Vulpo
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Vulpo


Ruĝa vulpo
Ruĝa vulpo


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Karnovoroj Carnivora

Familio:

Kanisedoj Canidae

Genro:

Vulpes
Alopex
Cerdocyon
Otocyon
Pseudalopex
Urocyon



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Vulpo









v  d  r


Information icon.svg



Vulpo estas membro de unu el ĉirkaŭ 22 specioj de malgrandaj kanisedoj. La besto plej ofte komprenata sub la vorto vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpospecioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento (mankas nur en Oceanio).


Arkta vulpo nomiĝas ankaŭ izatiso, stepa vulpo korsako, dezerta vulpo feneko ktp. Oni nomas la vulpoblekon jelpo.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Sistematiko


  • 3 En kulturo


  • 4 Proverbo


  • 5 Referencoj





Priskribo |


Tiu besto havas pintajn orelojn (en kelkaj specioj tre grandaj) kaj longan voston. Kelkaj varioj havas sur la nuko kaj dorso krucforman desegnon, aliaj longan, brilan, nigran hararon kun arĝentnuancaj sektoroj (arĝenta vulpo). Nobligita kolora vario de arĝenta vulpo havas hararon blankan, sur la dorso kun nigraj pintoj (platen-vulpa felo).



Sistematiko |


Sub la kutima nomo "vulpo" oni celas plurajn sciencajn genrojn. Tabele ni montras tiujn genrojn kaj la rilatajn speciojn.




Korsako




Feneko




Arkta vulpo




Kulpea lupovulpo













































































































































Genro
Specio
Esperanta nomo
Loĝareoj

Vulpes

bengalensis

Bengala vulpo

Indio kaj apudaj regionoj

Vulpes

cana


Irano kaj apudaj regionoj

Vulpes

chama

Suda Afriko

Vulpes

corsac

Korsako
Centra Azio, Mongolio, Norda Ĉinio

Vulpes

ferrilata

Tibeta vulpo

Tibeto kaj apudaj regionoj

Vulpes

macrotis

Amerika vulpeto
Okcidenta Usono, Meksiko

Vulpes

pallida

Hela vulpo
Afriko (Sahelo)

Vulpes

rueppellii

Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio

Vulpes

velox

Amerika vulpo
Okcidenta Nordameriko

Vulpes

vulpes

Ruĝa vulpo
Eŭropo, Azio, Nordafriko, Nordameriko

Vulpes

zerda

Feneko
Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio

Alopex

lagopus

Arkta vulpo

Arkto kaj apude

Cerdocyon

thous

Kerdokiono, kankra vulpo
Sudameriko

Otocyon

megalotis

Suda kaj orienta Afriko

Pseudalopex

culpaeus

Kulpea lupovulpo
Andoj

Pseudalopex

fulvipes


Ĉilio

Pseudalopex

griseus

Griza lupovulpo
Ĉilio kaj Argentino

Pseudalopex

gymnocercus

Pampa lupovulpo
Argentino, Brazilo kaj apude

Pseudalopex

sechurae

Norda Peruo kaj Ekvadoro

Pseudalopex

vetulus

Arbara lupovulpo
Brazilo

Urocyon

cinereoargenteus

Griza vulpo (aŭ Urociono)
Norda, Centra kaj parte Suda Ameriko

Urocyon

littoralis

Insuloj apud Kalifornio


En kulturo |






Ruĝa vulpo sur la monto Brocken en Germanio


Pro la disvastigiteco de la vulpoj, ili aperas en la popola kulturo kaj folkloro de multaj nacioj, triboj, kaj gentoj.


Vulpo estas tre inteligenta kaj rolas en multaj fabeloj kaj fabloj kiel ruza besto; reciproke ruzaj homoj estas komparataj je vulpoj (esti ruza kiel vulpo, esti vulpokapulo).


La japana mitologio parolas pri ruzaj spiritoj nomataj kicuneoj (japane Kitsune). Tiuj spiritoj similas al multvostaj vulpoj.


Ĝia hispana nomo zorro inspiris la historion pri venĝanto de malriĉuloj kun la nomo "Zorro".


Renard, Histoire burlesque chantée et jouée (La vulpo: burleska rakonto kantata kaj ludata) estas unuakta ĉambra oper-baleto de Igor Stravinski, verkita en 1916. La ruslingva teksto de la komponisto estis bazita sur rusaj folkloraj rakontoj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev. Temas pri moraliga historio, nome farma rakonto pri Vulpo kiu trompas Kokon, Katon kaj Virŝafon, sed finfine ili kaptas kaj punas lin. La Koko estas dufoje trompita kaj kaptita de la Vulpo, kaj ĉiam estas savita de la Kato kaj la Virŝafo. Post la dua savo de la Koko, la Kato kaj la Virŝafo strangolas la Vulpon, kaj la tri amikoj dancas kaj kantas.



Proverbo |




Kovrilpaĝo de origine hungara infanromano István Fekete:Vuk Budapeŝto, 1966, eld: Corvina; trad: Margit Leszkó


Ekzistas pluraj proverboj pri vulpo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:









  • Citaĵo

     Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. 







  • Citaĵo

     Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. 







  • Citaĵo

     Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. 







  • Citaĵo

     Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos. 







  • Citaĵo

     Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. 







  • Citaĵo

     Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas. 



Referencoj |




  1. Proverbaro Esperanta






Portala ikono Portalo pri Zoologio







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto