Salamandro
Salamandro (Caudata sp.) | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Salamandroj (science: Salamandra) estas genro de urodeloj. Nomo "salamandro" povas signifi ankaŭ parencaj genroj.[1]
Salamandro estas longkorpa, vostohava, senhara amfibio. Al la grupo apartenas specioj kiuj vivas daŭre en la akvo, kiel ekz. la japana giganta salamandro kaj specioj kiuj vivas ĉiam surtere kiel ekz. Makulsalamandro (fajrosalamandro).
La salamandro laŭ antikvaj mitologiaj ideoj povas vivi eĉ en la fajro (kiel feo), pro tio ĝi ricevis la nomon fajrosalamandro en multaj lingvoj.
Specioj |
Al salamandroj apartenas:[2]
Salamandra algira Bedriaga, 1883
Salamandra atra Laurenti, 1768
Salamandra corsica Savi, 1838
Salamandra infraimmaculata (Martens, 1885)
Salamandra lanzai Nascetti, Andreone, Capula and Bullini, 1988
Salamandra salamandra (Linnaeus, 1758)
Referencoj |
↑ salamandro en vortaro.net
↑ Salamandra Laurenti, 1768. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2015-05-11.
Eksteraj ligiloj |
- http://www.das-tierlexikon.de/echte_salamander.htm
- http://www.heise.de/tp/r4/artikel/21/21129/1.html