Strogonovko (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Strogonovko
ruse Строгоновка
ukraine Строгонівка
krime-tatare Mamaq

Foto de la centra parto de la vilaĝo
Foto de la centra parto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Trudova komunumo

Koordinatoj:

44° 57′ N, 34° 11′ O44.94361111111134.181388888889Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 11′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
310 m

Areo:
4,6 km²

Loĝantaro:
3099 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97582

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Mamak (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata






Strogonovko (Krimeo)

DMS

Strogonovko

Strogonovko


Situo de Strogonovko sur la mapo de Krimeo




Strogonovko (Simferopola distrikto)

DMS

Strogonovko

Strogonovko


Situo de Strogonovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Strogonovko en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg



Strogonovko (ruse Строгоновка[1], ukraine Строгонівка, krime-tatare Mamaq) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3099 homoj[2].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas kelkajn kilometrojn sudoriente de Simferopolo, etendiĝante je ĉ. 4,5 kilometrojn laŭlonge de la rivero Malgranda Salgiro. Krom Simferopolo la plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Denisovko, situanta 1,5 kilometrojn pli supre laŭ la fluo de la rivero.



Historio |


La unua fidinda skriba mencio pri Strogonovko aperis en la jaro 1784, kiam estis menciita la ekzisto de du apartaj vilaĝoj sur la nuna loko (Mamak kaj Mamak Baurĉi), kiuj poste unuiĝis en unu vilaĝon Mamak. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 56 kortoj kaj estis loĝata de 425 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj).


Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malkreskis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion. Tiel, laŭ la informoj de la jaro 1864 la vilaĝo estis loĝata de nur 36 homoj; en 1887 — de 84 homoj. Ekde la jaro 1892 la vilaĝo denove konsistas el du partoj (menciataj jen kiel Rusa kaj Tatara Mamak-oj, jen kiel Supra kaj Malsupra Mamak-oj). Poste al ili aldoniĝis eĉ tria parto.


En la jaro 1944 post la deporto de la krime-tatara loĝantaro la vilaĝo (same kiel multaj aliaj vilaĝoj kaj regionoj de Krimeo) ege malgrandiĝis, pro kio oni organizis amasan transloĝigon de la kamparanoj el diversaj regionoj de RSFSR[3]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la nomoj Supra Mamak, Malsupra Mamak kaj Mamak estis ŝanĝitaj respektive al Supra Strogonovko, Malsupra Strogonovko kaj Meza Strogonovko[4].


Per la decido de la Krimea plenum-komitato la 8an de septembro 1958 la tri apartaj vilaĝoj estis unuigitaj kiel unu sub la nomo Strogonovko[5]. Ekde la jaro 1975 la vilaĝo apartenas al la Trudova komunumo.



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1805 — 425 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)

  • 1864 — 36 homoj

  • 1887 — 84 homoj

  • 1926 — 383 homoj (225 rusoj, 148 germanoj, 6 ukrainoj, 3 belorusoj)

  • 1939 — 151 homoj

  • 1989 — 2370 homoj

  • 2001 — 3099 homoj



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3099 homoj[2] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2714 loĝantojn[6]). La areo de la vilaĝo estas 463,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas iom pli ol 1000[6]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.


Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al aliaj apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo situas granda psikiatria malsanulejo (Krimea respublika institucio «Psikiatria malsanulejo № 5»)[7], pro tio en la parola tradicio de simferopolanoj la nomo Strogonovko foje havas iom specifan humuran kromsencon.



Referencoj |




  1. Sufiĉe ofte (eĉ en la paĝaroj de oficialaj institucioj kaj sur mapoj) estas uzata la misa formo Строгановка; tio estas ŝuldata al la fakto, ke la senakcenta о en la rusa lingvo estas prononcata kiel а (en la rusa kaj ukraina lingvoj la akcento en la nomo de la vilaĝo falas sur la unuan silabon).

  2. 2,02,1Oficialaj informoj pri Strogonovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-12.


  3. La decido de la Ŝtata Defend-komitato pri transloĝigo de kolĥozanoj en Krimeon (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2013-10-12.


  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-10-12.


  5. Historiaj informoj pri la Simferopola distrikto (ruse). tnu.podelise.ru. Alirita 2013-10-12.

  6. 6,06,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-12.


  7. Informoj pri la 5a psikiatria malsanulejo (ruse). mz-ark.gov.ua. Alirita 2013-10-12.



Ligiloj |




  • Kategorio Strogonovko (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Strogonovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-12.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-12.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono