Moĉio
Dolĉaĵo el glua rizo: specifaj rizkukoj laŭ japana maniero, nomitaj moĉioj
Moĉio[1] (japane: 餅 aŭ もち [moĉi]) aŭ (malprecize) rizkuko[2] estas bul-forma manĝaĵo el rizo, kiu eniras multajn japanajn receptojn. Oni foje nomas ĝin dango-moĉi (dango = "buletoj"). Oni fabrikas ilin knedante kuiritan rizon, kiu iĝas tiam gluecega.
Enhavo
1 Uzo
2 Preparado kaj manĝado
3 Manĝaĵoj kun moĉioj
4 Rickukoj en aliaj landoj
4.1 Ĉinio
4.2 Koreio
4.3 Vjetnamio
5 Vidu ankaŭ
6 Notoj
7 Eksteraj ligiloj
Uzo |
Moĉioj estas uzataj dum grandaj okazaĵoj, ĉefe dum la novjarfesto. La preparado mem estas festa rito kaj oni ofte preparas ilin surstrate aŭ publike (vidu bildojn 2 kaj 3).
Pro ĝia granda glueco, sufokiĝoj estas tre oftaj kaj la konsumado rapida de multaj moĉioj ĉiujare okazigas dekon da mortoj en Japanio.
Preparado kaj manĝado |

Elektronika rizboligilo,

Tradicia pistilo, usu,
Osako, decembro 2002

Preparado de moĉioj
Moĉi-knedilo,
Asaka, Gubernio Sajtama, decembro 2004
- Vaporkuirado de la glua rizo;
- La rizo estas kaĉigita per tradicia pistilo nomita usu aŭ pli moderne per moĉi-maŝino. La pasto iĝas glua kaj pli solida ol tiu de okcidenta pano. Tiu simbola preparado estas ofte farita publike kaj estas paro de la jarkomencaj ritoj.
- Fine la moĉioj estas faritaj mane al buletoj, aŭ sternita kaj distranĉita al ortangulaj pecoj.
- Nun (aŭ antaŭe) la moĉioj estas parfumitaj aldonante teon, sukeron k.s. en la paston aŭ nur tegante ĝin, kaj tuj formanĝitaj.
- Oni uzas ĝin en manĝaĵoj, ekzemple supoj aŭ miksaĵoj (nabe), tiaj foje rostitaj.
- Pasto tia estas ŝveligita enforne kaj uzitaj por prepari sembejon.
Manĝaĵoj kun moĉioj |
- Dolĉaĵoj: wagashi
- Supoj: zoni (salita), shiruko/zenzai (dolĉa) kaj chikara udon
- Rostaĵoj: yakimochi, agemochi, arare (aŭ kakemochi), senbei
Rickukoj en aliaj landoj |
Ĉinio |
- Nian gao
- Tangyuan
- Erkuai
Koreio |
- Tteok
Vjetnamio |
- Bánh bèo
- Bánh bò
- Bánh đúc
Vidu ankaŭ |
Japana dolĉaĵo kun multaj aliaj specoj de rizkukoj- Kashiwa mochi
Kuzu mochi, specialaĵo el la kvartalo Ikegami, Tokio, dolĉaĵo ligita al budhisma templo Nichiren
kusa mochi, herba moĉio- uirō
- dango
Notoj |
↑ PIV 2005.
↑ PIV 2005 sub "kuko". Moĉio tamen estas nur unu speco de rizkuko apud multaj aliaj rizkukoj, vd. la artikolon Japana dolĉaĵo.
Eksteraj ligiloj |
- Recepto de moĉio