Fakaj Esperanto-asocioj
Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.
Enhavo
1 Listo de fakaj asocioj laŭ temo
1.1 Politiko, vivstilo
1.2 Religio
1.3 Laboro
1.4 Sciencoj
1.5 Ŝatokupoj
1.6 Aliaj
2 Kunlaboro kun UEA kaj TEJO
3 Referencoj
4 Eksteraj ligiloj
Listo de fakaj asocioj laŭ temo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĝermolisto de Esperanto-asocioj.
Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2019 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj esperantistaj. Kelkaj el tiuj asocioj estas ligitaj al la Universala Esperanto-Asocio, kaj aperas en la Jarlibro de UEA.
Aperas en la sekvaj tabeloj fakaj asocioj, kaj kie eblas dato de kreiĝo kaj dato de aliĝo al UEA
Politiko, vivstilo |
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Etnismo | (1978) Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, IKEL | aliĝis al UEA |
Kat-amantoj | (1986) Rondo “Kato” – Esperantista Kat-amikaro, RK | aliĝis en 2006 |
Komunismo | Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, IKEK | aliĝis en 1998 |
Komunumoj | (1993) Hejmoj de Internacia Kulturo, HIK | |
Kultura agado | (1988) Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, OSIEK | aliĝis en 1995 |
Laborista Esperanto-movado | (1921) Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT | |
Laborista Esperanto-Asocio | (1928) Laborista Esperanto-Asocio | |
Mondcivitanismo | (1949) Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj, EICM | |
Naturismo | (1961) Internacia Naturista Organizo Esperantista, INOE | aliĝis en 1978 |
Naturo | Internacia Federacio de Naturamikoj (post TANEF) | |
Nefumismo | (1995) Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, TADEN | |
Paco | (1953) Mondpaca Esperantista Movado, MEM | aliĝis en 1983 |
Rotario | Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE | |
Saniĝo per spiritaj fortoj | (1992) Amikaro Bruno Gröning – Esperanto-sekcio | aliĝis en 1996 |
Solidareco | Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, MSM | |
Tutmondiĝo (universalismo) | (2009) UNU MONDO | |
Vegetarismo | (1908) Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, TEVA | aliĝis en 1980 |
Vivstilo | Movado sen Nomo | aliĝis en 1989 |
Religio |
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Ateismo | (1987) Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO | aliĝis en 1990 |
Bahaismo | (1973) Bahaa Esperanto-Ligo, BEL | aliĝis en 1975 |
Budhismo | (1925) Budhana Ligo Esperantista, BLE | |
Ekumenismo | (1986[1]) Tutmonda Ekumena Ligo, TEL | |
Evangeliismo | (1911) Kristana Esperantista Ligo Internacia, KELI | aliĝis al UEA |
Fokolar-Movado | (1943) Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado | |
Hilelismo | (2001) Hilelista Esperanto-Komunumo, HEK | |
Islamo | (2007) Islama Esperanto-Asocio | |
Katolikismo | (1910) Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE | aliĝis en 1951 |
Kvakerismo | (1921) Kvakera Esperanto-Societo, KES | aliĝis en 1971 |
Mormonoj | (1980) Por-Esperanta Mormonaro, PEM | |
Oomoto | (1923) Esperanto-Populariga Asocio, EPA | aliĝis en 1985 |
Ortodoksismo | (2005) Kristana Ortodoksa Rondo Esperantista | |
Religi-komparado | (1989) Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, ASISTI | aliĝis en 1991 |
Spiritismo |
| SEAFVL aliĝis en 1996 |
Ŭonbulismo | (1980) Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, EAŬ |
Laboro |
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Agrikulturo | (1998) Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio | |
Aŭtomobilismo | Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) verŝajne malfunkciis en 1995 | |
Fervojistoj | (1909) Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF | aliĝis en 1953 |
Freinet-pedagogio | Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto) | |
Instruo | (1949) Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI | aliĝis en 1990 |
Juro | (1989) Esperanta Jura Asocio | aliĝis en 1992 |
Ĵurnalismo | (1948) Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, TEĴA | aliĝis en 1948 |
Konstruistoj | (1993) Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj, TAKE | |
P.T.T. | Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA) | |
Sindikatoj | Sindikata Agado | |
Verkistoj | Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) |
Sciencoj |
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Alternativa Ekonomio | SIKA-Esperanto | |
Astronomio | Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) | |
Biologio | Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva (BORE) | |
Ekologio | (1984) Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE | aliĝis en 1994 |
Ekonomio | (1985) Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio, IKEF | aliĝis en 1994 |
Filozofio | (1983) Filozofia Asocio Tutmonda, FAT | aliĝis en 1983 |
Informadiko | (2017)[2]Asocio de Junaj Informadikistoj, AJI | |
Matematiko | (1974)[3]Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM) | |
Medicino |
| UMEA aliĝis al UEA |
Scienco | (1906) Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE | aliĝis al UEA |
Ŝatokupoj |
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Aikido | (2012) AikidEo | |
Biciklado | (1980) Biciklista Esperantista Movado Internacia, BEMI | faka sekcio de TEJO |
Filatelo | (1968) Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK) | aliĝis en 2008 |
Goo | (1979) Esperantista Go-Ligo Internacia, EGLI | aliĝis en 1979 |
Motorciklado | (1997) Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ) | |
Muziko |
|
|
Numismatiko | (2012) Esperanto – Numismatika Asocio, ENA | |
Futbalo | (2014) Tutmonda “Esperanto” Futbala Asocio, TEFA | |
Radio | Amikaro de Esperanto en Radio (AERA) | |
Radioamatoroj | (1970) Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, ILERA | aliĝis al UEA |
Ŝako | Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI) | |
Sporto | (2004) Monda Esperanta Ligo por Sporto | |
Tajĝiĉjŭano | (2005) Universala Tajĝiĉjŭan-Grupo de Esperanto, UTGE |
Aliaj |
Fako | Asocio | Kunlaboro kun UEA |
---|---|---|
Arto | Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE) | |
Blinduloj | (1951) Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, LIBE | aliĝis en 1981 |
Eŭropa agado |
| EDE aliĝis en 2006 |
Familioj Esperantaj | Rondo Familia | |
Forstado | Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE) | |
Framasonismo | (2015) Internacia Framasona Ligo, IFL | |
GLAT, samseksemo | (1977) Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj, LSG | aliĝis en 1990 |
Handikapitoj | (1991) Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, AEH | aliĝis en 1996 |
Interreto | (2001) Esperanto ĉe Interreto, E@I | |
Martinus-kosmologio | Martinus-Instituto | |
Libera kulturo | (2013) Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo | |
Mensa | Espermenso | |
Progresema agado | (2005) Monda Asembleo Socia, MAS | aliĝis en 2009 |
Skoltoj | (1918) Skolta Esperanto-Ligo (SEL) | aliĝis al UEA |
Kursoj por junaj senlaboruloj | Apsike 1997 | |
Tradukado | Internacia tradukreto pere de esperanto (ITRE) | |
Turismo | Monda Turismo (MT) | |
Unesko | Monda Kunagado | |
Veteranoj | (1949) Veterana Esperantista Klubo, VEK | aliĝis en 1957 |
Kunlaboro kun UEA kaj TEJO |
Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[5]. Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA (2013-2016) - ĉiu asocio havas po unu. Tridek kvar fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[5]. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[6]. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.
Referencoj |
↑ “La problemoj de la biblia tradukado„ ene de EsperoKatolika.org
↑ https://informadikistoj.github.io/retejo/
↑ https://matematikoj.wordpress.com/
↑ La nederlandlingva unuiĝo KuN diskonigas alternativan sistemon de muzika notacio, nomata "klavarskribo", sed laŭ la stato de 2019 krom la nomo de la sistemo ne plu havas rilaton al Esperanto. Pro historiaj kialoj, kaj ĉar la unuiĝo plurloke menciiĝas kvazaŭ ĝi estus faka asocio esperantista, la informo pri ĝi tamen restu ĉi tie.
- ↑ 5,05,1Laŭ la informoj de la retpaĝo de UEA pri faka agado
↑ Laŭ la informoj de la retpaĝo de TEJO pri Fakaj Sekcioj
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retpaĝo pri faka agado de UEA
- Fakaj Sekcioj de TEJO
|