Malgranda Salgiro



































Malgranda Salgiro

Malgranda Salgiro en Simferopolo

Bazaj informoj

Longeco
22 km km

Akvokolekta areo
96,1 km² km²

Averaĝa trafluo
0,27 m³/s m³/s
Fluo

Fonto
Nordokcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo

Enfluejo

Salgiro (ene de Simferopolo)
Geografio

Landoj

Ukrainio







v  d  r


Information icon.svg





La kajo ĉe Malgranda Salgiro kun ponteto.


Malgranda Salgiro (ruse Малый Салгир, ukraine Малий Салгир, krime-tatare Bala Salğır) estas rivero en Krimeo, dekstra alfluanto de Salgiro. Por alnomi la riveron oni foje uzas ankaŭ la nomon Ĉokurĉa.




Enhavo






  • 1 Karakterizo


  • 2 Historio


  • 3 Piednotoj


  • 4 Ligiloj





Karakterizo |


La rivero komenciĝas sur la nord-okcidentaj deklivoj de Dolgorukova altebenaĵo (apud la vilaĝo Druĵno) el karsta fonto, kiu situas proksimume 700 metrojn super la marnivelo. Fluante nord-okcidenten la rivero formas la Malgrandsalgiran valon fluante tra la vilaĝoj Denisovko kaj Strogonovko. Poste ĝi fluas sur la teritorio de Simferopolo, kie ĝia fluejo estas iomete arte prilaborita (ĝi estas parte pliprofundigita, fiksita per betonaj slaboj kaj plibeligita per feraj bariloj).


Ene de Simferopolo Malgranda Salgiro akceptas sian plej grandan alfluanton (dekstran) — la riveron Abdalko. Meze de Simferopolo (en la Gagarin-parko, apud la Krimea medicina universitato) la rivero alfluas la riveron Salgiro.


La akvoj de la rivero estas uzataj por irigacio, sed iuj signifaj akvorezervujoj kaj digoj sur la rivero mankas.



Historio |


Oni opinias, ke en la malnova historio la rivero estis pli multakva, ĉar la dimensioj de la Malgrandsalgira valo estas tre vastaj por la nuna akvofluo. Ĝis la mezo de la 20a jarcento Malgranda Salgiro alfluis la Grandan Salgiron iom pli norde, tial inter la du riveroj (kiuj fluis iom paralele) meze de moderna Simferopolo ekzistis sufiĉe humida kaj marĉa tereno. Proksimume en la 1950aj jaroj la fluejo de Malgranda Salgiro estis artefarite ŝanĝita tiel, ke ĝi ĝis nun alfluas Salgiron pli sude (per tio oni iom sekigis la terenon kaj liberigis spacon por novkonstruataj domoj de rapide grandiĝanta Simferopolo)[1].


En la valo de Malgranda Salgiro ene de la eksa vilaĝo Lugovoje (nun apartenanta al Simferopolo) troviĝas kaverno Ĉokurĉa, en kiu oni trovis restaĵojn de la ŝtonepoka setlejo[2]. La kaverno estis deklarita kiel naturmonumento en 1964, sed nun, bedaŭrinde, troviĝas en plej neprizorgata stato[3].



Piednotoj |




  1. Oleg Ŝirokov. Kiel oni retajlis Salgiron en Simferopolo (ruse). crimeanblog.blogspot.com. Alirita 2013-10-07.


  2. O. N. Bader. Setlejo de Ĉokurĉa (ruse). crimea.ru. Alirita 2013-10-07.


  3. La unika monumento Ĉokurĉa estas preskaŭ detruita (ruse). sevastopol.net.ua. Alirita 2013-10-07.



Ligiloj |




  • Kategorio Malgranda Salgiro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • A. N. Oliferov, Z. V. Timĉenko. Salgiro kaj ĝiaj alfluantoj (ruse). koechto-o.narod.ru. Alirita 2013-10-07.






Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51