Jens BE









Disambig.svg
- La mallongigo BE en Jens BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Jens.
















































Jens

Blazono de Jens


Blazono de Jens

Kantono
Berno
Administra distrikto
Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009
Nidau

Koordinatoj 

47°5′52″N 7°15′51″O  /  47.09778°N, 7.26417°O / 47.09778; 7.26417 (Jens BE)Koordinatoj: 47°5′52″N 7°15′51″O  /  47.09778°N, 7.26417°O / 47.09778; 7.26417 (Jens BE)
Nombro de enloĝantoj
675
Areo
4,58 km²
Alteco
437 m super marnivelo
Poŝtkodo
2565
Komunumkodo
0738

Mapo de Jens


Mapo de Jens







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Jens estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Jens situas en la Berna Lagolando kvar kilometrojn sude de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Jens kun la kvartaloj Hubel kaj Hungerberg.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,58 km², de kiuj 22,8% estas kovritaj de arbaro, 69,6% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Jens limas en nordo al Port, en nordnordoriento al Aegerten, en oriento al Worben, en sudoriento al Kappelen, en sudokcidento al Merzligen, kaj en okcidento al Bellmund.



Trafiko |


Jens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1317 de Bellmund al Lyss kaj la vojo de Studen al Hermrigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Lyss. Per la loka buso n-ro 38 al la stacidomo de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Jens datiĝas el la jaro 1229 kiel Gens. En la jaro 1335 Ulriko de Sutz vendis sian havaĵon en Jens al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1398 Jens fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin kunigis kun Worben al la tribunalkvartalo Jens de la Kamparvoktejo Nidau. Per la konstruo de la Binnen-Kanalo fine de la 19-a jarcento la marĉo estis senakvigita kaj la gajnita teritorio povis esti uzata por intensiva agrikulturo.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Jens


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Jens en Historia Leksikono de Svislando (2004-10-13)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Jens

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jens BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51