Calancasca







































Calancasca

Calancasca.jpg
Calancsca apud Cauco

Bazaj informoj

Longeco

31 km

Akvokolekta areo

121 km²

Averaĝa trafluo
4,79 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

3 100 m

Enfluejo

Moësa

- Alteco

330 m
Geografio

Alfluantoj

Passit







v  d  r


Information icon.svg



Calancasca estas rivero en Kantono Tiĉino. Ĝi havas longecon de 31 km.




Enhavo






  • 1 Fonto


  • 2 Fluvojo


  • 3 Akvoenergio


  • 4 Alfluejo


  • 5 Ciferoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Fonto |


La rivero Calancasca fontas en nordo de la komunumo Rossa ĉe la koordinatoj 46°28′35″N 9°6′35″O  /  46.47639°N, 9.10972°O / 46.47639; 9.10972 (Calancasca)Koordinatoj: 46°28′35″N 9°6′35″O  /  46.47639°N, 9.10972°O / 46.47639; 9.10972 (Calancasca) de firnkampo sur alteco de 3100 m s.m. sude de la monto Zapporthorn, kies kulmino havas altecon de 3152 m s.m.



Fluvojo |


La rivero fluas de la fonto suden tra la Valo de Calanca. Dum la unuaj kvar kilometroj ĝis la alpopaŝtejo de Alögna la rivero trapasas altecdiferencon de 1500 metroj. Sur la alpopaŝtejo de Alögna alfluas al ĝi de oriento ĝia ĉefa alfluanto, la rivero de Passit, kiu senakvigas la Valon de Passit kaj fontas en samnoma lageto sur alteco de 2082 m s.m. La rivero pasas nun tra la vilaĝoj Valbella, Salüdin kaj Rossa, sekvas Augio, Santa Domenica, Cauco, Bodio, Selma, Arvigo, Molina (komunumo Buseno), kaj fine Grono.



Akvoenergio |


Apud Molina la rivero estas retenita en la malgranda baraĵalageto Lago de Molina. La akvo de la lago nutras en Roveredo la elektrocentralon de la entrepreno Calancasca AG, filio de la svisa energikoncero Axpo. La averaĝa elektroproduktado estas 87 milionoj kWh[1]



Alfluejo |


Sur alteco de 330 m s.m. en okcidento de Roveredo Calancasca alfluas al Moësa.



Ciferoj |


La rivero havas longecon de la fonto ĝis al alfluejo de 31 km. Ĝia altecodiferenco estas 2770 m, ĝia baseno, kiu kongruas kun la komunumaro de Calanca, havas areon de 121 km². 1,1% de la basena teritorio estas kovritaj de glaĉeroj aŭ firnoj. La averaĝa akvolulo mezurita en la jaro 2010 en la stacio de Buseno estis 4,79 m³/sek.[2]



Vidu ankaŭ |


  • Komunumaro Calanca


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: retpaĝo pri la entrepreno Calancasca AG en la retejo de Axpo


  2. Fonto: Hidrologiaj datumoj pri la rivero Calancasca en la retejo de la Svisa Ferderacia Oficejo pri Medio



Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Calancasca – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

  • Priskribo de la rivereto Calancasca por vaterveturadoj (gemranlingve) en Waterweb



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto