroj al laboro, egaleco de seksoj en la balotlistoj, enkonduko de la majoritata balotsistemo, likvido de Senato, kunligo de Agentejo pri Sociaj Asekuroj (Zakład Ubezpieczeń Społecznych) kaj Kaso de Agrikulturista Socia Asekuro (Kasa Rolniczego Ubezpieczenia Społecznego), transdonado de 1% de MEP por kulturo, enkonduko de la regulo de "silenta akcepto" (aŭtomata akcepto de la peto direktita al ŝtataj instancoj kaze de manko de respondo post koncerna tempo), laŭleĝigo de la t.n. malfortaj drogoj, malplialtigo de la elspezoj por armeo ĝis 1% de MEP kaj ĉesigo de la partopreno en armeaj misioj.
Gravaj aktivuloj |
Janusz Palikot – eksa parlamentano de Civitana Platformo, kiu fondis la partion kaj estas ĝia prezidanto kaj ankaŭ parlamentano de nuna Sejmo (Parlamento)
Wanda Nowicka - Vicprezidantino de nuna Sejmo (Parlamento), aktivulino por la virinaj rajtoj, precipe ligitaj kun aborto. Ŝi finis la Universitaton en Varsovio, la Klasikan Filologion (la latinan kaj la grekan), instruante la latinan kaj la anglan. La 17-an de oktobro 2012 ŝi persone partoprenis la inaŭguron de la Esperanto-ekspozicio kaj la Konferencon pri Esperanto en la Pola Senato organizitan de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj ŝi aliĝis al la kreita tiutage en Pola Parlamento Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton.
Robert Biedroń – aktivulo por GLAT-rajtoj, eksa prezidanto de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio kaj ankaŭ parlamentano de nuna Sejmo (Parlamento), esperantisto.
Dum sia junaĝo li frekventis Esperanto-kurson, kiel parlamentano en majo 2012 certigis la aliĝon al la kreota en Pola Parlamento Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton, kunlaboras kun anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) en Szczecin, Gdynia kaj en Malbork.
La 18-an de junio 2012 en la parlamenta oficejo en Gdinio / Gdynia, ĉe la str. Mściwoja 9 okazis unuhora fruktodona renkontiĝo kun la anoj de EDE-PL Kazimierz Krzyżak kaj Eduardo Kozyra. Rezulte de la renkontiĝo en la E-etoso, parte eĉ en Esperanto, la parlamentano preparos proponon de la rezolucio de Pola Sejmo okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto, do en julio 2012. Krome parlamentano strebos, ke la 6-monata Esperanto-kurso en Pola Parlamento (aparte en Senato kaj Sejmo) okazu komence de oktobro 2012 - kiun li ankaŭ frekventos por refreŝigi sian konon de Esperanto. La parlamentano planis unutagan ĉeeston dum la GES-3 (Grandpolia Esperanta Somero) en Wągrowiec (la 1-an ĝis 4-an de julio 2012) - kie okazos la ĉefa en Pola Esperantio la ceremonio kun la inaŭguro de E-memorŝtono okaze de la 125-jara Jubileo. La Esperanto-memorŝtono estas la grandega 6-tuna ŝtonego kun bela, kolora, jubilea emblemo sur la blanka, marmora memortabulo. Lastmomente pro gravaj kialoj nuligis la partoprenon en GES-3. Li frekventas la renkontiĝojn de E-klubo ĉe "Riviera" en Gdinio. Antaŭ la oficiala inaŭguro en Pola Parlamento de la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton, E-ekspozicio kaj Konferenco pri Esperanto en Pola Senato li sendis la mesaĝon kun bedaŭro, ke li ne povos partopreni persone pro la oficiala ĉeesto en delegacio de Pola Sejmo en Londono, petante ke Vicprezidantino de Sejmo Wanda Nowicka reprezentu lian partion (t.e. la Movado de Palikot) en tiu grava evento kaj ekde 2013 li estas la ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL).
De la 30-a de novembro 2014 li estas Urbestro de Słupsk.
Anna Grodzka – aktivulino por la rajtoj de transseksuloj, mem ŝanĝinte sekson antaŭ kelkaj jaroj; nuntempe la sola transseksa persono en la mondo kiu estas parlamentano.
Vivo:
Ŝi naskiĝis kiel viro, ŝi nomiĝis Krzysztof. Ŝi decidis ŝanĝi sekson nur kiam ŝia filo estis plenkreska. La operacio okazis en Bankoko. Pri la tuta procezo de la ŝanĝo de sekso de Grodzka estis kreita filmo Trans-akcja, produktita en 2010 de HBO.
Ŝi finstudis psikologion en la Universitato de Varsovio. Poste ŝi laboris en la branĉoj eldona, reklama kaj poligrafia. Ŝi okupiĝis pri TV-serio- kaj filmproduktado, ankaŭ por la Pola Televido. Ĝis la jaro 2011 ŝi membris en Alianco de Demokrata Maldekstrularo.
Socia kaj politika agado:
Ekde 2008 ŝi gvidas fonditan de si mem Fondaĵon Trans-fuzja, kiu okupiĝas pri informado pri transsekseco kaj agado por subteni transseksulojn kaj transvestulojn. Ŝi estis ankaŭ vicprezidantino de la varsovia Urba Komisiono de Socia Dialogo pri Egaleca Traktado.
En 2011 ŝi kandidatiĝis al la pola parlamento. Ĉe la balotlisto de Movado de Palikot en la krakova balotlisto ŝi okupis la unuan lokon. En la balotoj ŝi ricevis 19 451 voĉojn kaj fariĝis la unua transseksa membro de la pola parlamento.
Eksteraj ligiloj:
Anna Grodzka – persona retpaĝo (pl)
Anna Grodzka | |
membro de la pola parlamento | |
Balota distrikto | Krakovo |
---|---|
Naskiĝo | 16-a de marto 1954 en Otwock |
Nacieco | polo |
Politika partio | Movado de Palikot, de oktobro 2013 Via Movado |
TTT | annagrodzka.info |