Segmento
La termino segmento signifas parton de geometria figuro, kiu estiĝas je tranĉo per rektoj aŭ ebenoj; laŭ la figuro oni povas distingi plurajn signifojn:
Rektosegmento estas parto de rekto enhava inter du ties punktoj kune ĉi tiuj punktoj.
Cirkla segmento estas parto de disko (ebena figuro limigita per cirklo) limigita per ĝiaj ĥordo kaj arko.
Globsegmento estas parto de globo situanta inter du paralelej sekcantaj ebenoj.
En biologio, segmento estas ĉiu el la laŭvice aranĝiĝintaj, pli-malpli egalaj partoj de la korpo de diversaj artropodoj kaj anelidoj.