Obrivo (Simferopola distrikto)

















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Obrivo
ruse Обрыв
ukraine Обрив
krime-tatare Çumaq Qarı

Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Perova komunumo

Koordinatoj:

44° 54′ N, 34° 6′ O44.90277777777834.104166666667Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 6′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~360 m

Areo:
0,215 km²

Loĝantaro:
70 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97567

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Ĉumakari

Oficiala paĝaro nekonata






Obrivo (Krimeo)

DMS

Obrivo

Obrivo


Situo de Obrivo sur la mapo de Krimeo




Obrivo (Simferopola distrikto)

DMS

Obrivo

Obrivo


Situo de Obrivo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Obrivo (ruse Обрыв, ukraine Обрив, krime-tatare Çumaq Qarı) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 70 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto tre proksime al la suda limo de Simferopolo (kies fakta antaŭurbo ĝi jam estas) en la valo inter du najbaraj kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. Krom Simferopolo mem la plej proksima loĝloko al Obrivo estas la vilaĝo Novonikolajevko (kun kiu Obrivo jam fakte kunkreskiĝis).



Historio |


La unuaj fidindaj historiaj mencioj pri la vilaĝo (menciita kiel Ĝimekari) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita jam kiel Ĉumak-Kari) havis 18 kortojn kaj estis loĝata de 126 homoj (el kiuj 102 estis krime-tataroj kaj 24 — ciganoj)[2]. Meze de la 19a jarcento la loĝantaro de la vilaĝo tre malkreskis pro la elmigrado de krime-tataroj en Turkion: la statistikaj dokumentoj de la jaro 1864 mencias nur 12 loĝantojn.


Fine de la 19a jarcento la vilaĝo iom post iom rekreskis; en la jaro 1887 (la vilaĝo estis menciata jam kiel Ĉumakari) ĝi estis loĝata jam de 40 homoj kaj havis miksitan loĝantaron (rusoj kaj krime-tataroj).


La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo ricevis la nomon Obriv[3] (la rusa nomo signifas laŭvorte «abruptaĵo»). La alinomado estis kaŭzita de la deportado de la krime-tatara popolo maje 1944 (post kio multegaj loknomoj en Krimeo estis ŝanĝitaj).


Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto.



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1805 — 126 homoj (102 krime-tataroj, 24 ciganoj)

  • 1864 — 12 homoj

  • 1887 — 40 homoj

  • 1926 — 84 homoj (80 rusoj, 2 ukrainoj, 2 ĉeĥoj)

  • 1939 — 155 homoj

  • 1989 — 81 homoj

  • 2001 — 70 homoj



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 70 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 58 loĝantojn[4]). La areo de la vilaĝo estas 25,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 22[4].


En la vilaĝo mem iuj ekonomiaj entreprenoj mankas. La loĝantaro laboras en Simferopolo aŭ en la agrikulturaj entreprenoj situantaj en la apudaj vilaĝoj. Obrivo estas transporte ligita al Simferopolo per enurbaj busaj linioj.



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Obrivo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2014-01-06.


  2. Informoj de la Taŭrida scienca arĥiva komisiono; volumo 26, p. 93 (ruse). library.chersonesos.org. Alirita 2014-01-06.


  3. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2014-01-06.

  4. 4,04,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-06.



Ligiloj |




  • Oficialaj informoj pri Obrivo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2014-01-06.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-06.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto