Kalia jodido

























































































Kalia jodido

KI

Potassium iodide.jpg

Blankaj kristaloj de
Kalia jodido


Potassium-iodide-3D-ionic.png

Kristala strukturo de la kalia jodido.

Alternativa(j) nomo(j)


  • Kalia salo de jodida acido

  • Jodido de kalio


Kemia formulo
KI
CAS-numero-kodo
7681-11-0
ChemSpider kodo
4709
PubChem-kodo
4875
Merck Index 15,7764

Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka kristala higroskopa solidaĵo
Molmaso 166.003 g·mol-1
Denseco 3.13g cm−3
Fandpunkto 681 °C
Bolpunkto 1330 °C
Refrakta indico
n76120{displaystyle n_{761}^{20}} 1,6770
Acideco (pKa) 8
Solvebleco
Akvo:1280 g/L
Mortiga dozo (LD50) 2779 mg/kg (buŝe)

GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo





07 – Toksa substanco

08 – Risko al sano


09 – Noca por vivmedio


GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj
H302, H315, H317, H319, H334, H335, H360, H372, H373, H411[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj
P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P304+341, P305+351+338, P308+313, P312, P314, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P391, P403+233, P405

Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)


Kalia jodido estas kalia salo de la jodida acido, senkolora aŭ blankaj kristaloj kiuj iĝas flavaj kiam ekspoziciitaj al brila sunlumo pro fotokemia malkomponado, liberigante spurojn da jodo. Ĝi estas solvebla en akvo, polaraj solvantoj tiaj kiaj etanolo, metanolo kaj acetono sed nesolvebla en duetila etero.


Ĝi estas malpli higroskopa ol natria jodido, pro tio ĝi estas pli facile manipulebla. Maljunaj specimenoj de kalia jodido iĝas flavaj pro aero-oksidado de la jodido (I-)al elementa jodo (Io).


Kalia jodido uzatas kiel medikamento por traktado de la hipertiroidismo, por radiado-detektado kaj por pretektado de la tiroida glando kontraŭ certaj tipoj de radiofarmaciaĵoj. En la okcidenta mondo, ĝi uzatas por traktado de la haŭtomalsano konata kiel sporotrikozo[2] kaj fikomikozoj.[3]




Enhavo






  • 1 Sintezoj


    • 1.1 Sintezo 1


    • 1.2 Sintezo 2


    • 1.3 Sintezo 3




  • 2 Reakcio


    • 2.1 Reakcio 1


    • 2.2 Reakcio 2




  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Sintezoj |



Sintezo 1 |


  • Kalia jodido estas preparata per agado de la kalia hidroksido sur jodo:



6KOH+3I2→5KI+KIO3+3H2O{displaystyle mathrm {6,KOH+3,I_{2}rightarrow 5,KI+KIO_{3}+3,H_{2}O} }



Sintezo 2 |


  • Kalia jodido estas preparebla ankaŭ per reduktado de la kalia jodato kaj karbono:



2KIO3+3C→2KI+3CO2{displaystyle mathrm {2,KIO_{3}+3,Crightarrow 2,KI+3,CO_{2}} }



Sintezo 3 |


  • Kalia jodido estas sintezebla ankaŭ per interagado de la jodida acido kaj kalia bikarbonato:



HI+KHCO3→KI+H2O+CO2{displaystyle mathrm {HI;+;KHCO_{3}rightarrow KI+;H_{2}O;+;CO_{2}} }



Reakcio |



Reakcio 1 |


  • Kalia jodido uzatis en fotografio, en la preparado de la arĝenta jodido por altrapidaj fotografiaj filmoj:



KI(aq) + AgNO3(aq) → AgI(s) + KNO3(aq)



Reakcio 2 |


  • Maljunaj specimenoj de kalia jodido reakcias kun karbona duoksido kaj oksigeno donante kalian karbonaton:



4KI+2CO2+O2→K2CO3kaliakarbonato+2I2{displaystyle {mathsf {4;KI+2;CO_{2}+O_{2}{underset {}{xrightarrow {}}},{underset {kalia;karbonato}{K_{2}CO_{3}}}+2;I_{2}}}}



Literaturo |



  • Chemical Book

  • Merck Millipore


  • Saunders Handbook of Veterinary Drugs - E-Book: Small and Large Animal, Mark G. Papich


  • A Health Educator’s Guide to Understanding Drugs of Abuse Testing, Amitava Dasgupta


  • Iodine, Leon Gray


  • Iodine Chemistry and Applications, Tatsuo Kaiho



Vidu ankaŭ |



  • Etila jodido

  • Metila jodido

  • Etila jodato

  • Metila jodato

  • Etila jodito

  • Metila jodito

  • Natria jodido



Referencoj |





  1. Pubchem


  2. Infectious Disease Secrets, Robert H. Gates


  3. Diagnostic Pathology: Nonneoplastic Dermatopathology E-Book, Brian J. Hall, Cary Chisholm, Travis Vandergriff, Chad Jessup













Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51