Brunkapa barbulo
Brunkapa barbulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Megalaima zeylanica (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Brunkapa barbulo aŭ Granda verda barbulo[1] (Megalaima zeylanica) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
La Brunkapa barbulo estas nemigranta reproduktanta specio en Barato kaj Srilanko. Ĝi estas arborema specio de ĝardenoj kaj arbarkamparo kiu manĝas fruktojn kaj insektojn. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 2-4 ovojn.
Enhavo
1 Priskribo
2 Listo de subspecioj
3 Referencoj
4 Bildaro
Priskribo |
Tiu ĉi estas relative granda barbulo 27 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas helstriitajn brunan kapon (kio nomigas la specion), kaj samkolorajn kolon kaj bruston, kun flava ĉirkaŭokula nuda granda haŭtaĵo, kie ege videblas la malhela okulo. La resto de la plumaro estas verda. La beko estas dika kaj rozeckolora; la kruroj estas flavecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
La Verda barbulo ege anstataŭas tiun specion en la Okcidentaj Ghatoj kaj montetaj partoj de suda duoninsula Barato, kvankam ambaŭ specioj povas koincidi en multaj lokoj. La voĉoj de tiuj specioj estas similaj, sed la blanka vango de tiu estas sufiĉe distinga.
La voĉo estas ripeta kutruu…kutruu…kutruu. Unu respondas la alian. Ili estas pli silentaj vintre.
Listo de subspecioj |
Megalaima zeylanica caniceps (Franklin, 1831)
Megalaima zeylanica inornata Walden, 1870
Megalaima zeylanica zeylanica (Gmelin, 1788)
Referencoj |
↑
ALI, Salim; JC Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.bird #309.
- BirdLife International (2004). Megalaima zeylanica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Ne minacata
Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
Bildaro |
Plumaranĝo en Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
Ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
Ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
Ĉe Bharatpur, Raĝasthano, Barato.
Ĉe Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato.
Ĉe Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato.
Ĉe Nov-Delhio, Barato.
Ĉe Nov-Delhio, Barato.