Fersmanovo (Simferopola distrikto)

















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Fersmanovo
ruse Ферсманово
ukraine Ферсманове
krime-tatare Totayköy

Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Dobra komunumo

Koordinatoj:

44° 54′ N, 34° 11′ O44.90388888888934.176944444444Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 11′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~305 m

Areo:
0,09 km²

Loĝantaro:
393 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97576

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Totajkoj (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata






Fersmanovo (Krimeo)

DMS

Fersmanovo

Fersmanovo


Situo de Fersmanovo sur la mapo de Krimeo




Fersmanovo (Simferopola distrikto)

DMS

Fersmanovo

Fersmanovo


Situo de Fersmanovo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg





La restaĵoj de la domo de Kessler




La tombo de Eduard Fjodoroviĉ Kessler en Fersmanovo


Fersmanovo (ruse Ферсманово, ukraine Ферсманове, krime-tatare Totayköy) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 393 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Totajkoj.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la valo de la rivero Salgiro (sur ĝia dekstra bordo) proksime al la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto 2 kilometrojn for de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Pionersko (sudoriente), Andrusovo (sude) kaj Lozovo (nordokcidente).



Historio |


La unua skriba mencio pri la vilaĝo (sub la nomoj Totaj) aperis en la jaro 1784. Laŭ la statistikaj fontoj de la jaro 1805 en la vilaĝo ekzistis 39 kortoj kaj ĝi estis loĝata de 220 homoj (ĉiuj — krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la vilaĝo preskaŭ plene senhomiĝis pro amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Tiel, en la jaro 1864 en la vilaĝo estis registritaj nur 6 loĝantoj.


Fine de la 19a jarcento en la vilaĝo situis bieno de sciencisto-kemiisto Aleksandr Eduardoviĉ Kessler (konserviĝis la ruinoj de la ĉefa domo, konstruita forme de negranda novgotika kastelo); tiun bienon en sia infaneco ofte vizitis onta akademiano Aleksandr Fersman, la nevo de Kessler. Post la revolucio en la konstruaĵoj de la bieno estis organizitaj diversaj kursoj kaj internulejo, pro kio la vilaĝo iĝis, fakte, duonfermita; ĝiaj loĝantoj okupiĝis ĉefe pri la priservado de la internulejo (tial oficiale la vilaĝo estis konsiderata nur loĝloketo).


En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita al Fersmanovo[2] (omaĝe al akademiano Aleksandr Fersman).


Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 22an de aprilo 2009 la loĝloko ricevis oficialan statuson de vilaĝo[3].



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1805 — 220 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)

  • 1864 — 6 homoj

  • 1926 — 30 homoj (17 rusoj, 13 grekoj)

  • 1939 — 116 homoj

  • 1989 — 339 homoj

  • 2001 — 392 homoj



Nuntempo |


Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 393 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 381 homojn[4]). La vilaĝo havas areon de 9 hektaroj kaj konsistas el 52 kortoj.


La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; apud la vilaĝo situas minejo.


En la vilaĝo konserviĝis la restaĵoj de la novgotika kasteleto, kiu apartenis al bieno de la rusa sciencisto-kemiisto Aleksandr Eduardoviĉ Kessler. La kasteleto estis konstruita en la 1880-aj jaroj (sub gvido de arkitekto Oskar Andrejeviĉ Klauzen)[5]; dum sia infaneco ĝin ofte vizitis la nevo de Kessler — onta akademiano (geologo) Aleksandr Jevgenjeviĉ Fersman[6]. La kasteleto havas du etaĝojn kaj negrandan turon. Post la Oktobra revolucio en la domo rezidis diversaj kursejoj kaj internulejo; en la 1970-aj jaroj la internulejo estis fermita kaj la domo senhomiĝis[7]. Komence de la 1990aj jaroj oni planis aranĝi ĉi tie restoracion, sed la planoj ne realiĝis. Nun la domo estas grave ruinigita; de tempo al tempo aperas planoj pri ĝia renovigo.


Proksime al la bieno konserviĝis la tomboj de generalo Eduard Fjodoroviĉ Kessler (la patro de Aleksandr Eduardoviĉ Kessler kaj avo de Aleksandr Jevgenjeviĉ Fersman) kaj lia filino Maria Eduardovna Fersman (patrino de Aleksandr Fersman)[7].



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Fersmanovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-24.


  2. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-09-24.


  3. Informo pri la status-ŝanĝo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-24.


  4. Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-24.


  5. Bieno de Kessler (ruse). suntime.com.ua. Alirita 2013-09-24.


  6. Bieno de Kessler (ruse). estada.ru. Alirita 2013-09-24.

  7. 7,07,1Ivan Kovalenko. Kastelo de Kessler (ruse). krimoved.crimea.ua. Alirita 2013-09-24.



Ligiloj |




  • Oficialaj informoj pri Fersmanovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-09-24.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-24.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Heinkel He 51

Griza ansero