13-a de decembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































decembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30 31

aranĝo de 2019
tagoj

La 13-a de decembro estas la 347-a tago de la jaro (la 348-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 18 tagoj restas.


Je la 13-a de decembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -522: Armeo de la persa reganto Dario la 1-a venkis en batalo apud Tigriso ribelantojn de uzurpa reĝo de Babilono - Nebukadnezar la 3-a


  • 115: Antioĥio estis detruita de tertremo - romia imperiestro Trajano saviĝis


  • 1253: Pollando: princo Konrad situis Głogów apud Odro kaj donis al ĝi urborajton


  • 1294: Celesteno la 5-a kiel sola ĝis nun papo abdikis


  • 1363: Pola reĝo Kazimiro la Granda aliancis kun dana reĝo Valdemaro la 4-a kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj kaj Luksemburga dinastio


  • 1474: Isabel la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Kastilio kaj Leono


  • 1521: Johano la 3-a iĝis reĝo de Portugalio


  • 1545: Koncilio de Trento komenciĝis - komenco de kontraŭreformacio


  • 1575: En Varsovio Anna Jogajlido iĝis en libera elekto reĝo de Pollando kaj litvana grandprinco - unu tagon poste partio de nobeloj sub gvido de Jan Zamoyski agnoskis la fakton atribuante al ŝi edzon Stefan Batory, regnestro de Transilvanio


  • 1577: Angla maristo Francis Drake elnavigis el Plymouth por ĉirkaŭiri la mondon


  • 1642: Historio de Nov-Zelando: nederlanda esploristo Abel Tasman alnavigis al Nov-Zelando kaj malkovris Sudan Insulon


  • 1655: Sveda diluvo: kolonelo Gabriel Wojniłłowicz rekonkeris Nowy Sącz (Pollando)


  • 1830: Pola parlamento proklamis novembran ribelon nacia insurekcio kontraŭ Rusia Imperio


  • 1836: Venecio: Teatro La Fenice bruliĝis


  • 1864: Milito de la Trilanda Alianco: Paragvajo deklaris militon kontraŭ Brazilo - ĝi perdis 90% de la viraro


  • 1904: Rusa-japana milito: post eniro al rusa mara mino sinkis japana krozŝipo Takasago - 280 maristoj pereis


  • Unua mondmilito:

    • 1917: Krime-tataroj proklamis Krimean Popolan Respublikon - pli frue, la 25-an de novembro Noman Çelebicihan iĝis ĉefministro de Krimeo



  • 1922: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko fondiĝis


  • 1923: Pollando agnoskis Sovetunion


  • 1930: Silezia Sejmo akceptis rezolucion postulantan liberigon de parlamentano Wojciech Korfanty


  • 1937: Dua japana-ĉina milito: japana imperia armeo konkeris ĉinan urbon Nankingo - komenco de genocida masakro de Nankingo


  • 1938: Konstruado de la Neuengamme-koncentrejo proksime al Hamburgo (nun la kvartalo) fare de germana-nazia skipo el Sachsenhausen


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Revenĝe pro ŝajna mortigo de germana soldato gestapo pafekzekutis en Szamotuły 10 polojn; germana polico pafmortigis en Lodzo ĉirkaŭ 40 malliberulojn; germanoj deportis de distrikto Śremski dum grandega frosto ĉirkaŭ 800 polojn; en oficira internigejo en Choszczno restis ĉi-tage 2073 polaj oficiroj kaj soldatoj; pro denunco en Varsovio estis arestitaj aktivuloj de ONR-Falanga


    • Litova Parlamento voĉdonis pri transpreno de Vilna Universitato, kiu de tiam iĝis litova; Czerniowce (Rumanio): pola konsulejo sendis informon de Varsovia rifuĝinto, ke germanoj provokas armitan agon: kritiko de la defendo de Varsovio, subsktreko de la vana viktimeco, kondamno de Stefan Starzyński


    • 1940: En Varsovio eksplodis striko de ĉirkaŭ 400 laboristoj de tram-riparejo, kiu pro reprezalioj de gestapo fiaskis


    • 1941: Komandanto de sekureca polico kaj servo en Ĝenerala Gubernio notis kunlaboron de paŭlanoj en Częstochowa kun la pola subtera movado; "Litzmannstaedter Zeitung" komentante malpermeson uzi la polan lingvon en publikaj lokoj de Lodzo atakas lodzajn germanojn, ke ili ne obeas tion; en koncentrejo Aŭŝvico mortas pastro Ludwik Bartosik, redaktoro de "Rycerz Niepokalanej" (Kavaliro de Senmakula), arestita kune kun Maksimiliano Kolbe - postmorte beatigita de la pola papo


    • Japana armeo invadis sudan Birmon; en batalo apud kabo Bon (Tunizio) aliancaj destrojeroj sinkigis du italajn krozoŝipojn - pli ol 900 personoj pereis


    • 1942: Kadre de Generalplan Ost al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis de Zamość la unua transporto kun 314 poloj; en Pińczów aperis konspira dusemajna skolta revuo "Czuwaj" (Atentu); taĉmento de Kamparanaj Batalionoj konkeris malliberejon en Krynice (distrikto Tomaszowski) liberigante 20 polojn


    • 1943: Germana polico pafmortigis en Biała Podlaska 12 judojn kaj 10 enprizonigitojn, en Dąbrowa Górnicza 11 polojn, apud Bodzentyn polinon kaj 10 kaŝiĝantajn ĉe ŝi ciganojn; soldatoj de Pola Enlanda Armeo sukcese atencis en Varsovio kontraŭ Emil Braun, kunorganizanto de surstrata homĉasado kaj iniciatinto de sekreta plano de amasa deportado

    • En Teherano oni malfermis ekspozicion de bildoj, aranĝitan de polaj rifuĝintoj; Batalo de Atlantiko: usonaj aviadiloj kaj destrojeroj sinkigis germanan submarŝipon U-172 - 13 maristoj pereis kaj 46 saviĝis


    • 1944: Wehrmacht kaj polico murdis en 4 lokoj de distrikto Miechowski 60 personojn kaj polico bruligis en Sadki (distrikto Jędrzejowski) 23 domojn, murdis 12 kaj forkondukis 83 virojn, krome pafmortigis en Moczydło 10 personojn; en Katowice germanoj mortpunis 7 polojn

    • Venko de usona armeo en batalo de Metz (de la 27-a de aŭgusto ĝis la 13-a de decembro)




  • 1949: Kneset voĉdonis pri transmovo de la ĉefurbo de Israelo al Jerusalemo


  • 1951: Ĉarto de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj validiĝis


  • 1954: Pollando: Władysław Gomułka forlasis malliberejon


  • 1956: Brita Togolando aliĝis al Ora Marbordo (kronkolonio) (nun Ganao)


  • 1959: Ĉefepiskopo Makarios la 3-a venkis la unuan prezidentan baloton en Kipro


  • 1963: Adopto de internacia juro pri ekstertero kaj astroj


  • 1967: Grekio: reĝo Konstanteno la 2-a post kelkaj monatoj provis kontraŭstari al la diktaturo de la koloneloj, sed ne sukcesis


  • 1974: Malto proklamis sin respubliko kun propra ŝtatestro - Anthony Mamo iĝis prezidento


  • 1980: Prago: oni ĉesigis traman trafikon sur Venceslaa Placo


  • 1981: Enkonduko de milita stato en Pollando: de frua mateno Pola Radio disaŭdigadis paroladon de generalo Wojciech Jaruzelski, pri formiĝo de (nekonstitucia) Armea Konsilio de Nacia Savo, la regopovon transprenis armeo kaj milico, kiu internigis 10 mil membrojn de Solidareco, enkondukis elirblokadon, interrompis telefonadon, fermis lernejojn kaj universitatojn, cenzuris korespondadon kaj mortigis dum ĝia daŭro kaj poste pli ol 100 personojn - jam antaŭ noktomezo komenciĝis la komunista teroro (afiŝoj pri ties proklamo estis menditaj jam aprile en Moskvo)


  • 1984: En Aŭstralio ekfunkciis la dua kabineto de Bob Hawke


  • 1989: Senkomunismigo: premiero de la filmo "Esplora enketado" reĝisorita de Ryszard Bugajski el 1982 - laŭ cenzuro "la plej kontraŭkomunista filmo en historio de la Pola Popola Respubliko", en 1983 komunistaj regopovoj malfondis ĝian produktoran skipon, sed la filmo estis distribuata samizdate


  • 1991: Premiero de la filma komedio "Interparoloj kontrolataj" de reĝisoro Sylwester Chęciński el la periodo de la milita stato en Pollando


  • 1994: Kazablanko: la 7-a kunveno de Organizaĵo de la Islama konferenco komenciĝis


  • 1994: Usono: en Masaĉuseca Instituto de Teknologio okazis unua organiza kunveno de la konsorcio pri TTT - unua direktoro iĝis ties angla pioniro Tim Berners-Lee


  • 2001: Premiero de la usona biografia filmo Bela Menso


  • 2001: Armita grupo de islamanoj atakis parlamenton en Delhio - Barato akuzis pri la atenco Pakistanon


  • 2003: Kaŝiĝanta, demisiita diktatoro de Irako Saddam Hussein estis kaptita en Tikrit de usona armeo


  • 2003: Per fiasko finiĝis pinta negoco en Bruselo pri unua projekto de Eŭropa Konstitucio


  • 2006: Blanknaĝila delfeno iĝis probable formorta specio - formortinta besto laŭ ekspedicio en la ĉina rivero Jangzio


  • 2006: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj estis adoptada


  • 2007: Ŝtatestroj de Eŭropa Unio subskribis Traktaton de Lisbono, kiu ĝin demokratiigis - ekvalidis post du jaroj


  • 2009: Dum sia vizito en Milano ĉefministro de Italio Silvio Berlusconi estis trafita en vizaĝon per miniaturo de la loka katedralo suferante rompon de la nazo kaj de kelkaj dentoj


  • 2014: Kontraŭpola filmo Ida dum la 27-a ceremonio de enmanigo de Eŭropa Filmpremio en Rigo gajnis premiojn en kategorioj: la plej bona eŭropa filmo, reĝisorado scenaro kaj publika pritakso


  • 2016: Saulius Skvernelis iĝis ĉefministro de Litovio


  • 2016: De la noktomeza koncerto Oni forŝiris al ni korojn, sed ni ne fordonos la animon komenciĝis memorigado de la milita stato daŭranta ĝis vespera bruligo de kandeloj, memore al 122 viktimoj kaj hazardaj atestantoj, ofte murdataj de nekonataj kaŭzintoj



Naskiĝoj |




  • 1272: Frederiko la 2-a, reĝo de Sicilio, filo de Petro la 3-a (Aragono) (m. 1337)


  • 1363: Jean de Gerson, franca teologo kaj filozofo, kanceliero de Sorbono (m. 1429)


  • 1521: Siksto la 5-a, papo-reformisto, eldonanto de Septuaginto (m. 1590)


  • 1533: Eriko la 14-a, reĝo de Svedio kaj Estonio, strebanta al la regiona regpovo - 7-jara milito en Skandinavio akompanis lian regadon (m. 1577)


  • 1553: Henriko la 4-a, unua reĝo de Francio el burbona branĉo de la kapetida dinastio (m. 1610)


  • 1560: Maximilien de Béthune, ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a (m. 1641)


  • 1634: Martin von Cochem, germana edifa verkisto de religiaĵoj (m. 1712)


  • 1684: Ludvig Holberg, dana verkisto norvegdevena, kreinto de la dana literatura lingvo (m. 1754)


  • 1720: Carlo Gozzi, itala dramaturgo, aŭtoro de teatraĵoj bazitaj sur fabeloj (m. 1806)


  • 1778: Karl Friedrich Anton von Conta, germana diplomato kaj politikisto kontribuinta al kreo de Germana Doganunio (m. 1850)


  • 1780: Johann Wolfgang Döbereiner, germana kemiisto kaj apotekisto prognozinta periodan tabelon, profesoro de la Universitato de Jena (m. 1849)


  • 1797: Heinrich Heine, germana poeto kaj ĵurnalisto juddevena, kies poeziaĵo Somernokta sonĝo aperis en esperanto (m. 1856)


  • 1816: Werner von Siemens, germana inventisto kaj industriulo, kies nomo estis adoptita kiel la SI-unuo de elektra konduktanco, la simenso, fondinto de elektra kaj telekomunikada firmao Siemens AG (m. 1892)


  • 1818: Mary Todd Lincoln, unua damo, edzino de usona prezidento Abraham Lincoln (m. 1882)


  • 1836: Franz von Lenbach, germana pentristo, konata de siaj portretoj (m. 1904)


  • 1848: Domokos Barcsay, hungara politikisto, parlamentano (m. 1913)


  • 1857: Francis Beaufort, kontradmiralo de la brita maristaro (m. 1857)


  • 1859: Gustav Burchard, germana aktoro kaj intendanto (m. 1937)


  • 1873: Valerij Brjusov, rusa verkisto kaj poeto de simbolisto, tradukisto de la franca kaj armena lingvoj, konata de esperantlingva "Literatura Mondo" (m. 1924)


  • 1875: Béla Reinbold, hungara biokemiisto, profesoro (m. 1927)


  • 1875: Sándor Révai, hungara literaturhistoriisto, poeto ( m. 1963


  • 1888: Endre Vuchetich, rumania hungara gazeteldonisto, redaktoro (m. 1964)


  • 1892; Jenő Nádor, hungara ĵurnalisto, edzo de Anna Pallay (m. 1970)


  • 1893: Mikola Ĥvilovij, ukraina verkisto kaj literatura kritikisto, kies rakontojn esperantigis Olga Kerzjuk, reprezentanto de pafita renesanco, sinmortiginto dum holodomoro en la protesto kontraŭ stalinismo (m. 1933)


  • 1893: Thorsten Torbäj, sveda instruisto el Göteborg, esperantisto, landa reprezentanto por "Internacia Pedagogia Revuo" (m. nekonata)


  • 1902: Talcott Parsons, usona sociologo disvolvinta teorion de la socia agado de Max Weber, profesoro de Universitato Harvard (m. 1979)


  • 1903: Eŭgeno Petroviĉ Petrov, rusa verkisto, konata de la verkoj "Dek du seĝoj", "La ora bovido", "Unuetaĝa Usono" (m. 1942)


  • 1907: Jerzy Zagórski, pola poeto, eseisto, diplomato, tradukisto de la kartvela eposo La kavaliro en panterfelo, justulo inter la popoloj (m. 1984)


  • 1907: Artúr Kárász, hungara-usona ekonomikisto (m. 1992)


  • 1908: Rostislav Platt, rusa filma kaj teatra aktoro, rolinta en Deksep momentoj de printempo, distingita per honora titolo Popola artisto de Sovetunio (m. 1989)


  • 1911: Trygve Haavelmo, norvega Nobelpremiita ekonomikisto kaj ekonometro (m. 1999)


  • 1912: Władysław Jeliński, pola abelisto de Kaŝubio, soldato de la defenda milito de 1939, travivinto de la mortomarŝo de koncentrejo Sachsenhausen ĝis Schwerin (m. 1997)


  • 1914: Alan Bullock, brita historiisto, aŭtoro de la klasika historiografiaĵo "Hitler a Study in Tyranny" (Hitler. Studumo de tiraneco), kies eldonkvanto atingis 3 milionojn da ekzempleroj, kaj de la monumenta verko "Hitler and Stalin. Parallel Lives" (Hitler kaj Stalin. Paralelaj vivoj) (m. 2004)


  • 1915: Curd Jürgens, aŭstra filma kaj teatra aktoro german-francdevena, rolinta en la filmo Kaj Dio ...kreis la virinon (m. 1982)


  • 1918: Rosalia Lombardo, itala infano, mumiigita viktimo de la hispana gripo (m. 1920)


  • 1922: Károly Virág, rumania hungara eklezia verkisto, patro de etnografino Magdolna Virág


  • 1923: Antoni Tàpies, hispana pentristo, skulptisto kaj artoteoriisto (m. 2012)


  • 1928: Károly Palczer, rumania hungara instruisto, memuaristo (m. 2013)


  • 1943: István Sztojánov, rumania hungara inĝeniero pri elektro


  • 1944: Albert Márkos, rumania hungara violonisto, filo de Albert Márkos (patro)


  • 1951: Grażyna Gęsicka, pola doktorino pri homa scienco, sociologo, politikistino, parlamentano, viktimo de celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin (m. 2010)


  • 1958: Detlef Macha, germana biciklisto, plurfoja mondĉampiono


  • 1965: María Dolores de Cospedal García, hispana politikistino


  • 1973: Zoltán Gegely, rumania hungara skulptisto


  • 1986: Ewelina Wojnarowska, pola kanuadistino, mondĉampionino


  • 1989: Taylor Swift, usona kantistino de kontreo kaj pop-muziko


  • 1993: Ítalo Anderson, brazila poeto


  • 1994: Leo Ieiri, japana kantistino kaj kantaŭtoro



Mortoj |




  • 558: Ĉildeberto la 1-a, franka reĝo, filo de Klodvigo la 1-a (n. 497)


  • 720: Odilia, franca sanktulino, patronino de Alzaco (naskiĝis ĉirkaŭ 660)


  • 1048: Al-Biruni, persa matematikisto, astronomo, fizikisto, enciklopediisto, poligloto Ĥorazm-devena (n. 973)


  • 1124: Kalisto la 2-a, papo de Burgonjo, kunvokinta Unuan Lateranan koncilion (naskiĝis ĉirkaŭ 1060)


  • 1204: Maimonido, juda filozofo kaj kuracisto, reprezentanto de la juda aristotelismo, aŭtoro de mezepoka komentaro al Talmudo (n. 1138)


  • 1250: Frederiko la 2-a, germana-romia imperiestro de Sankta Romia Imperio, filo de Henriko la 6-a (n. 1194)


  • 1466: Donatello, itala skulptisto de renesanco, florenca artisto (n. 1386)


  • 1516: Johannes Trithemius, germana humanisto, teologo, leksikografo, historiisto, kronikisto, ĉifrosciencisto kaj okultisto (n. 1462)


  • 1521: Emanuelo la 1-a, reĝo de Portugalio persekutanta judojn kaj maŭrojn (n. 1469)


  • 1565: Conrad Gesner, svisa kuracisto kaj natursciencisto, reprezentanto de renesanca humanismo (n. 1516)


  • 1603: François Viète, franca matematikisto, la unua respeguliganto de ekvacioj per literoj (n. 1540)


  • 1721: Alexander Selkirk, skota maristo (inspirfonto por Robinsono Kruso) (n. 1676)


  • 1769: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto, kies kantoj inspiris komponistojn (n. 1715)


  • 1784: Samuel Johnson, angla verkisto, poeto, eseisto, leksikografo (n. 1709)


  • 1812: Marianna Martines, aŭstra komponistino, klavicenistino kaj kantistino (n. 1744)


  • 1813: Antoine-Augustin Parmentier, franca agronomo kaj farmaciisto okupiĝanta pri nutrado kaj higieno (n. 1737)


  • 1817: Pál Kitaibel, hungara botnikisto kaj kemiisto, malkovrinto de teluro, okupiĝanta pri botanika ĝardeno (n. 1757)


  • 1832: Christian Daniel Beck, germana filologo, historiisto, akademiano (n. 1757)


  • 1863: Friedrich Hebbel, germana dramisto, civitano de Danio, kies tragedion Gyges kaj lia Ringo esperantigis Paul Bennemann (n. 1813)


  • 1881: August Šenoa, kroata verkisto ĉeĥ-germandevena, aŭtoro de esperantigita La Trezoro de l' Oraĵisto (n. 1838)


  • 1895: Ányos Jedlik, hungara natursciencisto kaj inventisto, malkovrinto de dinamo kaj sodakvo (n. 1800)


  • 1904: Nikolaj Sklifosovskij, rusa kuracisto, profesoro pri kirurgio (n. 1836)


  • 1922: Hannes Hafstein, islanda poeto, politikisto kaj estro de Hejmrega partio (n. 1861)


  • 1931: Mátyás Eisler, hungara orientalisto pri semida lingvaro (n. 1865)


  • 1935: Francois Auguste Victor Grignard, franca Nobelpremiita kemiisto (n. 1871)


  • 1944: Vasilij Kandinskij, rusa pentristo, desegnisto, artteoriisto, reprezentanto de abstraktismo (n. 1866)


  • 1947: Ferenc Márki, hungara pastro, historiisto, publicisto (n. 1873)


  • 1947: Nikolao Roerich, rusa pentristo, verkisto, vojaĝisto, esploristo kaj teozofo, edzo de Helena Roerich, promociinta protekton de historiaj monumentoj dum militoj (n. 1874)


  • 1955: Léon Werth, franca verkisto kaj artkritikisto juddevena, proksima amiko de Antoine de Saint-Exupéry (n. 1878)


  • 1963: Vasil Simonenko, ukraina poeto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de rezistomovado, kuntrovinto de enterig-lokoj de multaj ukrainoj mortigitaj de KGB, viktimo de persekutoj, esperantigata (n. 1935)


  • 1968: Siegfried Reda, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1916)


  • 1978: Gáspár Tamás, hungara verkisto, poeto, tradukisto, patro de Gáspár Miklós Tamás (n. 1914)


  • 1979: Lajos Sándor Ördögh, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1907)


  • 1982: István Borghida, hungara arthistoriisto kaj artkritikisto (n. 1918)


  • 1987: Stanisław Radkiewicz, pola generalo pri publika sekureco, komunista aktivulo, politikisto, stalinista krimulo (n. 1903)


  • 1987: Paul Neergaard, dana botanikisto, agronomo, esperantologo, konata de la libro Fremdvortoj en Esperanto kaj traduko de esperanto al pluraj lingvoj La Vivo de la Plantoj, kunfondinto de AIS (n. 1907)


  • 1996: Cao Yu, ĉina dramisto, kies verkoj estis kondamnitaj dum la Kultura Revolucio, tradukinto de Romeo kaj Julieta, nomata la ĉina Ŝekspiro (n. 1910)


  • 2001: Chuck Schuldiner, usona gitaristo kaj kantisto (n. 1967)


  • 2005: Sándor Huszár, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1929)


  • 2005: Stanley Williams, usona bandofondinto, murdisto, infanlibra verkisto (n. 1953)


  • 2008: Horst Tappert, germana aktoro, distingita de Federacia Meritkruco (n. 1923)


  • 2008: Stephan Lang, transilvania verkisto nederlandlingva, esperantigata de Gerrit Berveling (n. 1945)


  • 2009: Paul Samuelson, usona Nobelpremiita ekonomikisto, statistikisto kaj ekonometro juddevena, esplorinta interalie ekonomian kreskon kaj konjunkturon (n. 1915)


  • 2015: Benedict Anderson, usona historiisto kaj politologo okupiĝinta pri Azio (n. 1936)


  • 2016: Harry Glück, aŭstra arkitekto kaj scenejfaranto (n. 1925)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago en Malto, Republic Day, maltano fariĝas ŝtatestro (1974); pliaj tagoj estas la 31-a de marto, la 7-a de junio, la 8-a de septembro kaj la 21-a de septembro.


  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Lucia, virgulino kaj martirino


  • Pollando: Memor-Tago pri Viktimoj de Milita Stato - ekde 2002



Tagoj de semajno |


La 13-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.




  • 13-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 13-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto