Turku
Turku — Åbo | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.turku.fi | |
Provinco | Origina Finnlando |
Fondita | 1229 (tradicia konjekto) |
Areo | tero 245,7, sume 306,4 km² |
Loĝantaro | 178 630 |
Finnlingvaj | 86,7% |
Svedlingvaj | 5,3% |
Turku, svede Åbo, estas urbo en sudokcidenta Finnlando, ĉefurbo de la provinco Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland, ankaŭ tradukebla Vera aŭ Pra-Finnlando). Neniu fondodato estas konata, sed la urbo naskiĝis dum la 13-a jarcento, kiam komenciĝis konstruado de la katedralo kaj la kastelo. Turku/Åbo estas do la plej malnova urbo en Finnlando. Ĝi estis longe la komerca kaj administra centro de la lando. Post kiam Helsinki iĝis ĉefurbo en 1812, ĝis la 1840-jaroj Turku ankoraŭ restis la plej granda urbo. La ĉefepiskopo de la Finnlanda Eklezio (luterana) plu havas sian sidejon en Turku, kaj la katedralon oni konsideras la nacia sanktejo de la lando.
Fine de 2011, Turku havis 178 630 loĝantojn kaj estas la kvine plej granda urbo en Finnlando. Kune kun la najbaraj komunumoj, la loĝantaro de la urba regiono estas pli ol 300 000. La urbo estas oficiale dulingva, Finna kaj Sveda. Svedlingvuloj konsistigas ĉirkaŭ 5 % de la loĝantaro en la urbo mem, kaj la suda insularo de la provinco estas ĉefe svedlingva.
Dum sia historio, Turku estis grava kultura kaj scienca centro. La unua universitato en la urbo estis la Reĝa Akademio de Turku, fondita en 1640. Ĝi estis translokita en 1828 al la nova ĉefurbo Helsinki, kaj ĝi plu funkcias kiel la Universitato de Helsinki. La nunaj universitatoj de la urbo estas la finnalingva Universitato de Turku (Turun yliopisto, fondita en 1920), la svedlingva Åbo Akademi (fondita en 1918) kaj la Universitato de Aplikaj Sciencoj (1992).
La ĉefaj ekonomiaj branĉoj en Turku estas ŝipkonstrua, medicina kaj nutraĵprodukta industrioj, loĝistiko kaj eksterlanda komerco.
- Koordinatoj: 60°27.1′N 22°16.2′O / 60.4517°N, 22.27°O / 60.4517; 22.27 (Turku)Koordinatoj: 60°27.1′N 22°16.2′O / 60.4517°N, 22.27°O / 60.4517; 22.27 (Turku)
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Institucioj
4 Partneraj urboj
Loĝantaro |
Jaro | Entute | finnalingvaj | svedlingvaj | alilingvaj |
---|---|---|---|---|
1880 | 22.967 | 52,9 % | 41,4 % | 5,7 % |
1900 | 31.658 | 70,1 % | 27,4 % | 2,5 % |
1920 | 45.408 | 79,3 % | 19,5 % | 1,2 % |
1930 | 55.171 | 78,5 % | 20,6 % | 0,8 % |
1950 | 101.824 | 89,6 % | 10,1 % | 0,3 % |
1960 | 123.285 | 92,0 % | 7,7 % | 0,3 % |
1970 | 155.069 | 94,0 % | 5,8 % | 0,2 % |
1980 | 163.680 | 94,6 % | 5,2 % | 0,2 % |
1990 | 159.180 | 94,1 % | 5,1 % | 0,8 % |
2000 | 172.561 | 90,7 % | 5,2 % | 4,1 % |
2005 | 174.868 | 89,1 % | 5,2 % | 5,6 % |
Historio |
Sur la loko de Turku/Åbo certe ekzistis vilaĝo jam frue (la nomo Turku devenas de pravorto, kiu signifis komercejo). La aĝon de la urbo oni ofte kalkulas ekde la jaro 1229, kiam letero de papo Gregorio la 9-a mencias episkopan sidejon, kiu estis tiam translokata al Koroinen, ĉe la rivero kilometro supre de la nuna urbocentro de Turku. En Koroinen estas ruinoj de la tiama preĝejo-episkopejo, sed reala urbo tiam apenaŭ ekzistis, arkeologiajn restaĵojn el tiutempaj urbaj kontruaĵoj oni ne trovis. La plej antikaj trovitaj restaĵoj de urba formo estas el komenco de la 14-a jarcento el proksimeco de la nuna katedralo. Samtempe la katedralo ekiĝis konstruata en la nunan lokon, do la pli reala naskiĝjaro de la urbo devus esti konsiderata proksimume 1300. Certa historia mencio pri ekzisto de urbo Turku estas el jaro 1309.
Malkiel oni ofte asertas, Turku neniam estis membro de la mezepoka komerca ligo Hanso, sed la hansa-ligaj komercistoj estis multnombraj vizitantoj kaj loĝantoj de Turku. En la 14-a jarcento plejparto el la burĝoj loĝantaj en Turku estis germanaj, kio estas indiko de la forta germana-hansa influo.
Institucioj |
- Astronomia Observatorio de Iso-Heikkilä
Partneraj urboj |
Sankt-Peterburgo, Rusio, ekde 1953
Szeged, Hungario, ekde 1971
Gdańsk, Pollando, ekde 1958
Florenco, Italio, ekde 1992
Gotenburgo, Svedio, ekde 1946
Aarhus, Danio, ekde 1946
Rostock, Germanio, ekde 1963
Bergen, Norvegio, ekde 1946
Kolonjo, Germanio, ekde 1967
Varna, Bulgario, ekde 1963
Bratislava, Slovakio, ekde 1976
Constanța, Rumanio, ekde 1963
Tjanĝino, Ĉinio, ekde 2000
Ankaŭ:
Tartu, Estonio (traktato pri kunlaboro)
Tallinn, Estonio (traktato pri kunlaboro)
Kuressaare, Estonio (traktato pri kunlaboro)