Posts

Burgundoj

La burgundoj estis orientĝermana tribo kiu probable elmigris de la kontinenta parto de Skandinavio al la insulo Bornholm, kies malnova nomo en la norena lingvo daŭre estis Burgundarholmr (la insulo de la burgundoj), kaj de tie al norda kaj poste okcidenta Mezeŭropo, de la regiono ĉe la riveroj Odro kaj Vistulo ĝis fine al sudorienta Gaŭlio kaj okcidenta Ĝermanio. Ilia lingvo, la burgunda lingvo, kiu formortis dum la 5-a jarcento, apartenas al la orientĝermana lingvaro. En la antikva norena sagao Þorsteins saga Víkingssonar ("sagao pri Thorstein, filo de Viking"), la insulo ludas rolon. La anglosaksa traduko de la sagao, kiun posedis la angla reĝo Alfredo la Granda, uzas la nomon Burgenda land . La sveda poeto kaj frua mitologo Viktor Rydberg (1828–1895) asertis ke laŭ la frumezepoka teksto Vita Sigismundi pri la vivo de la legenda burgunda reĝo Sigismundo dum la 6-a jarcento, ke la burgundoj en Gaŭlio "tenis rakontajn tradiciojn pri sia skandinavia origino"...

Vienne (Isère)

Image
Vienne Blazono Devizo: Vienna civitas sancta Administrado Statuso Urbo Lando Francio Regiono Rhône-Alpes Departemento Isère Arondismento Arondismento de Vienne Kantono Ĉefurbo de du francaj kantonoj Komunumaro Communauté d'agglomération du Pays Viennois Ĝemelurboj * Albacete en Hispanio Esslingen en Germanio Goris en Armenio Neath-Port Talbot en Unuiĝinta Reĝlando Piotrków Trybunalski en Pollando Schiedam en Nederlando Udine en Italio Velenje en Slovenio INSEE kodo 38544 [+] Poŝtkodo 38200 Kodo laŭ INSEE 38544 Retpaĝaro www.vienne.fr [+] Politiko Urbestro Jacques Remiller Demografio Loĝantaro 30 500 Loĝdenso 1 347 loĝ./km² Geografio Geografia situo 45° 32′  N , 4° 52′  O 45.525833333333 4.8747222222222 Koordinatoj: 45° 32′  N , 4° 52′  O Alto 169 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 2...

Ferenc Deák

Image
Ferenc Deák Ferenc Deák (apartigilo) DEÁK Ferenc , nomata ankaŭ populare "Saĝulo de la Patrujo" (naskiĝis la 17-an de oktobro 1803 en Söjtör; mortis la 28-an/29-an de januaro 1876 en Budapeŝto), estis grava hungara politikisto, laŭ kies traktadoj okazis la aŭstra-hungara interkonsento de 1867 kaj tiel la dualisma Aŭstra-hungara monarĥio. Deák naskiĝis en bonhava hungara bienula familio. Li studis juron, poste eklaboris en la departementa administrado. Kiam lia pli maljuna frato abdikis en 1833 pri la parlamentaneco, li sekvis lin kiel reprezentanto de Zala. Li iĝis dum la parlamentaj elektoj de 1832–36 kaj 1839–41 gvidanto de la reformmovado. Kvankam oni reelektis lin en 1843, li abdikis tiel protestante pro la skandalaj cirkonstancoj de la elekto. En 1847 ellaboris la reformprogramon de la nacia opozicio. Li iĝis en 1848 ministro pri justico en la sendependa hungara registaro. Per gvido de Deák verkis oni la aprilajn leĝojn, kiujn akceptis la reĝo la 11-an...

Estraro de UEA

Image
Estraro de UEA, aprilo 2008 Estraro de UEA, aprilo 2005 La Estraro de Universala Esperanto-Asocio estas la plej alta gvida organo de UEA, elektita de la Komitato de UEA. Laŭkutime oni skribas Estraro majuskle, sed estrarano minuskle. Enhavo 1 Historia evoluo 2 Aktuala Estraro de UEA 3 Taskaro 4 Estraranoj de UEA 4.1 1908 - 1947 4.2 1947 - 2013 5 Estraranoj de UEA laŭ oficperiodoj 6 Referencoj Historia evoluo | Origine la plej alta gvida organo de UEA nomiĝis Komitato, elektita de la delegitoj. Nur en 1920 la nova statuto enkondukis la dividon inter Komitato kaj Komisiono. Tiu Komisiono en 1934 ricevis la nomon Estraro. La unua Estraro, sub nomo Komitato, havis ok membrojn, inter ili la prezidanton, vicprezidanton kaj direktoron. Ekde 1955 ekzistas, krom la prezidanto kaj vicprezidanto(j), ankaŭ ĝenerala sekretario. Krom ili Estraro povas havi tri ĝis kvin pliajn membrojn. Aktuala Estraro de UEA | Pli detalaj infor...

Esperanto-kongreso

Esperanto-Kongreso estas kongreso kie oni parolas Esperanton. Jen listo de regule (kutime ĉiujare) okazantaj Esperanto-kongresoj. Plia ampleksan liston de elekto de aparte gravaj esperantlingvaj plurtagaj eventoj - ankaŭ kun pli malgranda nombro de partoprenantaro ol kutima por kongreso - ankoraŭ grupiĝas en dua listo, nomata per pli ĝenerala titolo "Esperanto-renkontiĝo". Enhavo 1 Universalaj 2 Kontinentaj 3 Landaj 4 Junularaj 5 Fakaj 6 Festivaloj 7 Vidu ankaŭ 8 Eksteraj ligiloj Universalaj | Universala Kongreso de Esperanto (UK aŭ UKE) Kongreso de SAT Kontinentaj | Afrika Esperanto-Kongreso Azia Kongreso de Esperanto (AKE) Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (KEEU) Landaj | Argentina Esperanto-Kongreso Aŭstria Esperanto-Kongreso Brazila Kongreso de Esperanto Brita Kongreso de Esperanto Baltio (Litovio/Latvio/Estonio): fakta kongreso Baltiaj Esperanto-Tagoj ...