Hălmeag
Hălmeag | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Brașov | ||
Alinome | Halmágy hungare, Halmagen germane | ||
Komunumo | Șercaia | ||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | ||
Situo | 45° 52′ N, 25° 8′ O45.86666666666725.129166666667Koordinatoj: 45° 52′ N, 25° 8′ O | ||
| |||
Alto super maro | 468 m | ||
Poŝtkodo | 507196 | ||
Loĝantaro | 562 (2002) | ||
Hălmeag [həlmeag] (hungare: Halmágy, germane: Halmagen) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Făgăraș, en la valo de Olt. Administre ĝi apartenas al Șercaia.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi nombris 1128 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 659 (rumanoj, 43 % da hungaroj).
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estis en 1211. En mezepoko ĝi estis libera saksa vilaĝo. Post la turkaj detruoj oni reloĝatigis ĝin per hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye).
La evangelia-luterana (ĝis 1542 katolika) preĝejo de Hălmeag estas la dua plej aĝa de Transilvanio, post tiu de la eksa monaĥejo de Cârța. La ortodoksa preĝejo estas konsekrita al Sankta Nikolao kaj ekestis en la 19-a jarcento.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
En ĉiu aŭgusto okazas la "tagoj de Hălmeag" (Zilele Hălmeagului) kun diservoj, procesioj kaj kermesoj. Je la 11-a de majo kaj la 15-a de oktobro estas pitoreskaj kamparanaj bazaroj.
Renomaj personoj |
Géza Ambarus (Halmágy, 16-a de majo 1901 – Oradea, 15-a de aŭgusto 1970): polpokultivanto, poem- kaj kantaŭtoro.
András Grepály 4-a de aprilo 1912- Budaörs, 27-a de decembro 1990): ftizologo.
Katalin Varga gvidintino de ministservutula ribelo en la 1840-aj jaroj.
Mária Halmágyi, G. Halmágyi, familia nomo Hirschhorn (27-a de decembro 1898) – Braŝovo, 22-a de oktobro 1972) – poetino, ĵurnalistino.
Gabriella Takács G. (15-a de novembro 1925 - Kluĵo, 7-a de septembro 1998): lernolibroverkisto pri muziko
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto