Hans-Günther Wauer




Hans-Günther Wauer (* 12-a de decembro 1925; † 17-a de februaro 2016) estas germana eklezimuzikisto.


Post la studado ĉe la Altlernejo pri Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ en Lepsiko ĉe Karl Straube li aktivis ekde 1951 ĝis 1996 kiel katedralorgenisto kaj kantoro en Merseburg. Krome li estis docento por orgenludado kaj improvizado ĉe la Evangelia Altlernejo pri Eklezia Muziko en Halle. En 1971 li ludis por registrado sur sondisko sur la Ladegast-orgeno de la katedralo Merseburg la orgenverkaron de Franz Liszt. Li fondis la orgenmuzikan festivalon Merseburger Orgeltage kaj engaĝiĝis por la nuntempa orgenliteraturo. Kile orgenisto li eŭropavaste, ekz. en la Abatejo Westminster kaj la katedralo Dipatrino en Parizo. Li aparte flegis la orgenimprovizadon kaj alstrebis por tio jam frue la kunagadon kun aliaj, ĵazdevenaj muzikistoj spertaj pri improvizado kiel Günter "Baby" Sommer, Ernst-Ludwig Petrowsky, Theo Jörgensmann, Hermann Naehring, Warnfried Altmann aŭ Louis Moholo. Li plilarĝigis siajn orgenkoncertojn, inkluzivante ankaŭ artistojn el aliaj fakoj kiel (politika) literaturo, danco, prezenta arto aŭ filmo.


En 1997 Wauer profesoriĝis, kaj en 1998 oni ordenis lin per 1-a-klasa Bundesverdienstkreuz. En 2006 Wauer estis dekorita per la Bürgermedaille de la urbo Merseburg.



Diskografio (elektaĵo) |




  • Verschränkte Konstruktion (kun "Baby" Sommer; 1986)


  • Introitus (kun Th. Jörgensmann; 1990)


  • Merseburger Begegnung (kun "Baby" Sommer kaj Th. Jörgensmann;1994)


  • Seismogramme. Lese-Konzert für Wort, Orgel, Saxophon und Schlagzeug (kun Friedrich Schorlemmer, Warnfried Altmann, H. Naehring; 1997)



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Hans-Günther Wauer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane



Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Iĥnotaksono

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?