Brügg BE









Disambig.svg
- La mallongigo BE en Brügg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Brügg..

















































Brügg

Blazono de Brügg


Blazono de Brügg

Fervoja ponto trans Aro inter Aegerten kaj Brügg


Fervoja ponto trans Aro inter Aegerten kaj Brügg
Kantono
Berno
Administra distrikto
Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009
Nidau

Koordinatoj 

47°7′35″N 7°16′54″O  /  47.12639°N, 7.28167°O / 47.12639; 7.28167 (Brügg BE)Koordinatoj: 47°7′35″N 7°16′54″O  /  47.12639°N, 7.28167°O / 47.12639; 7.28167 (Brügg BE)
Nombro de enloĝantoj
4156
Areo
4,99 km²
Alteco
436 m super marnivelo
Poŝtkodo
2555
Komunumkodo
0733

Mapo de Brügg


Mapo de Brügg







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Brügg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Brügg situas sude de Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la norda bordo de Aro, kiu tie fluas tra la Nidau-Büren-Kanalo.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,99 km², de kiuj 31,5% estas kovritaj de arbaro, 29,5% servas por agrikulturo kaj 34,3% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Brügg limas en nordo al Bielo, en nordoriento al Orpund, en oriento al Schwadernau, en sudo al Aegerten, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Port.



Trafiko |


Tra Brügg kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj la svisa aŭtovojo A6, kies komenca alveturejo situas sur la limo de Brügg kaj Bielo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Bielo al Berno kaj estas ankaŭ konektita al la loka busreto de la urbo Bielo. Ekzistas ankaŭ ŝiphaltejo ĉe la bordo de Aro.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Brügg datiĝas el la jaro 1261 kiel Brugge. Dum mezepokoBrügg apartenis al la Grafejo Nidau kaj kun tiu fariĝis en la jaro 1388 respektive 1393 havaĵo de la urbo Berno. La iama romia ponto, al kiu Brügg dankas sian nomon, dum mezepoko estis anstataŭigita per pramo.[2]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Brügg


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Brügg en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-17)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Brügg

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Brügg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51