Wollongong
| Wollongong | |
grandurbo | |
Vido en Wollongong | |
| Lando | |
|---|---|
| Situo | Wollongong |
| - alteco | 0-5 m s. m. |
| - koordinatoj | 34°25′59″S 150°52′59″E / 34.43306°S, 150.88306°O / -34.43306; 150.88306 (Wollongong) |
| Areo | 684 km² (68 400 ha) |
| Loĝantaro | 280 159 (2006) |
| Denseco | 409,59 loĝ./km² |
| Oceano | Pacifiko |
| Horzono | AOST (UTC+10) |
| - somera tempo | AOST (UTC+11) |
| Poŝtkodo | NSW 2500 |
Situo enkadre de Aŭstralio | |
Retpaĝo: www.wollongong.nsw.gov.au | |
Wollongong estas grandurbo, havenurbo, fiŝista centro kaj universitata urbo (ekde 1961) en Aŭstralio, en Novsudkimrio.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Trafiko
5 Klimato
6 Ĝemelurboj
7 Fontoj
Geografio |
Wollongong situas laŭ la oceano 84 km de Sidnejo.
Historio |
La plej frue aborigenoj vivis en tiu loko. La unuaj ŝipistoj alvenis en 1796. En 1812 eŭropanoj komencis bredadi bovojn, post 4 jaroj ankaŭ terkultivistoj alvenis. En 1858 la loko havis urbetodomon. En 1861 ĉevaltiraj tramoj, en 1880 vaporlokomotivoj ekfunkciis. En la najbareco oni minadis karbon kaj en 1928 en la urbo oni produktis ŝtalojn. En 1942 Wollongong estis proklamita grandurbo. En 1947 Grandurbo de Granda Wollongong estis formita.
Vidindaĵoj |
- plaĝo
botanika ĝardeno kaj diversaj parkoj
- 2 katedraloj
- fortikaĵo
- biblioteko
- NAN Tien Templo
- teatroj
- muzeoj
Trafiko |
Wollongong havas flughavenon, aŭtovojon kaj stacidomon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato |
Wollongong havas oceanan klimaton kun varmaj, humidaj someroj kaj mildaj, pli sekaj vintroj. Februaro kaj marto estas la plej malsekaj monatoj kaj aŭgusto kaj septembro estas la plej sekaj monatoj. La temperaturo varias inter 13-22 °C. Jare pluvas po 1321 mm.
Ĝemelurboj |
Haveno de Wollongong
Kaŭasaki, Japanio, 1988
Ohrid (urbo), Makedonio, 1999
Longjan, Ĉinio, 2001
Płock, Pollando
Larĝa panoramo de Wollongong
Fontoj |
- Angla kaj hungara Vikipedioj
Katedralo en Wollongong