Ruĝecvosta ortalo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝecvosta ortalo


Ruĝecvosta ortalo, en Venezuelo
Ruĝecvosta ortalo, en Venezuelo


Biologia klasado


































Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Kokoformaj Galliformes

Familio:

Kracedoj Cracidae

Subfamilio:
[]

Genro:

Ortalis

Specio:

O. ruficauda



Dunomo


Ortalis ruficauda
(Jardine, 1847)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ruĝecvosta ortalo









v  d  r


Information icon.svg





Ruĝecvosta ortalo


La Ruĝecvosta ortalo, Ortalis ruficauda, estas membro de la genro de Ortaloj de antikva grupo de birdoj de la familio Kracedoj, kiuj estas rilataj al la amaskonstruistoj de Aŭstralazio.




Enhavo






  • 1 Distribuado kaj habitato


  • 2 Aspekto


  • 3 Biologio


  • 4 La specio kaj homoj


  • 5 Subspecioj


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Distribuado kaj habitato |


Ĝi loĝas en nordorienta Kolombio kaj norda Venezuelo kie ĝi estas nomata Guacharaca, kaj en Tobago kie ĝi estas konata kiel Cocrico kaj estas la insula nacia birdo, kiu aperas en la Blazono de Trinidado kaj Tobago. Ĝi troviĝas ankaŭ en la insuloj Bequia kaj Union en Grenadinoj kie ĝi eble estis enmetita.


La Ruĝecvosta ortalo estas tre arboloĝanta specio troviĝanta en arbaroj, se ĝi troviĝas ankaŭ eu pli malfermaj sekaj arbustaraj areoj. Tio kombine kun relative malalta ĉaspremado, faris ĝin malpli vundebla ol la pli grandaj membroj de ties familio, ĉefe la mutuoj.



Aspekto |


Tiuj estas mezgrandaj birdoj, similaj laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun malgrandaj kapoj, longaj fortaj kruroj kaj longa larĝa vosto. Ili estas tipe 53–58 cm longaj; la ino pezas 540 g kaj la plej granda masklo 640 g. Ili havas tre senkoloran plumaron, malhelbrunan supre kaj pli palan sube. La kapo estas griza, kaj la bruna vosto havas ruĝecan aŭ blankan pinton depende el la raso.



Biologio |


Kiel ĉe aliaj ĉaĉalakoj, la Ruĝecvosta ortalo estas tre bruema specio, kiu preferas elsendi sian voĉon krepuske. La maskla alvoko estas laŭta malaltatona ka-ka-ruki-ruki-ka, respondota de ina altatona ŭaĉ-a-lak (el kio devenas la onomatopea surloka nomo ĉaĉalako), kion ili ofte ripetas kelkajn fojojn serie, per preciza sinkronigo.




Tiu specio estas sociema birdo, ofte vidata en familiaj grupoj. Ĝi piediras laŭlonge de branĉoj serĉe de fruktoj kaj semoj kiujn ĝi manĝas. Ĝi kapablas flugi kaj povas eĉ ekflugi kaj flugi vertikale, sed malkutime flugas longdistance. La nesto el bastonetoj estas konstruita malalte en arbo, kaj la ino demetas 3 aŭ 4 grandajn blankajn ovojn. La ino kovadokovas ilin sola.



La specio kaj homoj |


Tiu specio estas unu el la naciaj birdoj de Trinidad kaj Tobago kaj aperas en la blazono de tiu lando kun la Skarlata ibiso, tiele ke la ibiso reprezentas Trinidadon kaj la Kokriko, Tobagon. La Kokriko estas nune konsiderta plago en sia indiĝena insulo Tobago kaj kamparanoj en Trinidado kaj Tobago estas nune eksperimente per sistemoj por uzi la animalon al profito de homoj kaj por elteni sanan populacion en naturo.



Subspecioj |


Estas du subspecioj:




  • O. r. ruficauda (Jardine, 1847) - nordorienta Kolombio al norda Venezuelo, ankaŭ Tobago kaj Insulo Margarita.


  • O. r. ruficrissa (Sclater kaj Salvin, 1870) - norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo.



Referencoj |





  • Evans, Peter (1990) Birds of the Eastern Caribbean, Macmillan, ISBN 0-333-52155-2

  • FFRENCH, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.


  • Birds of Venezuela by Hilty, ISBN 0-7136-6418-5



Eksteraj ligiloj |




  • Poŝtmarkoj (de Trinidado kaj Tobago, Venezuelo)


  • Filmetoj de Ruĝecvosta ortalo ĉe Internet Bird Collection


  • Ruĝecvosta ortalo, fotaro VIREO







Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?