Harald Schicke






Harald Schicke en 2008


Harald SCHICKE (naskiĝis la 22-an de marto 1953 en Hamburgo) estas germana esperantisto kaj naturmetoda kuracisto, kiu diplomitiĝis en 1978. Li estas la prezidanto de Internacia Naturkuraca Asocio (INA). Li verkis pli ol 20 faklibrojn, du en Esperanto. Li estas en Germanio konata fakulo, kiu ofte prelegas dum germanaj kongresoj de naturkuracistoj. Ankaŭ en Esperanto li prelegas ofte, ekzemple dum kunsidoj, fakseminarioj kaj konferencoj de INA, sed ankaŭ dum aliaj aranĝoj, kiel Internacia Festivalo. Schicke estas ankaŭ eldonisto de libroj pri naturkuracado kaj medicino.


Li kaj lia edzino loĝas en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
Harald Schicke estas naturmetoda kuracisto, prezidanto de la Internacia Naturkuraca Asocio, kaj redaktoro de INA-revuo kaj akceptas siajn pacientojn ankaŭ en Esperanto.[1][2]





Libroj |



  • La korpo de la homo, enkonduko al konstruo kaj funkcio

  • Germanaj biero kaj bierkulturo



Notoj |




  1. Esperanto-kafejo en la Esperanto-urbo Herzberg esperante


  2. Exotisches im Esperanto-Café (gazetartikolo: Ekzotikaĵoj en Esperanto-Kafejo) germane



Eksteraj ligiloj |




  • Naturkuracado.info - retpaĝo farita de Harald Schicke esperante


  • Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Harald Schicke en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto