Petropavlovko (Simferopola distrikto)















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Petropavlovko
ruse Петропавловка
ukraine Петропавлівка
krime-tatare Petropavlovka

Foto de la «Petropavlovka vulkano» kaj de la vilaĝaj ĉirkaŭaĵoj
Foto de la «Petropavlovka vulkano» kaj de la vilaĝaj ĉirkaŭaĵoj


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Dobra komunumo

Koordinatoj:

44° 54′ N, 34° 9′ O44.89722222222234.147222222222Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 9′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~320 m

Areo:
0,11 km²

Loĝantaro:
91 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97576

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata






Petropavlovko (Krimeo)

DMS

Petropavlovko

Petropavlovko


Situo de Petropavlovko sur la mapo de Krimeo




Petropavlovko (Simferopola distrikto)

DMS

Petropavlovko

Petropavlovko


Situo de Petropavlovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Petropavlovko en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg





La foto de la Petropavlovka lafo-fluo


Petropavlovko (ruse Петропавловка, ukraine Петропавлівка, krime-tatare Petropavlovka) estas malgranda vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 91 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la valo de negranda rojo, kiu alfluas la Simferopolan akvorezervujon, du kilometrojn sud-oriente de Simferopolo, 1,5 kilometrojn for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Lozovo (nordoriente) kaj Ukrainko (okcidente). La vilaĝon ĉirkaŭas somerdomaj terenoj. Apud la vilaĝo troviĝas negranda lageto.



Historio |


La vilaĝo estas relative nova; la unua skriba mencio pri ĝi aperis nur en 1922. Oni opinias, ke la vilaĝo estis fondita kiel eksterurba rezidejo de la ĉefpastro de la katedralo de Petro kaj Paŭlo en Simferopolo (ĝuste de tio venas la nomo de la vilaĝo)[2]. Post la revolucio la loĝantoj de la vilaĝo okupiĝis ĉefe pri minado (apud la vilaĝo ĝis nun ekzistas kelkaj funkciantaj minejoj).


Ekde la jaro 1959 la vilaĝo apartenas al la Dobra komunumo. En la 1960aj jaroj apud la vilaĝo oni aranĝis minejon (ĉi tie oni minis ĉefe diabazon), sed komence de la 1980aj jaroj per mineja eksplodo oni malkovris ŝtoniĝintan lafofluon. Ĝia malkovro kaŭzis fermon de la minejo; la ĉirkaŭan teritorion oni deklaris geologia monumento de la loka graveco. Ĝin interalie vizitis la partoprenantoj de la 27a internacia geologia kongreso, kiu okazis en Moskvo (1984 j.)[2].



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1989 — 73 homoj

  • 2001 — 91 homoj



Nuntempo |


Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 91 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 100 homojn[3]). La vilaĝo havas areon de 11,3 hektaroj kaj konsistas el 40 kortoj[3].


La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; apud la vilaĝo situas kelkaj minejoj.


La ĉefa (kvankam ne vaste konata) vidindaĵo de la vilaĝo estas la ŝtoniĝinta lafofluo de malnovega vulkano (konata sub ne tre ĝusta nomo «Petropavlovka vulkano»). Oni opinias, ke la lafo-elverŝo okazis antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj. La lavo elverŝiĝis en la maron, kiu tiam ekzistis sur la teritorio de nuntempa Simferopolo, kaj rapide ŝtoniĝis. Poste pro la tektona aktivado la masivo de la lafo ŝanĝis sian pozicion kaj nun observeblas ne horizontala, sed vertikala. La grandeco de la nudigita lafofluo estas proksimume 15*20 metroj. La teritorio de la laf-elverŝo estas deklarita kiel geologia monumento de la loka graveco[2].



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Petropavlovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-30.

  2. 2,02,12,2Geologiaj monumentoj de la simferopolaj ĉirkaŭaĵoj (ruse). discover.crimea.ua. Alirita 2013-09-30.

  3. 3,03,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-30.



Ligiloj |




  • Kategorio Petropavlovko (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Petropavlovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-30.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-30.


  • Geologiaj monumentoj de la simferopolaj ĉirkaŭaĵoj (kun la panorama foto de la Petropavlovka vulkano) (ruse). discover.crimea.ua. Alirita 2013-09-30.


  • Paŭlo Moĵajev. Bloga rakonto (kun fotoj) pri la Petropavlovka vulkano (ruse). mevamevo.livejournal.com. Alirita 2013-09-30.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto