Krasnoleso (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Krasnoleso
ruse Краснолесье
ukraine Краснолісся
krime-tatare Tavel

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Dobra komunumo

Koordinatoj:

44° 50′ N, 34° 14′ O44.83534.229166666667Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 14′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~430 m

Areo:
0,17 km²

Loĝantaro:
1134 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97579

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Tavel (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata






Krasnoleso (Krimeo)

DMS

Krasnoleso

Krasnoleso


Situo de Krasnoleso sur la mapo de Krimeo




Krasnoleso (Simferopola distrikto)

DMS

Krasnoleso

Krasnoleso


Situo de Krasnoleso sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Krasnoleso en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg



Krasnoleso (ruse Краснолесье, ukraine Краснолісся, krime-tatare Tavel) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1134 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Tavel.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la sudorienta parto de la Simferopola distrikto ĉe kunfluiĝo de la riveroj Tavel kaj Zuntu-Gaj (kiuj estas maldekstraj alfluantoj de Salgiro) proksimume 9 kilometrojn for de Simferopolo kaj ĉ. 3,5 kilometrojn for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Dobro (norde), Zareĉno (nordoriente) kaj Mramorno (oriente).



Historio |


Oni opinias, ke la unua vilaĝo sur tiu loko aperis komence de la 17a jarcento [2], tamen la unuaj fidindaj mencioj pri la vilaĝo aperis nur en la jaro 1784, kiam ĝi konsistis el tri partoj (Dageli, Dua Dageli kaj Tria Dageli).


Laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 34 kortoj kaj estis loĝata de 179 loĝantoj (ĉiuj — krime-tataroj). La ĉirkaŭaj teritorioj apartenis al generalo Popov[2]. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo tre malgrandiĝis pro la amasa elmigro de la krime-tataroj en Turkion: la statistikaj informoj de la jaro 1864 mencias du vilaĝetojn, unu el kiuj estis loĝata de krime-tataroj (18 loĝantoj) kaj la dua — de rusoj (18 loĝantoj). En la jaro 1887 la vilaĝo Tavel havis jam 17 kortojn kaj 98 loĝantojn.


En la jaro 1940 estis formita la samnoma (Tavela) komunumo, kaj la vilaĝo iĝis ĝia administra centro. En la jaro 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Krasnoleso (la rusa nomo laŭvorte signifas ruĝ-arbarejo) kaj la koncerna komunumo — kiel Krasnolesa komunumo[3]. En la jaro 1948 la Krasnolesa komunumo estis abolita, kaj ĝiaj vilaĝoj estis aligitaj al la Dobra komunumo. En la jaro 1958 oni aligis al Krasnoleso kelkajn apudajn vilaĝojn: Dvukamenka (krime-tatare Eki Taş), Zapovednoje (krime-tatare Payları) kaj Polarnik (krime-tatare Ters Qondı), pro kio Krasnoleso ĝis nun konsistas el kelkaj iom disaj partoj.



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1805 — 179 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)

  • 1864 — 36 homoj (18 krime-tataroj, 18 rusoj)

  • 1887 — 98 homoj

  • 1926 — 169 homoj (el ili 145 rusoj, 14 ukrainoj, 5 grekoj)

  • 1939 — 480 homoj

  • 1989 — 1168 homoj

  • 2001 — 1134 homoj



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1134 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1277 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 170 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 332.


La ĉefa ekonomia branĉo de Krasnoleso estas agrikulturo. En la vilaĝo ekzistas lernejo[4], biblioteko kaj klubo. Apud Krasnoleso ekzistas sporta lernejo, pretiganta ontajn olimpikajn sportistojn de Ukrainio (fondita en 1989) kaj geobiologia observejo, apartenanta al la Taŭrida universitato[5].



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Krasnoleso en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-03.

  2. 2,02,12,2Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-03.


  3. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-09-30.


  4. Paĝaro de la Krasnosela lernejo ruse ukraine angle Alirita 2013-10-03.


  5. Vilaĝoj Dobro kaj Krasnoleso (ruse). crimeanblog.blogspot.com (2007-04-13). Alirita 2013-10-03.



Ligiloj |




  • Kategorio Krasnoleso (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Krasnoleso en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-03.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-03.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono