Novonikolajevko (Simferopola distrikto)













































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Novonikolajevko
ruse Новониколаевка
ukraine Новомиколаївка
krime-tatare Novonikolayevka

Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Perova komunumo

Koordinatoj:

44° 54′ N, 34° 6′ O44.90333333333334.097222222222Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 6′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~375 m

Areo:
0,25 km²

Loĝantaro:
316 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97567

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Novonikolajevko (Krimeo)

DMS

Novonikolajevko

Novonikolajevko


Situo de Novonikolajevko sur la mapo de Krimeo




Novonikolajevko (Simferopola distrikto)

DMS

Novonikolajevko

Novonikolajevko


Situo de Novonikolajevko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v • d • r


Information icon.svg



Novonikolajevko (ruse Новониколаевка, ukraine Новомиколаївка, krime-tatare Novonikolayevka) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 316 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto, tuj sude de Simferopolo (kies fakta antaŭurbo ĝi nun estas) sur la norda deklivo de unu el la kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. Krom Simferopolo mem la plej proksima loĝloko al Novonikolajevko estas la vilaĝo Obrivo (kun kiu Novonikolajevko jam fakte kunkreskiĝis).



Historio |


La vilaĝo aperis proksimume en la komenco de la 20a jarcento; la unua oficiala mencio pri ĝi datiĝas je la 1922 jaro.


Ekde la 1990aj jaroj la vilaĝo fakte tuŝas la novan urbodistrikton de Simferopolo, nomatan Akmeĉeto (kiu aperis en la 1990aj jaroj kiel loĝloko de krime-tataroj, revenintaj post la deportado de la jaro 1944, kaj poste estis oficiale aligita al la teritorio de Simferopolo).



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1989 — 294 homoj

  • 2001 — 316 homoj



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 316 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 346 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 24,8 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 99[2].


Historie la loĝantaro de la vilaĝo okupiĝis pri agrikulturo kaj birdobredado en la entreprenoj, situantaj en la proksima vilaĝo Zaleso. Tamen nuntempe la plimulto de la loĝantaro laboras en Simferopolo mem; krome, la vilaĝo iom post iom iĝas populara somerdoma kaj luks-vilaa setlejo. Iuj rimarkindaj ekonomiaj entreprenoj en Novonikolajevko mankas.


La vilaĝo estas transporte ligita al Simferopolo per la enurbaj busaj linioj.



Referencoj |



  1. ↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Novonikolajevko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-19.

  2. ↑ 2,02,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-19.



Ligiloj |




  • Oficialaj informoj pri Novonikolajevko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-19.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-19.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka •
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka •
Beloglinka •
Ĉajkino •
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka •
Denisovko •
Divnoje •
Dmitrovo •
Dobro •
Donskoje •
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo •
Ĥaritonovka •
Ivanovko •
Ĵivopisnoje •
Ĵuravljovka •
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka •
Klinovko •
Kluĉevoje •
Kluĉo •
Kolĉugino •
Kolodeznoje •
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje •
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje •
Kuprino •
Kurgannoje •
Lazarevko •
Lekarstvennoje •
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje •
Meĵgornoje •
Mirnoje •
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje •
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka •
Novonikolajevko •
Novosjolovka •
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje •
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje •
Petropavlovko •
Petrovka •
Pionersko •
Poĵarskoje •
Privolno •
Proljotnoje •
Prudovoje •
Ravnopolje •
Radzolje •
Rodnikovoje •
Skvorcovo •
Sofijevka •
Solneĉnoje •
Solovjovko •
Sovĥoznoje •
Spokojnoje •
Storoĵevoje •
Strogonovko •
Suĥoreĉje •
Sumskoje •
Ŝafrannoje •
Ŝirokoje •
Teplo •
Teplovka •
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje •
Uroĵajnoje •
Verĥnekurgannoje •
Veselo •
Vinnickoje •
Vodnoje •
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo •
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

Magento 2.2.5: Email Template Order Admin