Golfa ortalo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Golfa ortalo


Golfa ortalo
Golfa ortalo


Biologia klasado


































Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Kokoformaj Galliformes

Familio:

Kracedoj Cracidae

Subfamilio:
[]

Genro:

Ortalis

Specio:

O. vetula



Dunomo


Ortalis vetula
(Wagler, 1830)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Golfa ortalo









v  d  r


Information icon.svg



La Golfa ortaloGolfa ĉaĉalako (Ortalis vetula) estas granda birdo de la familio de Kracedoj. Ili reproduktiĝas en tropikaj kaj subtropikaj medioj el prozopejaj makisoj el Riogranda Valo de plej suda Teksaso, Usono al plej norda Kostariko.


En Centrameriko, tiu specio loĝas en malaltaj teroj de Pacifiko el Chiapas, Meksiko al norda Nikaragvo kaj kiel separata populacio en Kostariko, kie ties teritorio estas separata de mallonga distanco, kiel disa populacio.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Kutimaro


    • 2.1 Reproduktado




  • 3 Konservado


  • 4 Taksonomio


    • 4.1 Subspecio




  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Aspekto |


La Golfa ortalo estas 56 cm longa kaj havas korpomason de 650 al 800 g. Ĝi estas longkola kun malgranda kapo kaj nuda gorĝo. Plenkreskuloj havas grizecajn kapon kaj kolon kun senkolora olivecbrunaj korpo kaj flugiloj. La suba ventro estas pala al okreca kaj la vosto estas nigreca kun verdeca brilo kaj sablokolora al blankeca pinto. La irisoj estas brunaj kaj la beko estas nigra; ĉirlaŭokula haŭtaĵo kaj piedoj estas senkoloraj grizaj.



Kutimaro |




Proksimuma teritorio (loĝanta la tutan jaron)


Tiu specio ĉestas sekajn kaj humidajn arbarojn, ĉefe kie ili estas interdise kun arbustaro kaj savano. Kutime troviĝanta en grupoj de ĝis 15 birdoj, la Golfa ortalo estas fuĝema kaj timida kaj preferas eliri el danĝero per rapida kurado surgrunda aŭ saltante kaj glitante tra arbustaraj interplektaĵoj.


La Golfa ortalo manĝas en arboj aŭ surgrunde fruktojn (figojn, palmojn, Sapotacoj), semojn, foliojn, kaj florojn. Ĝi estas foje plago de rikoltoj kiaj tomatoj kaj kukumoj.


La alvoko estas laŭta, raŭka RAŬ-pa-haŭĉa-ĉa-LAŬ-ka (el kio alternativa nomo onomatopee), ofte elsendita de kelkaj birdoj per ritma koruso, ĉefe frumatene kaj vespere, kutime el alte en arboj. Ĝi produktas ankaŭ pepajn fajfojn kaj ridegojn. Aliaj priskribas la ĉaĉalakajn alvokojn kiel iritigaj bruoj imitantaj pridisputintajn virinojn (?).



Reproduktado |


La Golfa ortalo tipe reproduktiĝas komence de la humida sezono. La nesto estas neprofunda telero el bastonetoj kaj plantofibroj, kovritaj el folioj, en densa vegetalaro. La ovokvanto estas 2-4 aspraŝelaj blankaj al kremokoloraj ovoj.



Konservado |


La populacio de Golfa ortalo estas klasita kiel 500,000-5,000,000 (2006 IUCN Ruĝa Listo). Ĝi ne estas minacata. La subspecio el Insulo Útila, O. v. deschauenseei, estis foje listita kiel formortinta, sed ĵusa studaro konfirmis, ke ĝi ankoraŭ survivas.[1]



Taksonomio |



Subspecio |


Estas kvin agnoskitaj subspecioj:




  • O. v. deschauenseei (Bond, 1936) - Utila Chachalaca: insulo Utila ĉe Honduro


  • O. v. mccallii (Baird, 1858) - plej suda Teksaso en Usono al norda Veracruz en Meksiko


  • O. v. intermedia (Peters, 1913)


  • O. v. pallidiventris (Ridgway, 1887) - norda Jukatana Duoninsulo


  • O. v. vetula (Wagler, 1830)- suda Veracruz en Meksiko al nordokcidenta Kostariko


La Blankaventra ortalo, Ortalis leucogastra, ĉe la deklivoj al Pacifiko el plej suda Meksiko al Kostariko estis iam konsiderata subspecio de la Golfa ortalo. Nune ĉiuj ĉefaj fakuloj agnoskas ilin kiel separataj specioj.



Referencoj |





  1. Glowinski, S. L. 2007. The rediscovery of the Utila Island Chachalaca (Ortalis vetula deschauenseei). Bulletin of the Cracid Specialist Group. Vol. 23: 28-29.



  • Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4


Eksteraj ligiloj |



  • BirdLife Species Factsheet


  • Poŝtmarkoj (el Meksiko, Nikaragvo)


  • Filemtoj de Golfa ortalo ĉe Internet Bird Collection


  • Fotaro de Golfa ortalo VIREO







Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?