Konstantinovko (Simferopola distrikto)
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Konstantinovko ruse Константиновка ukraine Костянтинівка krime-tatare Konstantinovka | ||||
Foto de la vilaĝo | ||||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | |||
Koordinatoj: | 44° 51′ N, 34° 7′ O44.85534.121944444444Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 7′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~425 m | |||
Areo: | 1,01 km² | |||
Loĝantaro: | 1286 (laŭ 2001) | |||
Poŝtkodoj: | 97563 | |||
Telefonkodo: | +380-652 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
| ||||
Konstantinovko en la Komunejo | ||||
Konstantinovko (ruse Константиновка, ukraine Костянтинівка, krime-tatare Konstantinovka) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1286 homoj[1].
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
2.1 Dinamiko de la loĝantaro
3 Nuntempo
4 Referencoj
5 Ligiloj
Geografio |
La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto proksimume 4 kilometrojn sude de Simferopolo ĉe la plej supra fluo de la rivereto Kurĉa (kiu estas maldekstra alfluanto de Salgiro). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Klinovko (situanta proksimume 1,5 kilometrojn nord-oriente) kaj Topolno (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron sud-okcidente).
Historio |
La vilaĝo aperis komence de la 1920-aj jaroj. En la statistikaj dokumentoj de la tutsovetia censo de la jaro 1926 ĝi estis menciita kiel Novo-Konstantinovka. La ŝanĝo de la nomo al la nuna verŝajne okazis baldaŭ post la Dua mondmilito. Ekde la mezo de la 1960-aj la vilaĝo (jam sub la nuna nomo) apartenas al la Perova komunumo.
Dinamiko de la loĝantaro |
- 1989 — 1211 homoj
- 2001 — 1286 homoj
Nuntempo |
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1286 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1340 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 101,2 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 441[2].
La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas pri agrikulturo. En la vilaĝo funkcias mezlernejo[3].
Per la busa trafiko la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.
Referencoj |
- ↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Konstantinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2014-01-05.
- ↑ 2,02,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-05.
↑ Konstantinovka mezlernejo (ruse). konstantinovka.krimedu.com. Alirita 2014-01-05.
Ligiloj |
Oficialaj informoj pri Konstantinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2014-01-05.
Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-05.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Gvardejsko • | ||
Vilaĝoj: | Akropolo • | ||
Loĝloketoj | Ajkavano • |