Trudova komunumo (Krimeo)




ISO






























































Trudova komunumo
Origina nomo

ruse Трудовской сельский совет
ukraine Трудівська сільська рада
krime-tatare Trudovoye köy şurası

Lando

Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
Estas parto de
Simferopola distrikto
Inkludas
8 vilaĝojn, 1 loĝloketon
Administra centro

Trudovo
Estro
Igor Miĥajloviĉ SAZONOV (2013)
Oficialaj lingvoj
ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001)

8 363
Loĝdenso
108,6 loĝ./km²
Plej multnombraj nacioj

rusoj, ukrainoj, krime-tataroj
Areo

77 km² (7 700 ha)

Trudova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Trudova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto

Geografia situo

44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O44.96666666666734.225Koordinatoj: 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O





Trudova komunumo (Krimeo) (Ukrainio)

DEC
Trudova komunumo (Krimeo)

Situo de Trudova komunumo

Hor-zono
UTC+2 (somere UTC+3)
Telefona kodo
+380-652

La oficiala paĝaro







v  d  r


Information icon.svg



Trudova komunumo (ruse Трудовской сельский совет, ukraine Трудівська сільська рада, krime-tatare Trudovoye köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Trudovo.


La Trudova komunumo kovras la areon de 7,7 mil hektaroj. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estis 8363 homoj[1]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 36 homoj[2].


La komunumo troviĝas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la antaŭmontaro de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, okupante, ĉefe, la valon de la rivero Malgranda Salgiro kaj parte kovrante la nordan parton de la Dolgorukova altebenaĵo. Okcidente la komunumo najbaras la urbon Simferopolo, norde ĝi limas la Uroĵajnan kaj Donskan komunumojn, oriente — la Mazankan komunumon, sude — la Dobran komunumon.


Tra la komunumo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio-Kerĉo.




Enhavo






  • 1 Konsisto de la komunumo


  • 2 Socia vivo


  • 3 Referencoj


  • 4 Ligiloj





Konsisto de la komunumo |




La administrejo de la Trudova komunumo


Al la komunumo apartenas 8 vilaĝoj kaj 1 loĝloketo. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.



  • Trudovo


  • Ajkavano (loĝloketo)

  • Akropolo

  • Anajurto


  • Denisovko (Suin-Acı)


  • Druĵno (Cafer Berdi)


  • Ivanovko (Cañatay)


  • Lazarevko (Bura)


  • Strogonovko (Mamaq)


La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97533, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Trudovoje, ul. Obŝĉestvennaja 1a[1].



Socia vivo |


La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj de la komunumo apartenas al la agrikultura sektoro kaj nutra industrio. En la komunumo troviĝas kelkaj mezlernejoj, kluboj kaj bibliotekoj, kulturdomo, antaŭlernejo, kelkaj medicinaj institucioj, unu muzeo[3]. Per busa trafiko la vilaĝoj de la komunumo estas ligitaj al Simferopolo.


Iuj popularaj vidindaĵoj en la komunumo mankas, kvankam konserviĝis kelkaj malnovepokaj historiaj monumentoj. Ekde la jaro 2009 en la ravino Tubaj oni ĉiujare organizas internacian konkurson pri traktor-stirado, kiu altiras multajn spektantojn el Simferopolo kaj apudaj komunumoj.



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri la Trudova komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-07.


  2. Oficialaj informoj pri la Trudova konsilio en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-07.


  3. Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-07.



Ligiloj |




  • Oficiala paĝaro de la Trudova komunumo (ruse). silrada.org.ua. Alirita 2013-10-06.


  • Oficialaj informoj pri la Trudova komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-07.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-07.




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51