John F. Kennedy
John F. Kennedy | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | John Fitzgerald Kennedy |
Naskiĝo | 29-an de majo 1917 (1917-05-29) en Brookline |
Morto | 22-an de novembro 1963 (1963-11-22) (46-jara) en Parkland Memorial Hospital |
Kaŭzo de morto | pafvundo |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko • Harvard College • Choate Rosemary Hall • elementa lernejo • Riverdale Country School • Stanford Graduate School of Business • Universitato Princeton • Edward Devotion School • Noble and Greenough School • Canterbury School • Dexter School |
Profesio | politikisto, ŝtatreprezentanto, oficiro, ĵurnalisto |
Lingvoj | angla lingvo |
Familianoj | |
Edz(in)o | Jacqueline Kennedy Onassis |
Infanoj | Caroline Kennedy, John F. Kennedy Jr., Patrick Bouvier Kennedy |
Patro | Joseph P. Kennedy, Sr. |
Patrino | Rose Kennedy |
Frat(in)oj | Rosemary Kennedy, Kathleen Cavendish, Marchioness of Hartington, Eunice Kennedy Shriver, Patricia Kennedy Lawford, Jean Kennedy Smith, Joseph P. Kennedy, Robert Francis Kennedy, Ted Kennedy |
Parencoj | Kennedy family |
John Fitzgerald Kennedy | |
35-a Prezidento de Usono | |
En funkcio: 20-a de januaro 1961 – 22-a de novembro 1963 | |
Antaŭulo | Dwight Eisenhower |
---|---|
Sekvanto | Lyndon B. Johnson |
En funkcio: 3-a de januaro 1953 – 22-a de decembro 1960 | |
Antaŭulo | Henry Cabot Lodge |
Sekvanto | Benjamin Smith |
En funkcio: 3-a de januaro 1947 – 3-a de januaro 1953 | |
Antaŭulo | James Curley |
Sekvanto | Thomas P. O'Neill |
Naskiĝo | 29-an de majo 1917 (1917-05-29) en Brookline, Massachusetts Usono |
Morto | 22-an de novembro 1963 (1963-11-22) (46-jara) en Dallas, Teksaso , Usono |
Nacieco | usonano |
Politika partio | Demokrato |
Edz(in)o | Jacqueline Kennedy Onassis |
Rilatoj | Marilyn Monroe |
Infanoj | Caroline (* 1957) John Fitzgerald (1960-1999) |
Alma mater | Universitato Harvard |
Okupo | politikisto, juristo |
Religio | romkatolika |
Subskribo | |
Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy | |
John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.
Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald.
Dum la dua mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109.
Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis.
Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.
John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy.
Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento.
Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy).
Malgraŭ lia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe.
Li estas la nura rom-katolika prezidento de Usono.
Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.
Dum lia administrado (1961-1963) okazis:
- 1961- Fiasko de la sturminvado de Kubo nome Invado de la Porkogolfeto aŭ de Bahía Cochinos.
- 1961- La kreo de la Pac-Korpuso
- 1961- Alianco por Progreso kun Latin-Ameriko
- 1961- Ekkonstruo de Berlina Muro – Kennedy retorikis "Ich bin ein Berliner".
- 1962- Krizo de Kubaj Misiloj.
- 1962- Batalo pri civilaj rajtoj por negroj en Usono.
- 1963- Traktato de Malpermeso de Atmosfera Nuklea Provado kun Sovetio kaj Britio
Vidu ankaŭ |
- Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy
- Kennedy (Bogoto)
|
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
1940-aj jaroj:
1950-aj jaroj:
1960-aj jaroj:
| 1960-aj jaroj (daŭrigo):
1970-aj jaroj:
1980-aj jaroj:
1990-aj jaroj:
Daŭrantaj konfliktoj:
|
|
Politikaj ĉefuloj:
| Politikaj ĉefuloj:
|
Antaŭe: | 35-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Dwight D. Eisenhower | 1961-1963 | Lyndon B. Johnson |