Naturkuracado




Naturkuracadonaturopatio estas naturkuraca sistemo kiu rekonas la naturan propran, regenerigan kuracpovon de la korpo. Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne plu kapablus forigi restaĵojn en la korpo. Tial naturkuracistoj forte akcelas edukadon kaj informadon pri sana naturnutrado kaj sana vivhigieno.


Al la tradicia naturkuracado apartenas fastado, dietoj, lumo-, aero- kaj hidroterapio, ofte aplikataj en kuraclokoj. Kutimaj helpiloj estas sanigaj herboj, biologiaj aŭ homeopataj medikamentoj kaj akupunkturo, kombinite kun fizioterapio kaj formoj de fizika ekzercado kiel chi kung, respiraj teknikoj, ŝanĝi vivstilon, sane manĝi kaj uzi certajn manĝosuplementojn.


Ofte oni aplikas plurterapian aliron.



Naturkuracado kaj Esperanto |


Ekde 1986 ekzistas faka Esperanto-asocio pri naturkuracado, Internacia Naturkuraca Asocio. Ĝi eldonas revuon, fakverkojn kaj organizas renkontiĝojn. Ekde la jaro 1992 kunlaboras kun UEA.



Vidu ankaŭ |



  • Kuracplanto

  • Homeopatio

  • Abelterapio


  • Harald Schicke, konata Esperanta naturkuracisto.



Eksteraj ligiloj |


  • Retejo de INA



Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?