Sur Tasna (komunumaro)
Komunumaro Sur Tasna | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Ĉefloko | Zernez |
Koordinatoj | 46°4′N 9°3′O / 46.067°N, 9.05°O / 46.067; 9.05 (Sur Tasna (komunumaro))Koordinatoj: 46°4′N 9°3′O / 46.067°N, 9.05°O / 46.067; 9.05 (Sur Tasna (komunumaro)) |
Nombro de enloĝantoj | 2497 (2009-12-31) |
Areo | 483,84 km² |
Loĝantardenseco | 5 loĝantoj/km² |
La komunuaro Sur Tasna estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Inn/En. Ĝi havis 2497 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zernez.
Enhavo
1 Geografio
2 Trafiko
3 Komunumoj de la komunumaro Sur Tasna
4 Historio
5 Notoj kaj referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La komunumaro Sur Tasna situas en Suba Engadino ambaŭ-flanke de la rivero Eno. Ĝia sudorienta parto apartenas al la Svisa Nacia Parko.
Trafiko |
Tra la komunumaro pasas la engadina linio de Retia Fervojo kaj la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Por la fajna distribuo de la publika tranportreto ekzistas diversaj poŝtaŭtolinoj.
Komunumoj de la komunumaro Sur Tasna |
La komunumaro Sur Tasna konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Zernez estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Ardez | 423 | 61.39 | 3741 | |
Guarda | 179 | 31.42 | 3742 | |
Lavin | 218 | 46.26 | 3743 | |
Susch | 222 | 93.93 | 3744 | |
Tarasp | 360 | 46.99 | 3745 | |
Zernez | 1095 | 203.85 | 3746 | |
Totale | 6 | 2497 | 483,84 |
Historio |
La komunumaro Sur Tasna estis kreita surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 el al malnova tribunalkomunumo Sur Tasna.[1]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Paul Eugen Grimm: Tasna Suot kaj Sur en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-22)
Eksteraj ligiloj |
Suot kaj Sur Tasna en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Sur Tasna – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|