Basile Hypeau
Monsinjoro Basile HYPEAU[1] (mortinta en la 13-a de januaro 2003) estis franca benediktano kaj verkisto latinlingva. Kiam li ricevis la pastran ordinon en la 20-a de junio 1943 li estis monako en la abatejo En Calcat (Tarn).
Agado inter amikoj de la viva latina lingvo |
Li apartenis al la partoprenintoj de la fama kongreso en Avignon en 1956, la Viventis Linguae Latinae causa Conventus Universi - Kongreso internacia pri la viva latina lingvo. Krome li daŭre ĉeestis la kunvenojn Feriae Latinae kiam Clément Desessard organizis ilin en Suda Franclando.
Li multe da artikoloj skribis por la latinlingva fakgazeto Vita Latina. Krome li helpis Desessard publikigi la furoran lernolibron Le latin sans peine en la franca lingvolernada serio Assimil.
Piednotoj |
↑ Pri lia vivo legu: Diana Licoppe, "Inter eximios latinitatis vivae fautores: Basilius Hypeau", en Melissa, n° 18/1987, p. 4-5, kaj Guy Licoppe, "In memoriam", en Melissa, n° 112/2003, p.16.
Eksteraj ligiloj |
Hejmpaĝo de la monakejo kie Hypeau frokulis.