Ipsach

















































Ipsach

Blazono de Ipsach


Blazono de Ipsach

Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)


Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Kantono
Berno
Administra distrikto
Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009
Nidau

Koordinatoj 

47°7′0″N 7°3′0″O  /  47.11667°N, 7.05°O / 47.11667; 7.05 (Ipsach)Koordinatoj: 47°7′0″N 7°3′0″O  /  47.11667°N, 7.05°O / 47.11667; 7.05 (Ipsach)
Nombro de enloĝantoj
3913
Areo
1,91 km²
Alteco
442 m super marnivelo
Poŝtkodo
2563
Komunumkodo
0739

Mapo de Ipsach


Mapo de Ipsach







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Ipsach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Ipsach situas ĉe la suda bordo de la Lago de Bielo priksimume 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la elfluejo de la Nidau-Büren-Kanalo, en kiu la rivero Zihl estis kunigita kun la rivero Aro el la Lago de Bielo.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,91 km², de kiuj 3,7% estas kovritaj de arbaro, 45,0% servas por agrikulturo kaj 50,3% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


Ipsach limas en nordo al la Lago de Bielo, en nordoriento al Nidau, en oriento al Port, en sudo al Bellmund, en okcidento al Sutz-Lattrigen.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Nidau al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 3 kilometrojn oriente de la komunumo ĉe la limo de Brügg kaj Bielo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la tramlinio de Nidau al Ins, kiu diponas pri du haltejoj sur la teritorio de la komunumo. Estas cetere projektita en la jaro 2016 longigi tiun tramlinio ĝis la stacidomo de Bielo kaj pluen al Bözingerfeld.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Ipsach datiĝas el la jaro 1265 kiel Ipzacho. Dum mezepoko la hodiaŭa komunumo konsistis el la du setlejoj Hof-Ipsach kaj Wiler, kiuj formis parton de la regiono Insulgovio de la Grafejo de Nidau. En la jaro 1382 la Insulgovio estis vendita al Friburgo kaj en la jaro 1398 akirita de Berno.[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Ipsach en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-17)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Ipsach

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ipsach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51