Trudovo (Simferopola distrikto)
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Trudovo ruse Трудовое ukraine Трудове krime-tatare Trudovoye | ||||
La ĉefa strato de Trudovo | ||||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Trudova komunumo | |||
Koordinatoj: | 45° 0′ N, 34° 12′ O44.99166666666734.201388888889Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 12′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | 355 m | |||
Areo: | 0,3 km² | |||
Loĝantaro: | 2767 (laŭ 2001) | |||
Poŝtkodoj: | 97533 | |||
Telefonkodo: | +380-652 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
| ||||
Trudovo en la Komunejo | ||||
Trudovo (ruse Трудовое, ukraine Трудове, krime-tatare Trudovoye) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Trudova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2767 homoj[1]. La vilaĝo estas relative nova kaj aperis nur en la jaro 1928.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
2.1 Dinamiko de la loĝantaro
3 Nuntempo
4 Referencoj
5 Ligiloj
Geografio |
La vilaĝo situas en la laŭlonga valo inter la interna kaj ekstera montoĉenoj de la Krimea montaro, ĉirkaŭ 1 kilometron for de la orienta ekstremaĵo de Simferopolo. Ĉirkau kilometron norde de la vilaĝo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio.
La plej proksima loĝloko (krom Simferopolo mem) estas la vilaĝo Mazanko, kiu situas ĉirkaŭ 3 kilometrojn oriente.
Historio |
La vilaĝo aperis en la jaro 1928[2] kiel bazo por la sovĥozo La Simferopola Unua. En la jaro 1958 Trudovo ricevis la statuson de loĝloketo. Tiam ĝi apartenis al la Kamenka komunumo.
En la jaro 1977 Trudovo ricevis la statuson de vilaĝo kaj iĝis centro de la novkreita Trudova komunumo.
Dinamiko de la loĝantaro |
- 1989 — 2164 homoj
- 2001 — 2767 homoj
Nuntempo |
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 2767 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2409 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 29,7 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 900. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.
En la vilaĝo estas mezlernejo, kulturdomo[2]. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo.
Referencoj |
- ↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Trudovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-07.
- ↑ 2,02,12,2Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-07.
Ligiloj |
Oficialaj informoj pri Trudovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-07.
Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-07.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Gvardejsko • | ||
Vilaĝoj: | Akropolo • | ||
Loĝloketoj | Ajkavano • |