Bellmund

















































Bellmund

Blazono de Bellmund


Blazono de Bellmund

Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)


Ipsach kaj Bellmund
Kantono
Berno
Administra distrikto
Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009
Nidau

Koordinatoj 

47°6′32″N 7°14′49″O  /  47.10889°N, 7.24694°O / 47.10889; 7.24694 (Bellmund)Koordinatoj: 47°6′32″N 7°14′49″O  /  47.10889°N, 7.24694°O / 47.10889; 7.24694 (Bellmund)
Nombro de enloĝantoj
1465
Areo
3,80 km²
Alteco
499 m super marnivelo
Poŝtkodo
2565
Komunumkodo
0732

Mapo de Bellmund


Mapo de Bellmund







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Bellmund estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Bellmund situas tri kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En oriento de la komunumo en la arbaro sur la monteto de Jens situas la mezepoka fortikaĵo Chnebelburg. Estis tie trovitaj ankaŭ restaĵoj de iama preĝejo. Bellmund konsistas el la vilaĝo Bellmund kaj la kvartaloj Stöcklere kaj Riedli.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,80 km², de kiuj 33,1% estas kovritaj de arbaro, 52,0% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Bellmund limas en nordo al Ipsach, en nordoriento al Port, en oriento al Jens, en sudo al Merzligen, en sudokcidento al Hermrigen, kaj en okcidento al Sutz-Lattrigen.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantonac ĉefojo n-ro 235. Per la buslinio de Aarberg al la ĉefa stacidomo de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Bellmund datiĝas el la jaro 1107 kiel Bellus mons. La mezepoka burgo Chnebelburg sur la monteto de Jens estis fortikita per terremparo kaj foso. Ĉirkaŭ la burgo estis trovitaj ankaŭ objektoj el la neolitiko. En la jaro 1107 estis menciita kluniza priorejo, kiu en la jaro 1127 estis translokigita al la Sankt-Petra Insulo en la Lago de Bielo. Dum mezepoko Bellmund apartenis al la Grafejo de Nidau, kiu fariĝis en la jaro 1388 havaĵo de Friburgo kaj en la jaro 1393 estis akirita de Berno.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Bellmund en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-11)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Bellmund

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bellmund – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51