Nov-Zelando
New Zealand - Aotearoa | |
Nov-Zelando | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: God Defend New Zealand | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Velingtono |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo, Maoria lingvo, novzelanda gestlingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | protestantoj |
Areo % de akvo | 270 700 km² 2,1 % |
Loĝantaro | 4 885 300 |
Loĝdenso | 15 loĝ./km² |
Horzono | UTC+13:00 |
Interreta domajno | .nz |
Landokodo | NZL |
Telefona kodo | +64 |
Plej alta punkto | Aoraki |
Plej malalta punkto | Taieri Plains |
Politiko | |
Politika sistemo | parlamenta monarkio |
Ŝtatestro | Elizabeto la 2-a |
Ĉefministro | John Key |
Ekonomio | |
Valuto | nov-zelanda dolaro |
Nov-Zelando aŭ Novzelando (angle: New Zealand [njuːˈziːlənd]; maorie: Aotearoa) estas lando en Oceanio, kiu konsistas el du ĉefaj insuloj, nomataj Norda Insulo kaj Suda Insulo), kaj el pluraj kromaj insuletoj. Ĝi estis brita dominio.
Areo: 270.700 kv.km., konsistas el insuloj Nord-Zelando, Sud-Zelando, Stuarto k.a.
Ĉefurbo: Velingtono (331 mil).
Urboj: Aŭklando (953 mil), Christchurch (325 mil), Hamilton, Tauranga, Napier-Hastingo kaj Dunedin.
Adm. divido: 10 provincoj.
Dependaj teritorioj: Kukinsuloj, Niuo, Tokelao, Insulo Scott, Dependaĵo Ross.
Loĝantaro: 3.780 mil (1996), inter ili 87% angloj, 12% maorioj.
GNP: totala - 60 mlrd $; pokapa - 14.340 $.
Enhavo
1 Vortdeveno
2 Historio
2.1 Frua alveno de polinezianoj
2.2 Alveno de eŭropanoj
3 Naturo en Nov-Zelando
4 Administro kaj politiko
4.1 Regionoj
5 Loĝantaro
5.1 Demografio
5.2 Etnoj
6 Lingvoj
7 Ekonomio
8 Esperanto-movado
9 Vidu ankaŭ
10 Eksteraj ligiloj
11 Referencoj
Vortdeveno |
La vorto Nov-Zelando aludas al la plej okcidenta provinco de Nederlando, kiu nomiĝas Zelando. La vorto Aotearoo estas esperantigo de la maoria vorto Aotearoa, kiun maorioj uzas por nomi sian landon. La deveno de la vorto ne estas ekzakte konata, sed sciencistoj pri maoria kulturo opinias, ke originale ĝi estis ao tea roa - laŭlitere "nubo blanka longa". Tio estas ĉar nuboj okaze amasiĝas super la insuloj kaj vidita de la oceano la Nov-Zelanda bordo ja aspektas kiel granda blanka nubo.
La nomo de la lando en Esperanto estas Nov-Zelando, aŭ alternative sen ligostreko Novzelando. Ankaŭ kelkaj Esperantistoj uzas terminon Aotearoo (esperantigon de maoria nomo) por plia politika ĝusteco.
Historio |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Nov-Zelando.
Frua alveno de polinezianoj |
Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj.
Plej novaj esploroj de ostoj de la kioreo kaj alportitaj semoj helpe de radiokarbona datado[1], pruvoj de senarbarigo kaj varioj de Mitokondrio en maoriaj grupoj evidentigas ke Nov-Zelandon unue setlis Polinezianoj inter 1250 kaj 1300[2][3], konkludante longan serion de vojaĝoj tra la sudpacifikaj insuloj.[4] Dum la sekvantaj jarcentoj tiuj setlantoj evoluigis apartan kulturon kiu nun nomiĝas Māori (maoria). La popolo dividiĝis en iwi (triboj) kaj hapū (subtriboj) kiuj kunlaboris, konkursis kaj eĉ interbatalis. Je iu punkto, grupo de maorioj migris al Rēkohu (Chatham-insularo), kie ili evoluigis apartan Moriorian kulturon.[5][6]
Grandan parton de la morioria popolo detruis inter 1835 kaj 1862 malsanoj el Eŭropo kaj invadoj kaj sklavigoj fare de maorioj el la pli grandaj insuloj. Nur 101 homoj travivis ĝis 1862, kaj la lasta konata tute moriora homo mortis en 1933.[7]
Ĉar la unuaj maorioj, kiuj atingis la landon ne povis nutri sin per mamuloj, ili komence estis ĉasistoj de moa-oj (Dinornithidae), flugnekapablaj birdoj, similaj al la afrikanaj strutoj, kiuj ekstermiĝis post kelkaj jaroj. Same malaperis la aglo de Haast, la plej granda rabobirdo de la moderna mondo, verŝajne ĉirkaŭ 1700. Tiel la unua setlado de la lando fare de la maorioj ekstermigis multajn bestospeciojn. Poste nutris sin la maorioj per kultivado de la kumara (batato).
Alveno de eŭropanoj |
En 1642 Nov-Zelando estis malkovrita de la nederlanda vojaĝanto Abel Tasman, kiu nomis la insulojn laŭ la nederlanda provinco Zelando.
En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.
Naturo en Nov-Zelando |
Pro sia izoliteco Nov-Zelando estas hejmo de tre aparta naturo (flaŭro, faŭno kaj homo). La arbaro, trikvaronoj de praarbaro, okupas pli ol 30 % de la areo de la lando. Laŭ la tipologio de la monda natur-fonduso (WWF), Nov-Zelando kaj la apudaj insuloj biogeografie konstituas apartan ekoprovincon en la Aŭstralazia ekozono.
En Nov-Zelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomaso.
Administro kaj politiko |
La Parlamento de Nov-Zelando (angle: Parliament of New Zealand, maorie Pāremata Aotearoa) estas la leĝdona institucio de Nov-Zelando. Ĝi konsistas el la Reĝino kaj la Novzelanda Domo de Reprezentantoj. La Reĝino estas kutime reprezentata de Ĝenerala Guberniestro.
Regionoj |
- Nordia Regiono
- Aŭklanda Regiono
Loĝantaro |
Demografio |
La popolnombrado de la jaro 2006 montris, ke en la 7-a de marto vivis en Nov-Zelando 4.143.279 da homoj, tio estas 8,4 % pli ol ĉe la antaŭa popolnombrado el la jaro 2001 kaj la duoblo de tiu el la jaro 1956. Oni taksis la loĝantaron la 30-an de junio 2008 je 4.268.900 da gilih.
23 % de la loĝantoj ne naskiĝis en Nov-Zelando. La popolkreskado de la lastaj kvin jaroj devenas por du trionoj de enmigrado. La popoldenseco estas de ĉirkaŭ 16 homoj por unu km² (kompare al 231/km² en Germanujo. Tial Nov-Zelando estas unu el la malplej dense loĝataj landoj de la tero, kvankam ĝi ja estas multe pli dense loĝata ol la najbara Aŭstralio (2,6 loĝantoj por 1 km²).
La meza aĝo estis en 2006 35,9 jaroj. La naskiĝnombro estas 14,14 por 1.000 loĝantoj (2003), dum samtempe la mortonombro por 1.000 loĝantoj estis 7,54. Homoj atingas meze la aĝon de 75,34 jaroj, dum virinoj meze 80,44 jarojn.
Etnoj |
La plimulto de la novzelanda loĝantaro estas eŭropdevenaj, nomataj Pākehā.
Tiu grupo konsistas ĉefe el homoj devenaj de la Britaj insuloj, sed ankaŭ de Germanujo, Italujo, Pollando, Nederlando kaj multaj aliaj eŭropaj ŝtatoj. Ĝi reprezentas ĉirkaŭ 67,6 % de la tuta loĝantaro.
La dua plej granda popolgrupo estas tiu de polinezidevenaj indiĝenoj de Nov-Zelando, la Maori, al kiu apartenas 14,6 % de la loĝantaro.
Inter 1996 kaj 2006 kreskis la nombro de azianoj al entute 9,6 % de la loĝantaro, kaj do la tria plej granda grupo. En ĝi la plimulto konsistas el ĉinoj (2,8 %) antaŭ hindoj (1,7 %).
La azia loĝantaro preterpasis en 2001 la grupon de homoj devenaj de la pacifikaj insuloj, kiu reprezentis en 2006 ĉirkaŭ 6,9 % de la tuta loĝantaro. La plej multaj insulanoj devenas de Samoo, sekvata de tiuj de la Kukinsuloj kaj Tongo.
(Fonto: la popolnombrado de 2006, rimarko: menciindas, ke en Nov-Zelando oni rajtas indiki anecon al pluraj etnoj, krome en 2006 oni rajtis unuan fojon, tute ne indiki etnon, kion faris 11,1 %.)
Lingvoj |
En Novzelando tri lingvoj estas oficialaj lingvoj: la angla, la maoria kaj la novzelanda gestolingvo.
Dume la maoria kaj la novzelanda gestolingvo estas komprenataj aŭ eĉ aktive uzataj nur de malplimulto de la popolo, la novzelanda angla estas la plej grava lingvo, kiun parolis en la jaro 2006 98 procentoj de la popolo. Tiu lingvovario de la angla similas al la aŭstralia angla, sed malsamas de ĝi per alia emfazo de iuj vokaloj kaj vortoj, tiel ke miskomprenoj inter la novzelanda kaj la aŭstralia angla ja eblas.
Aliaj apartaj ecoj de la novzelanda angla estas vortoj pruntitaj el la maoria lingvo, ĉefe en la maoria popolo.
La dua oficiala lingvo, la maoria (propra nomo: Te Reo Māori), perdis pli kaj pli da parolantoj ĝis la 1970-aj jaroj. La 1-an de aŭgusto 1987 la maoria iĝis oficiala lingvo kaj ekde tiam multaj publikaj kaj privataj lernejoj proponas lecionojn pri la maoria, tiel ke ankaŭ novzelandanoj eŭropdevenaj povis lerni ĝin.
Ekde tiam la nombro de tiuj kiuj komprenas kaj parolas la maorian kreskas, ĉefe en la aĝogrupo de dudektri- ĝis dudekkvinjaruloj. Entute laŭ propra taksado 4,2 procentoj de la popolo parolis la maorian en la jaro 2006.
La novzelanda gestolingvo (angle: New Zealand Sign Language; NZSL) estas oficiala lingvo ekde la 10-a de aprilo 2006 kaj estas tiel tutmonde la unua lingvo por surduloj, kiu posedas tiun statuson. Kvankam ĝi jam estis instruita ekde 1994 en apartaj lernejoj kaj publikiĝis la unua vortaro por la lingvo en la jaro 1998, la nombro de tiuj, kiuj regis la gestolingvon estis nur 0,6 procentoj en la jaro 2006. La nombro de surduloj en Novzelando estas ĉirkaŭ duoble pli granda.
Aldone al la tri oficialaj lingvoj multaj aliaj estas parolataj en Novzelandoj, alportitaj de multaj enmigrintoj, inter kiuj estas la samoa, la franca, la hinda, multaj ĉinaj kaj la germana.[8]
Ne ekzistas en Novzelando deviga instruo de fremdaj linvoj, kaj nur ĉirkaŭ kvinono de ĉiuj lernantoj de mezaj lernejoj lernas fremdan lingvon. Inter la plej ŝatataj estas la franca, la japana kaj la germana.[9]
Ekonomio |
Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produkto de ligno reprezentas 3,4 % de la MEP en 2004.
La ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivifrukto, lignaĵo, kaj papero.
Esperanto-movado |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Nov-Zelando.
Vidu ankaŭ |
- Flago de Nov-Zelando
- Aŭstralia kontinento
- Listo de urboj de Nov-Zelando
- Ross Dependejo
Eksteraj ligiloj |
- Informoj pri Nov-Zelando en la vikio de UEA esperante
Referencoj |
↑ Dating the arrival of humans in New Zealand
↑ Mein Smith, Philippa (2005). A Concise History of New Zealand. Australia: Cambridge University Press. ISBN 0521542286
↑ Wilmshurst, J. M.; Anderson, A. J.; Higham, T. F. G.; Worthy, T. H. (2008). "Dating the late prehistoric dispersal of Polynesians to New Zealand using the commensal Pacific rat". Proceedings of the National Academy of Sciences 105: 7676.
↑ Moodley, Y.; Linz, B.; Yamaoka, Y.; Windsor, H. M.; Breurec, S.; Wu, J. -Y.; Maady, A.; Bernhoft, S. et al. (2009). "The Peopling of the Pacific from a Bacterial Perspective". Science 323 (5913): 527. doi:10.1126/science.1166083
↑ CLARK, Ross. (1994) “Moriori and Māori: The Linguistic Evidence”, The Origins of the First New Zealanders. Auckland: Auckland University Press, p. 123–135.
↑ . The impact of new arrivals. Te Ara Encyclopedia of New Zealand (September 2007). Alirita 30 April 2010.
↑ Davis, Denise; Solomon, Māui (March 2009). "'Moriori - The impact of new arrivals'". Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. http://www.TeAra.govt.nz/en/moriori/4. Retrieved 23 March 2011
↑ Statistics New Zealand
↑ Raporto de la Education Review Office de 1994.
|
|