Cavaillon























































































Cavaillon

Cavaillon 3.JPG


Blazono


Blazono
Administrado

Statuso
Urbo

Lando
Francio

Regiono

Provenco-Alpoj-Bordo Lazura

Departemento

Vaucluse

Arondismento

Apt

Kantono
Cavaillon (ĉefurbo)


INSEE kodo
84035 [+]

Poŝtkodo
84300

Kodo laŭ INSEE
84035

Retpaĝaro

www.cavaillon.com [+]
Politiko

Urbestro
S-ro Maurice Giro
2001-2008
Demografio

Loĝantaro

24 563  (1999)

Loĝdenso

534 4 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

43° 50′ N, 5° 2′ O43.8366666666675.0372222222222Koordinatoj: 43° 50′ N, 5° 2′ O

Alto
De 49 al 200 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
45,96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Horzono

UTC +1 (+2 somere)





Cavaillon (Vaucluse)

DEC
Cavaillon

Situo de Cavaillon



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Cavaillon [+]







v  d  r


Information icon.svg



Cavaillon (okcitanlingve Cavalhon) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Vaucluse kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi havas proksimume 25.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cavaillonnais.


Cavaillon estas la tradicia « ĉefurbo » de la samnoma melono, kvankam plejmulto el la melonoj estas hodiaŭ produktitaj ekster tiu malgranda urbo.


Blazono



Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Lokaj famuloj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Cavaillon situas en la valo de la rivero Durance, je la bazo de la monteto Saint-Jacques kaj proksime al la montĉeno Alpilles sudokcidente.



Historio |


La nomo de Cavaillon devenas de la tribo de la Kavaroj (franclingve Cavares), kiu enloĝiĝis sur la monteto Saint-Jacques ekde prahistorio.


Je la romia periodo, la urbo situis ĉe la Via Domitia, kaj do forte disvolviĝis.


Antaŭ la franca revolucio kaj la anekso de la papaj ŝtatoj fare de Francio, Cavaillon estis unu el la kvar urboj (kune kun Carpentras, Avignon kaj L'Isle-sur-la-Sorgue) kun unu « carrière » (tio estas kvartalo rezervita fare de la Papo por la Judoj, kaj ŝlosita nokte).



Vidindaĵoj |


Cavaillon estas arkeologie riĉa : ĝi entenas la enirejon de malnova romia termobanejo, kies arkoj estas hodiaŭ videblaj sur la ĉefplaco de la urbo.


En Cavaillon stariĝas cetere rimarkinda malnova katedralo, kaj sinagogo de la 18-a jarcento. Ekzistas kolora kaj vivema vendoplaco.



Lokaj famuloj |




  • Castil-Blaze, komponisto naskiĝinta en Cavaillon en 1784.


  • Joseph d'Ortigue, muzikhistoriisto, naskiĝinta en Cavaillon en 1802.


  • Pierre Salinger, usona ĵurnalisto, mortis en Cavaillon en 2004.



Vidu ankaŭ |



  • Komunumoj de Vaucluse

  • Listo de urboj de Francio



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala TTT-ejo



Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?