Perevalno (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Perevalno
ruse Перевальное
ukraine Перевальне
krime-tatare Anğara

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Dobra komunumo

Koordinatoj:

44° 51′ N, 34° 19′ O44.84472222222234.315Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 19′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
440 m

Areo:
1,85 km²

Loĝantaro:
3660 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97578

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Angara (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata






Perevalno (Krimeo)

DMS

Perevalno

Perevalno


Situo de Perevalno sur la mapo de Krimeo




Perevalno (Simferopola distrikto)

DMS

Perevalno

Perevalno


Situo de Perevalno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Perevalno en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg



Perevalno (ruse Перевальное, ukraine Перевальне, krime-tatare Anğara) estas vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3660 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Angara.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la sudorienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Angara, kiu estas dekstra alfluanto de Salgiro, ĉe ambaŭ flankoj de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La distanco ĝis Simferopolo estas ĉ. 12,5 kilometroj.


La plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Zareĉno, situanta nordokcidente (Perevalno preskaŭ tuŝas ĝin per siaj limoj). La vilaĝon ĉirkaŭas sufiĉe grandaj somerdomaj terenoj.



Historio |


Oni opinias, ke la vilaĝo sur la nuna loko aperis jam en la 16a jarceno[2], tamen la unua fidinda skriba mencio pri la vilaĝo aperis nur en la jaro 1864: tiam la vilaĝo prezentis nur kelkajn domojn apud la gastejo ĉe la vojo Simferopolo-Aluŝto. La informoj de la jaro 1889 mencias, ke la vilaĝo (tiam menciita kiel Angora) konsistis el 15 kortoj kaj estis loĝata de 57 homoj. Ekde la jaro 1892 estas uzata la nomo Angara. Ekde la komenco en la vilaĝo dominis rusa loĝantaro.


Post la revolucio ĉi tie estis organizita kolĥozo. En la jaro 1940 la vilaĝo iĝis administra centro de la samnoma (Angara) komunumo. Dum la Dua mondmilito la granda parto de la loĝantaro organizis partizanan taĉmenton, kiu aktive agis sur la ĉirkaŭaj teritorioj[2].


La 21an de aŭgusto 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Perevalno (la rusa nomo laŭvorte signifas (la) montpaseja) kaj la koncerna komunumo — kiel Perevalna komunumo[3]. En la jaro 1948 la Perevalna komunumo estis abolita kaj la vilaĝo estis aligita al la Zareĉna komunumo. Ne pli poste, ol en 1968 la vilaĝo estis aligita al la novkreita Dobra komunumo.


En la jaroj 1965-1980 en la vilaĝo sin bazis instru-centro pri preparado de eksterlandaj militistoj. En la jaroj 1980-1992 sur ties teritorio sin bazis Simferopola unuigita militista lernejo. Ekde la jaro 1992 en la vilaĝo sin bazas aparta 84a motorizita brigado de la 32a korpuso de la Ukrainiaj militfortoj.



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1889 — 57 homoj

  • 1902 — 54 homoj

  • 1926 — 204 homoj (135 rusoj, 53 grekoj, 14 ukrainoj)

  • 1939 — 477 homoj

  • 1989 — 2744 homoj

  • 2001 — 3660 homoj



Nuntempo |




Foto de la monumento al partizanoj en Perevalno


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3660 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 3605 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 184,6 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 1143. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Krome, parto de la loĝantaro okupiĝas pri priservado de la militaj bazoj, situantaj en la vilaĝo.


Tra la vilaĝo pasas la aŭtovojo Simferopolo-Aluŝto-Jalto; la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj Aluŝto per busa kaj trolebusa trafikoj. En la vilaĝo situas mezlernejo, klubo, sporta lernejo, kelkaj kafejoj kaj vendejoj[2].


Proksime al la vilaĝo troviĝas fama vidindaĵo de Krimeo — la Ruĝa kaverno (pli ol 16 kilometrojn longa). Ĝi estas amase vizitata (ĉefe dum varmaj sezonoj) de multaj ripozantoj, kiuj alvenas el ĉiuj grandaj loĝlokoj de Krimeo. Krome en la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo troviĝas multaj militaj monumentoj kaj kelkaj malgrandaj rezervitaj naturaj terenoj[2].



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Perevalno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-06.

  2. 2,02,12,22,32,4Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-06.


  3. La teksto de la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-10-06.



Ligiloj |




  • Kategorio Perevalno (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Perevalno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-06.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-06.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Heinkel He 51

Griza ansero