Blumaska jakutingo




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blumaska jakutingo



Biologia klasado






























Regno:

Animaloj

Filumo:

Ĥorduloj

Klaso:

Birdoj

Ordo:

Kokoformaj

Familio:

Kracedoj

Genro:

Pipile

Specio:

P. pipile



Dunomo


Pipile pipile


Konserva statuso

CR


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Blumaska jakutingo









v  d  r


Information icon.svg



La Blumaska jakutingoTrinidada jakutingo (Pipile pipile) estas kokoforma birdo de la familio de la Kracedoj (sama familio de la Jakuoj, Ĉaĉalakoj kaj Mutuoj) kaj apartenas al la kvarspecia genro Pipileo (latine Pipile). De la kvar specioj de tiu genro la Blumaska jakutingo estas la plej minacata. Tiu specio loĝas en Trinidado kaj alproksimiĝas al formorto. Malsimile al la aliaj specioj de la genro Pipile, kiuj havas blankan vangon kaj ruĝan mentonsakon, la Blumaska jakutingo havas bluajn vangojn kaj mentonsakon.


La Blumaska jakutingo estas mezgranda kracedo, 60 cm longa, kaj simila laŭ ĝenerala aspekto al meleagro, kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj. Ili estas arboloĝantaj birdoj, kaj la nesto estas konstruita en arbo. La ino demetas tri grandajn blankajn ovojn, kiujn la ino sole kovas. Tiu specio manĝas fruktojn kaj berojn.


Pipile pipile estas ĉefe nigra kun purpura brilo. La granda kresto estas nigreca, kun blankaj bordoj, kaj estas ankaŭ grandaj blankaj flugilmakuloj. La nuda vizaĝo kaj la brido estas bluaj, dum la kruroj estas ruĝaj.


La voĉo de la Trinidada jakuo estas delikata pepado. La flugiloj zumas dumfluge.



Taksonomio |


Informoj konfirmasm ke alia blubrida specio, nome la Blankamaska jakutingo, estas la plej proksima vivanta parenco de la Trinidada jakutingo. Interese, la samaj informoj sugestas, ke tiuj diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 400.000 jaroj almenaŭ, eble ĝis 1.6 mj, dum Trinidado estis insulo nur ekde la fino de la lasta glaciepoko. Tio indikas, ke la Trinidada jakutingo evoluis en kontinenta Sudameriko, kaj iris al sia relikva insula teritorio en pli ĵusaj tempoj. La holotipo de tiu specio estis supozite kolektita en la regiono de la "Orinoko ĉe Cumaná" (del Hoyo 1994a,b). Tiu loko estis kutime konsiderita erara. Tamen, ĉar ĝi indikas areon ĉe la kontiento iom ĉe Trinidado, ĝi povus fakte esti ĝusta kaj indikus, ke la Trinidada jakutingo ne estus formortinta el Venezuelo ĝis ĉirkaŭ 1800. En Sudameriko, la formo cumanensis havas verdecan brilon ĉe plumaro, blankajn vizaĝon kaj kreston, bluan bridon, cujubi havas bluan vizaĝon kaj ruĝan bridon, kaj jacutinga havas nigran vizaĝon kaj ruĝan bridon."



Referencoj |





  • del Hoyo, Josep (1994a): 28. Trinidad Piping-guan. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors) Handbook of Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): 353, Plate 32. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6

  • del Hoyo, Josep (1994a): 29. Blue-throated Piping-guan. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors) Handbook of Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): 353, Plate 32. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6

  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2

  • Grau, Erwin T.; Pereira, Sérgio Luiz; Silveira, Luís Fábio; Höfling, Elizabeth & Wanjtal, Anita (2005): Molecular phylogenetics and biogeography of Neotropical piping guans (Aves: Galliformes): Pipile Bonaparte, 1856 is synonym of Aburria Reichenbach, 1853. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 637-645. COI:10.1016/j.ympev.2004.12.004 PDF fulltext

  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5



Eksteraj ligiloj |



  • BirdLife Species Factsheet.


  • ARKive: images and movies of the Trinidad piping guan (Aburria pipile). Konsultita la 2007-FEB-26.







Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?